Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

ke por gazeto mem oni nepre bezonas paperon, estas klare. Sed kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de foruzado de papero: ne plu necesos (surpaperaj) manuskriptoj, kaj raportoj de informagentejoj kaj korespondantoj ne plu alvenos en papera formo, ĉar ili eniras rekte la komputilon. La spertoj nun jam pli ol dekjaraj tamen montras ion alian. Ekzemplo informagentejoj: Antaŭe ili sendis teleksojn, kiuj estis elpresitaj en 3 ekzempleroj; avantaĝo estis, ke por tio oni uzis rulaĵojn, tiel ke oni povis tondi tekstojn en necesa formato, do por 10linia informeto bezonis nur peceton. Sed oni devis elpresi ĉion, ankaŭ nebezonatajn tekstojn. Nun do oni povas legi ĉion sur ekrano kaj elpresi nur tiujn tekstojn, kiujn oni volas havi. Sed malavantaĝo estas, ke presiloj havas nur normajn paperformatojn, do ankaŭ deklinia notico foruzas folion A4. Krome nun ĉiu redaktoro povas elpresi — kaj elpresas fervore, tiel ke la sama teksto troviĝas sur multaj skribotabloj. Kromkrome pro la multe pli rapida tekniko, informagentejoj nun elsendas dekoblan kvanton da tekstoj. Do foruzado de papero kreskis enorme. Nu jes, sed ne plu necesas manuskriptoj, ĉar kutime oni tajpas per komputilo. Tamen preskaŭ ĉiuj redaktoroj, fininte artikolon, elpresas ĝin por reviziado kaj kontrolo, kiuj estas multe pli simplaj kaj efikaj sur papero — do denove kresko de paperkvanto... Tio validas, cetere, ne nur por ĵurnaloj sed ankaŭ por MONATO, kies redaktoroj ĉiuj uzas Interreton por sendi artikolojn. Mi tamen, ricevinte ilin, kutime ne tuj povas legi sur ekrano (kio krome damaĝas okulojn) kaj do elpresas. Neniam antaŭe mi devis foruzi tiom da papero por nia magazino. Jen la alia flanko de l’ medalo “progreso”.

Sincere via Stefan Maul