Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Patenta (mal)sukceso

Jam de pli ol 20 jaroj la Eŭropa Patent-Oficejo atribuas eŭropajn patentojn, sed ĝia kompetenteco ne plene koincidas kun tiu de Eŭropa Unio (EU). Estus grava paŝo antaŭen por la komunuma ekonomia juro, se ekzistus unu patentproceduro por la tuta EU. En julio 2000 la Eŭropa Komisiono publikigis sian proponon por komunuma patentado.

“Lingvo estos ĉefa obstaklo”

Tion skribis Uwe Dreiss, prezidanto de la germanaj patentjuristoj, la 22an de julio 2000 en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung. “La angla estas la ideala solvo por eŭropaj patentoj”, diras Jerôme Chauvin de UNICE, la asocio de eŭropaj entreprenistoj. Chauvin akceptus trilingvan patentan sistemon, laŭ kiu firmaoj povus elekti la germanan, francan aŭ anglan. Rob Berger, prezidanto de la Nederlanda Patent-Oficejo, samopinias: “Ni estas por la angla, sed akceptus kompromisan solvon.”

La komisionano respondeca pri la Interna Merkato, nederlandano Frits Bolkestein, finfine kuraĝis proponi trilingvan komunuman patentsistemon (angla-franca-germana). Verŝajne italaj, hispanaj kaj aliaj politikistoj ne kreos problemojn postulante ke ankaŭ iliaj lingvoj estu oficialaj. Se ĉio iros glate en Bruselo, ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn nur en la angla, franca aŭ germana.

Internaciaj firmaoj de longa tempo pledas, ke la Komisiono draste malaltigu la kostojn de eŭropaj patentoj. Ĝis nun patento estas tradukenda en ĉiujn lingvojn de la landoj, kie ĝi estu valida. Tamen, laŭ UNICE-reprezentanto Chauvin, malpli ol 5 % de la patentaj dokumentoj estas legitaj en tradukita versio. Kompare al Usono kaj Japanio, patentoj en Eŭropo kostas tri aŭ eĉ kvaroble pli. En Eŭropo oni kutime pagas proksimume 12 000 ĝis 30 000 eŭrojn nur por traduki patentajn dokumentojn! Ne miru, ke eŭropaj inventistoj ofte ne patentigas siajn laborojn kaj pro tio ne povas ĝui iliajn rezultojn.

Simbola malsukceso

Kvankam multe malpli kosta ol la nuna sistemo, trilingva eŭropa patentsistemo estus grava simbolo de lingva malegaleco. Ĝi estus oficiala instanco, kiu ne nur fakte, sed leĝe kontraŭas la principojn de lingva egaleco en EU. “Komunuma patento disponebla nur en la germana, franca kaj angla estos danĝera paŝo al lingva malegaleco en Eŭropo”, diris Jan van Doren, kiu sekvas eŭropajn aferojn por VEV, la flandra unuiĝo de entreprenistoj en Belgio. Van Doren timas, ke nederlandlingvaj firmaoj pagos pli por registrigi patentojn. Mogens Krings, ĝenerala direktoro de la Dana Patent-Oficejo samopinias: “Danaj firmaoj estos malavantaĝigitaj kompare al firmaoj uzantaj la germanan, francan kaj anglan. Kaj la pliaj kostoj certe senkuraĝigos malgrandajn firmaojn.” Tamen Krings ne vidas alian solvon ol enkonduki la anglan.

Ne nur simbole sed ankaŭ fakte la venonta malegala patentsistemo plirapidigos angliĝon en aliaj kampoj. Oni nun klaĉadas en Bruselo, ke la Ĝeneraldirekcio pri Esplorado de la Eŭropa Komisiono ne konsideras (“flankenmetas”) financpetojn por esplorprojektoj, se ili ne estas en angla lingvo.

Eĉ la respondeca komisionano sentas la premon bone regi la anglan. En somera intervjuo la komisionano por esplorado, franclingva belgo Philippe Busquin, jesis pri la neceso bone paroli la anglan por plenumi eŭropan funkcion. Feliĉe komisionanoj disponas pri interpretistoj kaj la plej bonaj instruistoj. Tamen eĉ post jaroj en internaciaj funkcioj Busquin ne regas la anglan: “Mi estas de tiu generacio, kiu dum longa tempo konsideris la francan sufiĉa. Fine mi ne havis multajn profesiajn ŝancojn praktiki mian anglan.” Antaŭ jaro Romano Prodi, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne proponis al Busquin pli gravan postenon de eksteraj aferoj ĉar li ne estas “elstara multlingvulo” (komprenu: li ne bone regas la anglan). Tiun postenon nun okupas unulingva anglo, Chris Patten.

Dafydd ap FERGUS

Eŭropa Patent-Organizaĵo

La Eŭropa Patent-Organizaĵo1 estis fondita en 1973. Ĝi konsistas el la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO), kiu atribuas kaj administras la eŭropajn patentojn, kaj administra konsilio, kiu kontrolas la funkciadon de la oficejo.

La organizaĵo estas sendependa de Eŭropa Unio kaj EPO ne estas EU-instanco. Tamen, la Eŭropa Komisiono havas observanton en la estraro kaj estas invitata al kunvenoj.

EPO ricevas proksimume 123 000 petojn por eŭropa patento jare kaj atribuas 30 000. Ĝi estas financata per kotizoj de la patent-petantoj. La oficialaj laborlingvoj estas angla, franca kaj germana. Kvankam eblas deponi peton en oficiala lingvo de ŝtato subskribinta la Eŭropan Patent-Konvencion, traduko al unu el la tri oficialaj lingvoj necesas. Post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro- ŝtatoj en kiuj la patento estu valida.

Roland ROTSAERT

1. http://www.european-patent-office.org