Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita vivo

Vatikano rebatas

Kristanoj ĉi-jare festas dumiljaran jubileon, ĉar laŭ la kristana kalendaro tiam naskiĝis Jesuo Kristo, sur kies instruoj fondiĝis tiu ĉi monoteisma religio. Aparte pompe festis kaj festas ĝin la romkatolika eklezio. Inter la kontribuoj de papo Johano Paŭlo 2a kaj la Vatikano estis pardonpeto, kiun la papo eldiris pro pekoj, pri kiuj kulpis katolikoj dum la historio, ekzemple antisemitismo. Tion anoj de aliaj religioj kaj homoj ĝenerale agnoskis, eĉ se ne ĉiuj estis plene kontentaj pri detaloj de lia konfeso.

Sed poste sekvis minimume du gravaj seniluziiĝoj, kiuj preskaŭ senvalorigis tiun kulpkonfeson. La papo beatigis du antaŭulojn, papon Pion 9an kaj papon Johanon 23an, du tagojn poste, la 5an de septembro, Vatikano eldonis dokumenton “Dominus Iesus” (sinjoro [t. e. reganto] Jesuo), per kiu ĝi rigore kaj obstine insistas pri la universala unikeco de la katolika doktrino. Nur ĝi povas elsavi homojn — tiel oni koncize povas resumi la mesaĝon de tiu ĉi deklaro vatikana.

Ke la papo deklaris Johanon 23an beata, tion oni ĝenerale komprenis kaj akceptis, ĉar tiu papo de “aggiornamento” (= adaptiĝo) iniciatis la 2an Vatikanan Koncilion, kiu vaste malfermis ĝis tiam rigore ŝlositajn pordojn de katolikismo kaj donis al ĝi pli “homan vizaĝon”. Multajn esperojn ĝi realigis aŭ ebligis, precipe en la sfero de ekumenismo, t. e. kunkresko de dissplitiĝintaj kristanaj eklezioj. Sed samtempe Johano Paŭlo 2a beatigis antaŭulon el la pasinta jarcento, kaj tion akceptis nur konservativaj katolikoj. Pio 9a estis tiu papo, kiu dum la unua Vatikana Koncilio per dogmo deklaris sin mem “neeraripova” kaj regadis absolutisme (interalie li ekzekutigis homojn); krome ne malmultaj historiistoj opinias, ke li estis antisemito.

Kritikantoj de tiu ĉi beatigo, probable ne malprave, supozas ke temas pri rebato de reakciuloj en Vatikano — kaj ŝajnas, ke ili nun superregas tie kun doktrine konservativa papo. Benojn de l’ 2a Vatikana Koncilio ili provas redukti ĉiapove. Se estas tiel, ne povas mirigi, ke la dokumento “Dominus Iesus” re-konfirmas la pretendon pri absoluteco de katolikismo, proklamita per la 1a Vatikana Koncilio sub la egido de papo Pio 9a. Per tio Vatikano kondamnas miliardojn da homoj antaŭ Kristo, miliardojn da homoj post Kristo kaj miliardojn da homoj nuntempe vivantaj, kiuj ne estas katolikaj, al infero. Konsole estas, ke spite al tia verdikto Vatikano ne povas malpermesi al ili eniri siajn proprajn ĉielojn ...

Sed la vatikana rebato sendube estas terura bato kontraŭ ekumenismo, per kiu la romkatolika eklezio krome damaĝas sin mem: forturnos sin denove multaj katolikoj, kiuj ne sopiras elsavon nur por si mem, sed por ĉiuj homoj. Por kio entute oni eldonis la deklaron? Se en nova dokumento enestas nenio nova, ĝi estas superflua.

Stefan MAUL

Pri la dokumento “Dominus Iesus” de Vatikano

Kardinalo Ratzinger, la multjara estro de l’ Kongregacio por la Doktrino de Vatikano, publikigis dokumenton “Dominus Iesus” (Sinjoro Jesuo) en kiu i.a. estas konfirmata la malnova doktrino pri la unikeco (“sola vera Eklezio”) de la romkatolika eklezio. La “fratoj kaj fratinoj en Kristo” (kiel supozeble oni titolos aliajn kristanojn, ĉar la dokumenton mem ĝis nun mi konas nur el raportoj en la amas-komunikiloj, do ne laŭtekste), kiuj havas la malbonŝancon esti membroj de aliaj eklezioj refoje povos do legi, ke iliaj eklezioj estas aŭ ne eklezioj entute, sed nur religiaj organizoj kristanaj aŭ simile, aŭ maksimume eklezioj ne plene laŭ la postuloj de Romo. Nenio nova. Bedaŭrinde.

En la tradicia roma doktrino oni unuflanke (tion mi nomos tezo A) kutimas diri ke, same kiel la kapo kaj la ceteraj membroj de vivanta korpo, kvankam ne identaj, estas nedisigeblaj, tiel ankaŭ Kristo kaj la Eklezio povas esti nek disigitaj nek kontrastigitaj, kaj konsistigas ununuran “tutan Kriston”. Ĉi tion jam esprimas la Nova Testamento. Kaj aliflanke (tezo B) staras do la ĵus re-konfirmita tezo ke ekzistas nur ununura Eklezio de Kristo, kiu pluvivas konkrete en la romkatolika eklezio, estrata de la posteulo de Petro kaj de la episkopoj en senpera obea interligiteco kun li. Kaj la eklezioj, kie Romo ne vidas aŭ ne volas vidi (ĉar tio ofte simple estas maniero rigardi) seninterrompan episkopecan tradicion, kaj/aŭ kiuj ne “konservis” la — laŭ Romo — aŭtentikan kaj nemalhaveblan interpreton pri la eŭkaristio, simple “ne estas eklezioj en la vera senco” sed tamen (jen almenaŭ ioma gajno depost la 2a Vatikana Koncilio!) almenaŭ la baptitoj de ĉi tiuj komunumoj estas, per sia bapto, ligitaj al Kristo kaj tiamaniere — per speco de kromvojo do — “en ia komunio”, kvankam neperfekta, kun la sola vera eklezio. Kion diri pri tia aroganteco?

Enestas miaopinie grava — ankaŭ rezonada — eraro inter tezoj A kaj B: laŭ A, kiu deiras de metaforo trovebla en la leteraro de Paŭlo kaj ties Skolo (do en NT mem; t.e. por kristanoj de kiu ajn tradicio nepre tre centra teksto, minimume konsiderenda serioze), Kristo kaj la Eklezio ne povas esti apartigitaj, kaj konsistigas ununuran tutan Kriston. Kaj ĝuste tio estas, kion en protestanta tradicio oni konsideras “la universala Eklezio de Kristo”, kiu konsistas el ĉiuj fiduloj de kristanismo, senkonsidere pri iliaj konkretaj — ja homfaritaj — organizaĵoj. Do tio nepre ne identas je iu ajn “eklezio” — nek unu el la protestantaj, nek el la ortodoksaj, nek la romkatolika. Aliflanke ni havas tekston B, kiu deiras de romkatolika eklezi-jura tezaro, kun ĝia pretendata graveco, ĉu oni jes aŭ ne “konservis” ilian t.n. validan episkopecon kaj la de ili postulatan interpreton pri la eŭkaristio (kaj per tio tezo B deiras ne de la origino kristanisma sed de unu ties evolua stadio pliposta!), sed la sama tezo B samtempe asertas ke la baptitoj de ĉiuj ĉi komunumoj (= la ceteraj eklezioj krom la romkatolika) estas, per la bapto, ligitaj al Kristo kaj sekve en ia — nekompleta — ligiteco al la “vera” eklezio. Se nun oni komparas tezojn A kaj B, oni facile konstatas ke ĉe A (la laŭ-biblia) oni “ne apartigu Kriston kaj Eklezion” kaj ke tie “ĉiuj kristanoj estas membroj de unu Kristo”, dum ĉe B oni konstatas ke “ĉiuj baptitoj ja estas ligitaj al Kristo, sed ŝajne ne ĉiuj al la eklezio”, konsekvence, ĉe B oni plej emfaze apartigas Kriston kaj Eklezion! Estas la rezulto, ke oni povas konstati, ke teksto B (la opinio bazita je plipostaj evoluoj — la aroganta tezo de l’ romkatolika eklezio) kontraŭas la originan tezon de teksto A.

Kaj historie?

Ankaŭ historie, la tezoj ĉi-rilataj de la romkatolika tradicia teologio ne ĝustas: oni tie kutime asertas ke ilia eklezio estas senŝanĝa daŭrigo de la origina eklezio fondita de Jesuo, dum A tute ne historie certas ĉu entute Jesuo iam celis fondi eklezion disde judismo; B la unua kristana eklezio, tiu de Jerusalemo sub Jakobo la frato de Jesuo, kaj ties posteuloj la judkristanismo estis eĉ kondamnitaj kiel “herezuloj” — do iel ŝiriĝis la “senŝanĝa daŭrigo” jam tre frue; C el la pliposte iom post iom establiĝinta eklezio-tradicio restas al ni pluraj tute malsamaj eklezioj, ekzemple la koptaj de Etiopio kaj Egiptio; la ortodoksaj de Konstantinopolo, k.m.a. — kaj kiel “novigo” la eklezio de Romo ...

Ne estis tute sensence, ke foje dum vojaĝo en Greklando mi vidis en lokaj ortodoksaj eklezioj la alvokon al la papo de Romo Johano Paŭlo 2a, ke tiu estas invitata “reiri al la praa eklezio” ...

Konkludo

Prefere oni simple lasu ĉiujn pretendojn, konsciante ke laŭ la biblio ni ĉiuj — ĉiuj eklezioj — apartenas kune, almenaŭ tiel longe kiel ni parolos pri “Dio nia Patro kaj Jesuo nia Sinjoro” (vidu tezon A). Eble ĉi tie eĉ senchavas, kion diras apokrifa evangelio — tiu laŭ Maria Magdalena: “Prefere ni hontu! Ni vestu nin per la perfekta Homo kaj ni plenumu nian taskon, ni prediku la evangelion, neniom limigante nek leĝofarante, krom laŭ kion diris la Savanto”.

Gerrit BERVELING