Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Trans recenzaj limoj

La recenzo de la verko “Modernaj rimedoj de komunikado” (MONATO, 2000/9, p. 23) certe ne apartenas al la molaĉaj prijuĝoj, kiujn Renato Corsetti iam trafe resumis per “tamen aĉetinda verko”. Mi konfesas, ke kiel unu el la kritikataj aŭtoroj mi multe profitis el la teksto.

Sed mi opinias, ke la recenzanto klare transiris la limojn de deca stilo kaj honesteco, skribante “[t]iujn tekstojn oni perforte kaj tute senhonte premegis en la tri eblajn rubrikojn de la libro”. Eĉ se la organizintoj de la konferenco KAEST 1998 (kiun la recenzanto eĉ ne mencias, kvankam el ĝi venis la kontribuoj de la libro) havus la intencon agi tiel “senhonte”, ili ne bezonus tion fari, ĉar la tria rubriko, “scienco kaj tekniko ĝenerale”, estis intence tiom vasta, ke ĝi povis senprobleme akcepti ĉiun sciencan aŭ teknikan prelegon. (Ĝuste tiu sekcio estis la sola, kiu akiris plaĉon en la okuloj de la recenzanto.) Ke tamen 70 % el la prelegoj taŭge trafis en la du aliajn kategoriojn, pruvas, ke la partoprenantoj serioze koncentriĝis al la specialaj temoj de la konferenco kaj ne kunĵetis iujn “jam pretajn prelegojn”.

Honesta recenzanto restu ĉe la enhavo kaj ne hipotezu pri la eblaj ekster-verkaj fi-intencoj de la aŭtoroj aŭ redaktistoj.

Reinhard FÖSSMEIER, Germanio