Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Tuvalo

KOMUNIKADPOLITIKO

Riĉa per .tv

Amantoj de krucvortenigmoj konas ĝin, sed krome oni apenaŭ scias pri la “insularo en Pacifiko”. Nun tamen Tuvalo verŝajne iĝos ege populara, ne nur ĉar la gnoma ŝtato ĵus fariĝis 189a membro de Unuiĝintaj Nacioj (UN), sed precipe pro ĝia nacia simbolo en Interreto, mallongigo “tv”. Jes, kompreneble, estas la sama kiel la mondvaste uzata mallongigo de televido – kaj ĝuste en tio troviĝas granda ŝanco por la nova UN-membroŝtato.

25 kvadrataj kilometroj, 11 000 loĝantoj, 12 parlamentanoj, kvinpersona registaro – jen la ciferoj, kiuj priskribas tiun ŝtateton, kiu estas inter la plej malgrandaj de la mondo kiel Vatikano, Andoro, Monako aŭ Liĥtenŝtejno. Sed ankoraŭ io alia estas karakteriza por la insularo kun la nomo Tuvalo: mezume la terenoj situas nur 4 m super marnivelo. Kaj tio estas la plej granda problemo de la insular-ŝtato: pro la tutmonda varmiĝo sekve de klimata ŝanĝiĝo degelas polusaj glacioj, kio kaŭzas plialtiĝon de marniveloj. Tio signifas por Tuvalo, ke iam ĝi povus subakviĝi; ĉiujare oni jam nun mezuras plialtiĝon de la marnivelo je du ĝis tri milimetroj. Kio okazos, se la klimata katastrofo ne estos haltigebla aŭ eĉ “progresos”?

Venenaj gasoj

La tuvalanoj timas pri sia ekzisto, kaj pro tio la ŝtato decidis membriĝi en UN, “pro la intereso de estontaj generacioj”, diris ministroprezidanto Bikenibeu Paeinu en la UN-sidejo en Novjorko. Kun aliaj insulŝtatoj en simila situacio, Tuvalo volas engaĝi sin por internaciaj kontraktoj pri reduktado de la venenaj gasoj, kiuj kaŭzas surteran varmiĝon. Sed por tia engaĝiĝo oni bezonas monon, kiun Tuvalo ne havas. La malriĉa loĝantaro vivtenas sin precipe per simpla fiŝkaptado. Sen konstanta financa subteno de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la eksa kolonia potenco Britio, la registaro povus eĉ ne pagi la flugon por sia delegitaro al UN.

Sed nun la gnoma ŝtato malkovris trezoron, per kiu ĝi povas riĉiĝi: sian internacie uzatan mallongigon en Interreto “.tv” (kiel “.de” por Germanio aŭ “.be” por Belgio). Ho, kiom feliĉaj estus televidaj kompanioj, se ili povus uzi tian mallongigon, ĉar kompreneble “RTL.tv” estus multe pli konvena adreso ol “RTL.com”.

Adres-finaĵo

Do, Tuvalo vendis la rajtojn je sia adres-finaĵo kun la punkto antaŭ tv por 20 milionoj da usonaj dolaroj al kanada kompanio “Information.ca”, kiu disvendas ĝin mondvaste. El la licencoj la insulara ŝtateto enspezos, laŭ taksoj, ĉiujare ĝis 60 milionojn da usonaj dolaroj – vera financa beno por la ftiza fisko tuvala. La novajn riĉaĵojn oni volas uzi ne nur por mediprotektado, sed ankaŭ por akceli turismon kaj tiel krei pliajn financfontojn. Ĝis nun nur malmultaj turistoj el riĉaj landoj trovis la vojon al la fora insularo; sed ili laŭte laŭdas la belegajn sablajn plaĝojn ĉe turkis-kolora oceano kiel veran paradizon. Ĉu kun multa turismo tia idilio restos paradizo, estas alia afero. Amasa turismo, kiel konate, alportas ne nur benojn.

Kiel ajn, pri la benoj de moderna komunikado tio estas bela leciono, ĉar ni vidas, ke Interreto povas helpi malriĉajn ŝtatajn gnomojn en medipolitiko, kondiĉe ke ili havas avidatan mallongigon ...

Stefan Maul