Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Lingvopakto

Onidiroj pri “lingvopakto” de Francio kaj Germanio cirkulis jam de kelka tempo, sed neniu volis konfesi aŭ konfirmi, ke tia ekzistas kaj estas direktota kontraŭ superregado de la malamata (en Francio) kaj tre amata (en Germanio) usonangla lingvo. Ĉiuj tamen scias, ke ambaŭ ŝtatoj fervorege defendas siajn lingvajn rajtojn ene de Eŭropa Unio (EU); Berlino pasintjare eĉ bojkotis EU-konferencojn sub prezidado de Finnlando, ĉar Helsinko rifuzis disponigi interpretistojn por la germana lingvo.

Sed nun la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Hubert Verdrine [ubér vedrín], en Berlino parolis pri lingvo. Li gastis dum la unua konferenco de ĉiuj germanaj ambasadoroj, kiun kunvokis la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer [joŝka fiŝer]. Strange aŭ minimume neordinare estas sendube, ke la franca ministro ĉeestis kaj alparolis fremdajn ambasadorojn. Sed li havis interesan mesaĝon por ili: Parizo decidis, ke la francaj diplomatoj devos lerni la germanan lingvon (germanaj diplomatoj kutime lernas la francan). Kaj li proponis komunajn konsulejojn de ambaŭ ŝtatoj en eksterlando.

Do eble tamen ekzistas tia lingvopakto de Parizo kaj Berlino — almenaŭ en diplomatio. Ĉu tio povos malhelpi la tutmondan venkon de la angla lingvo?