Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Vakeroj de Alpoj

Ili aspektis imprese: pintaj ĉapeloj, hakilo en la mano, daŭre drinkemaj kaj batalemaj — jen la “vakeroj de Alpoj”. Hodiaŭ ilia profesio estas preskaŭ forgesita: flosigado. Tamen la tradicio vivas: inter la 31a de aŭgusto kaj la 3a de septembro 2000 okazis la 12a Internacia Flosista Renkonto en Karintio, la plej suda aŭstria federacia regiono.

Venis delegacioj el Germanio, Finnlando, Italio, Norvegio, Slovenio, Ĉeĥio kaj Hispanio por perflose navigi kun aŭstroj 60 km sur la rivero Drau. Veturis ok flosoj, ĉiu 12 m longa kaj 4 m larĝa, por po 25 personoj.

Flosigado estis en Karintio grava transportmaniero inter 1200 kaj 1940. La flosoj estis faritaj en flankriveroj de Drau. Per salikbranĉoj oni ligis 15 arbotrunkojn kaj sur tiuj kruce pliajn trunkojn. Tia floso povis porti ĝis 150 trunkojn. Ofte sur floso staris kabano kun forno. Kvar aŭ kvin flosistoj stiris. Veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km, meza rapideco po 10 km hore. Inter 1920 kaj 1940 estis transportitaj 500 000 kubaj metroj da ligno. Poste oni transportis lignon per fervojo kaj kamionoj. Hodiaŭ tiu danĝera laboro estas nur tradicio sen ekonomia fono.