Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POŜTELEFONOJ

Ĉu beno aŭ malbeno?

Ĉie oni vidas kaj aŭdas homojn parolantaj per porteblaj telefonoj. En Japanio troviĝas 50 milionoj da poŝtelefonoj, kio signifas, ke ĉiu dua japano posedas tian aparaton. Multaj diras, ke ili ne povas vivi sen ĝi.

Porteblaj telefonoj malbone efikis sur fiksitajn, publikajn aparatojn. En 1995 japanoj faris 8,7 miliardojn da telefonvokoj per publikaj aparatoj: en 1999 nur 2,9 miliardojn. Tio signifas deficiton de 56,3 miliardoj da jenoj por la japana telefon-kompanio NTT, kiu komencis malmunti publikajn telefonojn. Antaŭ 100 jaroj ekfunkciis publikaj telefonoj en Tokio, sed nun ili ekmalaperas.

Porteblaj telefonoj rimarkinde influas la vivon. Mankas al nunaj gejunuloj sperto grupe ludi: ili malfacile rilatas kun aliaj homoj. Helpas porteblaj telefonoj, per kiuj ili serĉas kunludontojn, sendas mesaĝojn kaj ofte senĉese parolas. Tamen telefonoj tiaj tentas gejunulojn sekrete kontakti amikojn sen scio de la gepatroj. Laŭ enketo en 1999 unu el kvar altlernejanoj (15-17 jaraj) seksumis: tiuj, kiuj posedas poŝtelefonon, pli aventurumas ol neposedantoj.

Sekrete paroli

Kiam oni posedis familie nur unu telefonon, la aparato troviĝis en komuna ĉambro. Familianoj ne povis sekrete paroli. Tiam gepatroj sciis, kun kiu kaj pri kio parolis la gefiloj. Nuntempe oni ne povas tiel kontroli konversaciojn de gejunuloj. Sed ne nur junaj homoj profitas de la fleksebleco de porteblaj telefonoj: ŝajnas, ke pro la eblo private telefoni kreskas adulto. Same krimoj: krimulo aĉetas porteblan telefonon, uzas ĝin dum monato kaj poste forĵetas ĝin, tiel ke la polico apenaŭ povas esplori.

Telefono proksimigis homojn. Ĉu tamen ankaŭ la portebla telefono proksimigas homojn? Eble ne: efektive ĝi povas disigi homojn, aparte familiojn. Por laboristoj ĝi povas esti ŝnuro liganta onin 24 horojn tage al laborejo. Por junaj kaj pli maljunaj homoj ĝi povas ebligi eksterfamiliajn rilatojn. Ankaŭ krimulojn ĝi povas forŝiri for de la familia hejmo.

HORI Jasuo/pg