Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Fluga vizito

Pro internacia tribunalo esploranta komunismajn krimojn pasigis en Litovio la ĉina parlamentestro Li Peng anstataŭ du tagoj nur iom pli ol du horojn. Fakte Li Peng, dua altrangulo en la komunisma ĉina hierarkio, eĉ ne forlasis la flughavenon.

Unue la ĉino minacis nuligi sian viziton, kiun aranĝis la litova parlamentestro Vytautas Landsbergis — mem unu el la iniciatintoj de la tribunalo. Poste Li Peng petis, ke dum la vizito la tribunalo ne kunsidu. Finfine diplomatoj sukcese evitis skandalon kaj aranĝis, ke la 150-minuta vizito estu traktata simple kiel reciproka laborvizito. Sed dume, malgraŭ la deziroj de la gastoj, ke ne okazu en Litovio kontraŭĉinaj protestoj, videblis deko da homoj kun ŝildoj ekster la flughaveno apogantaj sendependecon de Tibeto.

La ĉeeston de Li Peng oni taksis tamen pozitiva. Ĉinio membras en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj: ĉina apogo por Litovio, kiu strebas iĝi malkonstanta ano de la konsilio, ege gravas.

LAST/pg

Ĉina parlamentestro Li Peng kun sia edzino Zhu Lin.

Ne kaŝis sian ĝojon ĉina parlamentestro Li Peng kaj litova kolego Vytautas Landsbergis.