Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NATO

Trompitaj dizertintoj

Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) dum la aeratakoj en 1999 kontraŭ Jugoslavio superŝutis la landon ne nur per bomboj sed ankaŭ per centmiloj da propagandaj flugfolioj. Sur tiuj oni povis legi klaran promeson: “Se vi — serba rekruto — rezignas pri servado en la forpela armeo, vi estas unu el la niaj kaj ricevos sekuran havenon en niaj landoj.” NATO sugestis per la flugfolioj “forkuri, indiferente kien”.

Efektive ne malmultaj junaj serboj, militrifuzantoj kaj dizertuloj, tiam fidis al la promesoj de NATO, forĵetis siajn armilojn kaj fuĝis eksterlanden, precipe al najbara Hungario. Sed ili estas krude trompitaj. Sole en Hungario, kiu ne estas membroŝtato de NATO, sidas minimume 1500 dizertintoj, forgesitaj de la potenca kaj riĉa okcidenta alianco.

Mortpuno

NATO neniel plenumis ĝis nun sian promeson pri “sekura haveno”. La dizertintoj vivas je kostoj kaj zorgoj de Hungario, angore en necerta statuso, sen iu ajn ŝtata agnosko, sen pasporto — neniu alia lando volas havi ilin. Reveni hejmen en la regnon de Slobodan Miloseviĉ, kompreneble, ne eblas. Dizertulojn tie atendas mortpuno.

Germana komitato de savokuracistoj Cap [kap] Anamur nun apelaciis al la registaro en Berlino transpreni almenaŭ 400 serbajn dizertintojn. Ili havas “rajton je agnosko kiel milit-rifuĝintoj kaj kontraŭuloj de Miloŝeviĉ, serĉata de la Haga Tribunalo pri Militkrimoj, kaj esti akceptitaj en niaj ŝtatoj”, deklaras Cap Anamur. Pri reago de la registaro en Berlino aŭ aliaj ĉefurboj de NATO-ŝtatoj aŭ de NATO mem oni aŭdis kaj legis nenion.

Stefan Maul