Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HOMAJ RILATOJ

Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj

En septembro 2000 la dua ĉambro de la parlamento de Nederlando per 109 kontraŭ 33 voĉoj akceptis la leĝoproponon por malfermi la oficialan nupton ankaŭ por samseksaj paroj. Estas antaŭvidate, ke ekde la komenco de 2001 tiu decido validos kiel leĝo. Mallonge antaŭ la finaj debatoj kaj voĉdonado en la parlamento, pluraj pli tradiciaj eklezioj ankoraŭ emfaze eldiris siajn protestojn kontraŭ ĉi tiu forigo de unu el la lastaj gravaj interhomaj diskriminacioj.

La plej granda problemo por la parlamentanoj, kiuj finfine voĉdonis kontraŭ, ne tiom estas la fakto, ke la vivrilato inter geja aŭ lesba paro nun ĉiurilate estos leĝe egala al tiu de geedza paro. En preskaŭ ĉiuj aspektoj tio jam delonge estas fakto: oni pensu pri la reguloj koncerne impostopagadon aŭ pensiojn, aŭ pri komuna aĉeto de propra domo, pri testamentoj, ktp.

Adopti infanojn

Sed la nova leĝo ankaŭ ebligas, ke samseksaj paroj estontece povos adopti infanojn. Kaj ĝuste tiu punkto estis plej akre diskutata: kontraŭuloj timas, ke pluraj landoj de nun ne plu disponigos infanojn por adoptiĝo en Nederlando. Tial fine oni iom kompromisis: samseksaj paroj sub la nova leĝo estos ĉiurilate egalaj al geaj paroj, kun la escepto, ke gejaj kaj lesbaj paroj rajtos leĝe adopti infanojn nur el Nederlando mem.

Post la decido (novembro 1986) de la remonstranta eklezio, verŝajne kiel unua en la mondo, ne plu diskriminacii antaŭ Dio pri edziĝoj geaj aŭ gejaj, estiĝis sufiĉe forta diskutado precipe intereklezia kaj intern-eklezia. En pluraj eklezioj montriĝis, ke sufiĉe forte kreskas la emo akcepti ambaŭ rilato-formojn. La luteranoj malfermis en iom neoficiala formo la eblon por tiaj ekleziaj nuptoj. Ĉe la pli grandaj protestantaj eklezioj, la nederland-reformacia kaj la reformita, pluraj lokaj komunumoj laŭfakte plene akceptis la samseksan nupton, kvankam tio (ankoraŭ?) ne estas vortigita en la eklezia kodo. La romkatolika eklezio same kiel la pli ortodoksaj kalvinismaj eklezioj akre kondamnis la novan nuptoformon.

Politika debato

Apud la eklezia debato, kiu fakte jam komenciĝis multe pli frue en Nederlando (ankoraŭ ne oficialaj, sed nur “privataj”, en la malfruaj jaroj ’60), depost la malfruaj jaroj ’80 ankaŭ pliampleksiĝis la politika debato pri la temo. Kun la supre menciita rezulto.

Por ĉiuj paroj, kiujn ligas ia “vivrilato” en la socio estonte do ekzistos tri ebloj, laŭ propra prefero: a] oni senplie kunloĝos, kun aŭ sen speciala “kontrakto” ĉe notario (se oni disiĝas, ne estas ia ajn problemo leĝa, ĉar onin ne ligas ia leĝa formalo); aŭ b] oni faras en la urbodomo oficialan kunvivan registriĝon (ĉe disiĝo oni do same formale devas ĉe la urbodomo disiĝi); aŭ c] oni leĝe nuptos — kun ĉiuj devoj kaj rajtoj kiujn la leĝo ligas al la “geedza stato” (la malnova esprimo): t.e. precipe la devo ami unu la alian, kaj la devo zorgi unu pri la alia, kaj pri eventualaj infanoj. Multaj el la antaŭaj “devoj kaj rajtoj de la geedza stato” intertempe jam forfalis: la dumnupta estreco de la edzo, la devo loĝi kune, ktp.

Gerrit BERVELING