Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Instruisto de la angla serĉata

En polaj lernejoj mankas instruistoj de fremdaj lingvoj. Parto de la nuntempe laboranta lektoraro ne havas adekvatajn kvalifikojn, tial la ministrejo pri nacia edukado nun enkondukas la projekton “Jaro 0”, donontan la eblon plialtigi fakajn scipovojn. La propono estas adresata ĉefe al instruistoj el vilaĝaj lernejoj. Tradicie jam plej forte estas serĉataj flanke de laborproponantaj direktoroj de lernejoj la instruistoj de la angla lingvo.

El 580 000 instruistoj laborantaj en la pola eduksistemo nur ĉirkaŭ 30 000 estas lektoroj de fremdaj lingvoj. El indikoj de la ministrejo pri edukado oni vidas, ke nune mankas 5000 ĝis 6000 instruistoj pri fremdaj lingvoj. Post senvalidigo de la deviga lernado de la rusa lingvo, en polaj lernejoj pliiĝas infanoj kaj gejunuloj lernantaj lingvojn de okcidenta Eŭropo. Komence de la jaro 1990 eksplicite pligrandiĝis la nombro de lernantoj de la angla kaj de la germana. En la lernojaro 1999/2000 la anglan lingvon en lernejoj lernis 40 % de la gelernantoj kaj la germanan 26,6 %: sufiĉe signifa elcento de la junularo, ĉar 18,1 % lernas la rusan lingvon. Malpli populara estas la franca. Ĝin lernas nur 4,2 %. La angla okupas la unuan lokon pri populareco en la urbaj elementaj lernejoj, ĝeneralklerigaj liceoj kaj fakaj mezlernejoj.

Malmulte da vilaĝa interesiĝo

Plej volonte la anglan lingvon lernas lernantoj de la silezia vojevodio (distrikto) kaj la germanan en lernejoj de la vojevodioj situantaj laŭlonge de la okcidenta limo de Pollando. Nur 19 % de la junularo el vilaĝaj teritorioj lernas okcident-eŭropajn lingvojn.

Ĝis la 1a de septembro de 1999 la deviga lernado de fremdaj lingvoj komenciĝis en la 5a jaro en la elementa lernejo. “Konvene al la reformado de la eduka sistemo enkondukata en lernejojn, la deviga lernado de fremda lingvo komenciĝas en la 4a jaro de la elementa lernejo kaj estos daŭrigata en la gimnazio”, diris dum renkontiĝo en unu el la varsoviaj gimnazioj Adalberto Książek [ksionĵek], vicministro pri edukado.

En polaj lernejoj ĉiu lernanto devas elekti lernadon de du fremdaj lingvoj. Tamen, por la certigo de tiu eduka komforto mankas kvalifikitaj instruistoj. Preskaŭ duonon inter la nove dungitaj instruistoj de fremdaj lingvoj arigas diplomitoj de porinstruistaj kolegioj kaj de universitatoj. En la lernojaro 1999/2000 21,2 % de la instruistoj de la angla malhavis la devigajn kvalifikojn. Kaŭze de tio la ministrejo pri edukado proponas, precipe por instruistoj el kamparaj teritorioj, la projekton “Jaro 0”. Ĝi pretigados instruistojn dum unu jaro por ekzamenoj kaj por posta studado en lingvaj kolegioj. De septembro de la jaro 2000 tian studadon povos komenci pli ol 2000 instruistoj el vilaĝaj teritorioj, kiuj volas plialtigi siajn fakajn instruistajn konojn.

Stanisław ŚMIGIELSKI