Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Vitraj ŝuoj de gramatiko

La unua eldono de ĉi tiu studlibro estis eldonita en 1958 de Kroata Esperanto-Ligo. Ĝi celas esti facile konsultebla, sufiĉe detala priskribo de la gramatiko de Esperanto, bazita sur Plena analiza gramatiko de Esperanto de Kalocsay kaj Waringhien. Kvankam kelkfoje ĝi varias de la preskriboj de PAG (ĉiam kun atentigo pri tio), ĝi plejparte restas fidela al sia inspirverko. Konsekvence, la enhavo estas la konvencia, tradicia latin-greke bazita priskribo (oni parolas, ekzemple, pri gerundioj, distingas inter diversaj specoj de prefiksoj, sufiksoj, prepozicioj, kc.), kaj – miaopinie – la verkintoj konfuzas semantikon (signifo de vorteroj), morfologion (konstruformo de vortoj), kaj kategoriojn de verboj, ne ĉiam atentante, ke tiuj tri fakoj de lingvoanalizo povas kontraŭi unu la alian (eĉ en Esperanto!).

La rezulto – ankoraŭ miaopinie – estas iom simila al la epicikla teorio pri la strukturo de la universo: teorio konstante fariĝanta pli kompleksa, kun pli kaj pli da specialaj esceptoj kaj novaj subreguloj, ĝis ĝi preskaŭ superfortas la menson.

Zamenhof ja bazis Esperanton sur la tradiciaj lingvoj jam konataj de li.

Sed estas malpli evidente, ke li senkonscie plene antaŭsupozis la vastan analizoskemon de orienteŭropaj lingvoinstruistoj. Ke li konstruis Esperanton sole laŭ la baza skemo de la hindeŭropaj lingvoj, estas tre dubinde, ĉar li ja estis eksperto pri la hebrea lingvo. Al mi multo en Esperanto memorigas gramatikelementojn semidajn multe pli ol hindeŭropajn, kaj tio necesigas, ke ni liberiĝu el la vitraj ŝuoj en kiujn niaj tradiciaj gramatikistoj penis kaj plu penas enŝovi nian cindrulinan Esperanton. Sed tian liberigon oni ne trovas en ĉi tiu Kompendio.

Eĉ forpuŝante tiujn konsiderojn, ni rajtas demandi, ĉu la detalega analizado de specoj de substantivoj, specoj de pronomoj, specoj de adjektivoj (kvalitaj, cirkonstancaj, kvantaj, determinaj, artikola, numeralaj), simplaj tempoj, kunmetitaj tempoj, kc., kc. vere estas studenda de niaj superaj-ekzamenoj-kandidatoj. Ni pripensu: ĉu povas esti, ke tiu tro rigora katalogado blindigas ilin al la kerna karaktero de Esperanto? Mi elkore kredas, ke sub la nomo de gramatikinstruado niaj gramatikinstruistoj senintence detruas la esencon de Esperanto. Kian grandegan multmilionbrikan gramatikan strukturon ili faris el la dekkvar bazaj brikoj de Esperanto: -a, -e, -i, -o, -u, -j, -n, -as, -is, -os, -us, -a(n)t-, -i(n)t-, -o(n)t-, kaj kelkmil radikoj!

Formetinte tiun konsideradon, mi tamen diru, ke la Kompendio ja estas facile konsultebla, plejparte klare prezentita, kaj plejparte fidinda prezento de sia enhavo. Kelkaj tajperaroj povas konfuzi la studanton, kio bedaŭrindas. Malpli plaĉas al mi la fonologia parto. Iom duba estas la instruo ke:

“En Esperanto validas la regulo, ke ĉiam la antaŭa konsonanto konformiĝas al la posta. Do, la vorto ABSOLUTE estas elparolata kiel APSOLUTE, OKDEK kiel OGDEK, EKZISTI kiel EGZISTI, ktp. ... Oni neniam forgesu, ke la ĉefa regulo de la prononcado estas la natureco kaj ne la absoluta korekteco.” Ankaŭ la reguloj donitaj pri longeco kaj mallongeco de vokaloj ĝenas min.

Aliflanke, la aŭtoroj (Manner-Mamuĵiĉ kaj Ivo Boroveĉki, la redaktoro de la “2a ŝanĝita eldono”) tre laŭdinde inkluzivas detalan liston de landnomoj, laŭ la listo eldonita antaŭ pli ol jardeko de la Akademio de Esperanto; kaj mencias senpartie la -ata/-ita-batalon, kvankam sen klara ekspliko de la oficiala decido de la Akademio pri tio.

Por amantoj de la PAG-speca gramatikanalizado, la Kompendio de la Esperanta gramatiko (por superaj ekzamenoj) estas utila kaj havinda konsultlibro.

Donald BROADRIBB

Mirko Nabber Manner-Mamuĵiĉ: Kompendio de la Esperanta gramatiko (por superaj ekzamenoj). 2a ŝanĝita eldono. Eld. Esperanto-societo Bude Borjan, Zagreb, 2000. 109 paĝoj, broŝurita. ISBN 953-98127-0-4. Prezo ĉe FEL: 8,00 eŭroj + afranko.