HORI Jasuo/pg
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Forlasis insulon Miyake-zima la tuta loĝantaro pro erupciado de vulkano Oyama. Malgraŭ raportoj de la Komisiono pri Vulkana Erupcio, ke la vulkano stabilas, dum julio kaj aŭgusto Oyama plurfoje erupciis, eligante fumon, cindrojn kaj finfine magmon. Tiam oni ordonis, ke la loĝantoj — krom kelkcento da gardistoj — translokiĝu al la japana ĉefurbo Tokio, kie ili nun loĝas en provizoraj dometoj. Jen la unua fojo, ke la insulanoj devis forlasi sian hejmon kaj nur la dua fojo, ke okazis tia evakuo: en 1986 loĝantoj de najbara insulo Oosima same estis evakuitaj.
Historie Oyama erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron: elfluas lafo kaj post kelkaj semajnoj ĉio finiĝas. Ĉi-foje la erupcio pli gravis: cindroj kovris la tutan insulon kaj cindro-fluoj detruis multajn domojn. Miyake-zima estis paradizo por bestoj kaj birdoj, sed nun verda insulo fariĝis monotone nigra.
Japanio estas maljunula lando kaj Miyake-zima ne esceptas. Kiam Oyama erupciis en 1983, terkulturistoj ankoraŭ havis energion por rekonstrui siajn vivojn: ĉi-foje nur malmultaj petis registaran subvencion por ripari siajn domojn kaj kampojn. Pro tio, la insulo nun staras sursojle de malapero.
En septembro pluvego inundis 190 000 domojn en urbo Nagoya: 380 000 homoj devas forlasi siajn hejmojn. Ŝajnas, ke Japanio sekuras kontraŭ krimoj, ne kontraŭ kataklismoj, kies viktimoj — eĉ en riĉa lando kiel Japanio — ne multe helpatas de la registaro. Ĉiu en Japanio devas helpi sin mem — inkluzive de la loĝantoj de Miyake-zima kaj de Nagoya.
HORI Jasuo/pg