Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Militanto kontraŭ la milito

La 22an de aprilo 2000 mortis Taketani Mituo [micuo]. Li estis fizikisto, intima kunlaboranto kun Yukawa Hideki [jukaŭa], la unua Nobel-premiito japana, membro de la grupo pri nukleo-teorio dum kaj post ladua mondmilito, inkluzivanta alian Nobel-fizikiston Tomonaga Sinitirô [ŝin-iĉiroo]. Ne estas konate, ke li estis esperantisto, ne en la senco de movadano, sed uzanto de Esperanto por la kaŭzo de antimilitismo.

Okcidentanoj opinias, ke la japanoj estis kunlaborantoj de imperiistoj kaj ke la mortintoj de la atombomboj meritis sian sorton pro la peko. Kontraŭ tiu akceptita konkludo sin trovis inter japanoj rezistantoj kontraŭ la milito, al kiuj apartenis ankaŭ Taketani.

Unu el la fortresoj de rezistantoj sin nombris la redakcio de la periodaĵo Monda kulturo, publikigata en Kioto, la malnova ĉefurbo, konata pro sia liberala akademia fono kontraŭ Tokio, centro de la potenco. Taketani kontribuis regule al la gazeto, pro kio kaj pro aliaj agadoj li estis malliberigita sub la fifama leĝo por la publika ordo.

Dialektiko

Post la milito liaj artikoloj estis eldonitaj en libro, Problemoj de la dialektiko, en kiu estis unu en esperanto, nomata “Naturscienco kaj dialektiko”. Kiel tuj rimarkeble el la titolo, li estis marksisto, sed li ne aliĝis al la komunista partio post la milito, retenante sian sendependan pozicion. Li asertis, ke la dialektika materiismo helpis lian fizikan esploron, kaj eĉ tiun de Yukawa. Laŭ li, Robert J. Oppenheimer konis ĝin bone; tio povas esti, ĉar la edzino de tiu ĉi estis karto-portanta komunisto, kvankam ŝi eksiĝis de la partio poste.

Taketani pensis, ke dum la filozofio helpis la socisciencan analizon de Markso, ĝi ne pruvis sian efikecon en la tereno de naturaj sciencoj pro la simpla kialo, ke ĝi neniam aplikiĝis. Tial lia prozelitismo por dialektiko en fiziko. Malgraŭ lia miro, la indiferento pri ĝi inter fizikistoj estas memkomprenebla. Ĉiuj fakuloj serĉas per la metodo de sia disciplino, kiun ne povas oferi filozofio, tro ĝenerala.

Kaŝitaj kaŭzoj

Oni povus malgraŭ tio kredi ian taŭgecon en la teorio de Taketani. En natursciencoj ekzistis du fluoj: unu pozitivisma reprezentata de Kirchhoff, kiu diris, ke en meĥaniko temas pri konciza priskribo de fenomenoj kaj ne eltrovo de kaŝitaj kaŭzoj, kaj la alia klinas al hipotezado de la substanco malantaŭ la fenomenoj, kies ĉefa reprezentanto estus Planck. Wilhelm Ostwald de la famo pri la Delegacio en la historio de Esperanto eĉ ne agnoskis atomojn de la pozitivisama grundo. Oni povus analogie klasi Schrödinger al la unua. La mezon-teorio de Yukawa certe apartenis al la dua. Kio estis grava por Taketani kaj aliaj materiistoj estas, ke la Macheska empiriokritikismo estis forta apogilo de religioj kaj la kun tiuj aliancanta reakcio. Preskaŭ ĉiuj, kleraj kaj malkleraj, deklaris, ke Heisenberg renversis la fundamenton mem de materiismo per sia teorio de necerteco.

Kiam Niels Bohr vizitis Japanion antaŭ la milito, filozofoj intervjuis la mondfaman fizikiston, kaj liaj frazetoj estis adore papagataj kiel pruvo de ilia idealismo. Taketani mokis, ke iliajn demandojn li mem povas respondi kaj ke ili estus pli bone venintaj al li.

Mielluno

Nun tia polemiko estas forgesita. En Japanio, tuj post la fino de la milito eferveskis demokratio, Taketani estis unu el la korifeoj. Antaŭ la milito, la Federacio de Proleta Kulturo estis fasad-organizo de la subtera KP, kaj unu el ĝiaj fakaj unuoj estis Ligo de Proletaj Sciencistoj. Tuj post la milito, ankoraŭ mielluno de la aliancitaj potencoj, unuigitaj kontraŭ Hitlero, kaj la maldekstruloj nomis sian organizon demokrata: nun do Federacio de Demokrataj Sciencistoj (FDS). Kiam Yukawa ricevis Nobel-premion, la Ruĝa Flugo, organo de la japana KP, standardis paĝkape: D-ro Yukawa estas FDSano!, kaj estis primokita de aliaj ĵurnaloj. Yukawa estis nur laŭnoma membro. La postmilita demokratio estas nun celo de ĉiutaga insulto, kvankam sporadaj voĉoj estis levitaj favore al ĝi, ekz. de Ôe Kenzaburô, alia Nobelulo pri literaturo. Taketani silentis, restis longe en Brazilo por gvidi la evoluon de fiziko en tiu lando, kaj kiam lia nekrologo aperis, multaj murmuris: ĉu li ankoraŭ vivis?

La edzino de Taketani estas elmigrinta rusa nobelo. Ŝi kun la aĝo de 90 ankoraŭ laboras en kliniko kiel kuracisto. Ilian nupton dum la milito ĉeestis la plimulto el la siatempaj japanaj teoriaj fizikistoj, manifestaciante sian solidaron al tiu provizore elkarcerigita ribelo. Unu el ili estis Watanabe Satosi [ŭatanabe], nenia maldekstrulo, oldepoka liberala konservativulo, kies frato, alta burokrato ĉe la ministrejo pri financoj, ekzercis influon por mildigi la suferon de Taketani. Li fariĝos prezidanto de la Banko por Azia Rekonstruo en Manilo post la milito.

Japana vortaro

Al la Monda kulturo kunlaboris alia esperantisto, Sinmura Takesi, studanto de la franca literaturo sed pli bone konata kiel redaktoro de la japana vortaro, rigardata normo en Japanio, de la eldonejo Iwanami [iŭanami], kiun li, senlabora post elkarcerigo, alprenis por perlabori ĉiutagan panon. Tiun postenon li ŝuldis al sia patro, iniciatinto de tiu vortaro. Tiu ĉi estis la japano, kiu salutis la dresdenan UK en 1908 nome de la japana ministrejo pri edukado. Li estas unu el la fondintoj de la okcident-maniera lingvistiko en Japanio (ne estas, ke en Japanio ne ekzistis indiĝena lingvistiko; izolite de la ekstera mondo, kreskis lingvoscienco, kiu mirigas pro sia scienca metodo). Ricevinte la komision en Germanio, kie li studis, tra la ambasadorejo en Berlino, li studis la lingvon unu-du tagojn per pamfleto kaj salutis la malferman solenon en Esperanto sen manuskripto. Estis ne nur Tolstoj, kiu pruvis la facilecon de la zamenhofa lingvo.

Kiam Sinmura mortis antaŭ jardeko, kontribuis nekrologon en la Mondo, monata gazeto de la eldonejo Iwanami [iŭanami], citadelo de japana akademiismo, Kuno Osamu, filozofo, alia kunlaboranto al la dummilita Monda kulturo. Li ne diris unu vorton pri lia esperantisteco, ĝuste kiel kiam forpasis Taketani.

YAMASAKI Seikô