Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kie la morala kohereco?

En la opinio “Tro senkosta pentemo” (MONATO, 2000/8) la penso de G. Berveling pri la papo aŭ la katolika eklezio, aludata per Romo, kuras kun pikila klareco kaj amasiĝa abundeco. Tamen io atendas senvestiĝi de malkohereco. Berveling plende sin demandas, kial Romo ankoraŭ insistas taksi la nekatolikajn ekleziojn ne veraj aŭ ne plenaj. Ĉu Berveling (kun la supoze plendantaj eklezioj ne veraj) pretus rekoni al la katolika Eklezio la kvalifikon de vera eklezio? Se ne, Berveling ne rajtus protesti; se jes, kiamaniere Berveling atribuus kvalifikon de vero al eklezio tiom abomena kaj ema al la malbonfaro kaj danĝerigo por la homoj, kian li rezultigas el siaj galope rajdantaj akuzoj al ĝi? Se la katolika eklezio eraras kaj misfaras, laŭ li, tiom obscene, ĉu licas kunlabori kun ĝi? Ne evidentas la morala kohereco.

David CASTELLANO, Italio