Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OLIMPIAJ LUDOJ

Torĉo de hipokriteco

Kiam estis malfermataj la 27aj Olimpiaj Ludoj en Sidnejo, Aŭstralio, Cathy Freeman [kate frimen], jam aŭstralia heroino de atletiko, fariĝis monde konata: estis ŝi, kiu metis fajron en la olimpian kalikon. Freeman elektiĝis honora portanto de la olimpia torĉo ne nur pro sia atletikeco sed ankaŭ pro sia aborigena deveno — supozeble multe pli pro sia aborigeneco.

Dum la lastaj du jarcentoj eŭrop-devenaj helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron kaj ilin ĉasadis. Tri milionoj da aborigenoj reduktiĝis al 200000. Avino de Freeman estis perforte disigita de sia familio kaj estis kulture “asimilita” al helhaŭtuloj. Aborigenoj preskaŭ perdis siajn proprajn lingvojn, kulturojn kaj nomojn.

Kaj nun, en la jaro 2000, aŭstraliaj helhaŭtuloj enscenigis Freeman, aborigen-devenan, kvazaŭ ili kritikus sin mem kaj la pasintecon de sia lando. Kia hipokriteco!

IGARASI Takeo