Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KOSOVO

Vojaĝimpresoj, somero 2000

De antaŭ unu jaro, Kosovo estas senvize malfermita por ĉiuj albanoj. Tion ebligis la heroeca milito de la tieaj albanoj mem kaj la energia interveno de la internacia komunumo, ĉefe de Usono. Nun la vivo tie fluas libere. Sub la internacia administrado estiĝas la procezo de ekonomia kaj politika-socia rekonstruado, stariĝas la fundamentoj por la sekura estonto de la tiea frata popolo nia.

Estis mia dua vojaĝo tien, ĉar en novembro 1999 mi vizitis Kosovon kun miaj gestudentoj de la Teknologia Mezlernejo. Ĉifoje, mi veturis tien private kun mia edzino. Ambaŭ ni devenas de tiu lando. Mi naskiĝis en vilaĝo de Lipjan, dum mia edzino devenas de gepatroj el Gjakova [ĝakova]. Dum pli ol duona jarcento, ambaŭ reĝimoj de niaj totalismaj statoj senigis nin je la rajto viziti nian patrolandon. Tial ni sentis nin feliĉaj kaj iel senpaciencaj.

Historia kaj muzea Prizren

Verŝajne ne ekzistas alia urbo en Kosovo kiel Prizren, pro ties aparta arkitektura komplekso, kiu similas fojfoje al albana Berat, pro mallarĝaj stratoj plenaj je butikoj kaj homoj, pro pratempaj muzeaj objektoj, kaj — kial ne? — pro sia etna plureco. Multaj kvartaloj kaj stratoj restis kiel antaŭe kaj posedas ankoraŭ la iaman belecon kaj fascinecon por la vizitantoj, per siaj karakterizaj domoj, pavimitaj kaj puraj stratoj, multnombraj fontanoj, metiejoj kaj brua, abunda bazaro. Estas ankaŭ novaj kvartaloj kun modernaj domoj, centre kaj rande de ĝi, kiuj tamen ne sukcesis detrui la iaman imagon de la urbo.

La promenejo ĉe Bistrico svarmas pro gejunuloj ĉiun vesperon, ĝis la malfruaj horoj de la nokto. En la Domo de Kulturo Xhemajli Berisha [dĵemajli beriŝa] eniras kaj eliras senĉese gelernantoj kaj aĝuloj, kiuj frekventas la bibliotekon. En la oficejoj de UNMIK, OSKE aŭ KFOR oni povas renkonti oficistojn de ĉiuj rasoj, samkiel tio okazas nuntempe en la tuta Kosovo.

La urbo enhavas, krom la albanan plimulton, ankaŭ civitanojn de aliaj etnoj, sed la serboj preferas vivi aparte, ĉefe en la kvartalo malsupre de la kastelo, trans la ponto sur Bistrica. Ilin gardas 24 horojn tage taĉmentoj de KFOR, samkiel oni gardas ankaŭ apartigitan ortodoksan preĝejon ene de la urbo.

Kiom longe daŭros tiel? Certe ne senlime, ĉar tio estas malnormala. Albanoj estis ĉiam tolerema popolo rilate la aliajn. La serboj, kiuj faris krimojn, devas respondi antaŭ la juĝejoj, dum la aliaj rajtas libere kunvivi kun albanoj kaj aliaj etnaj malplimultoj. Mi havas impreson, ke tia status quo, establita de internaciaj institucioj, kreas tre negativan imagon pri albanoj antaŭ la okuloj de la cetera mondo. Unuflanke albanoj kaj neserboj moviĝas libere sur la stratoj, dum manpleno da serbaj domoj restas sub gardado de tankoj, kamuflitaj aŭtoj kaj soldatoj armitaj ĝisdente, kiuj akompanas serbojn dum ilia promenado traurbe post komenciĝo de la polica horo (la unua post noktomezo). Oni devas nepre trovi solvon.

Fianĉfesto en Gjakova

Ni estis invititaj al fianĉfesto en Gjakova. Kvankam la dommastroj, la familio de Avni Çarkaxhiu [ĉarkadĵiu], spertis multajn malfeliĉajojn dummilite kaj mankis al ili ankoraŭ tri membroj perditaj aŭ enprizonigitaj en Serbio, oni jam anoncis la fianĉfestotagon. Tiamaniere oni pensis forigi iel la angoron, sed ankaŭ noti la kontinuecon de la normala vivo.

Luan Çarkaxhiu, la fianĉo, ĉirkaŭ 27-jara, ne forlasis la urbon dum la tuta militdaŭro. Kun siaj gepatroj kaj gekuzoj li vagadis de unu domo al la alia, trans la kortomuroj kaj la apuda rivereto, helpante al la malfortuloj kaj membroj de UÇK. La filo de lia onklo, Flamur, kuracisto, estis tre utila kaj necesa, samkiel dekoj da liaj kolegoj en la tuta Kosovo.

Kun la patro de Luan kaj aliaj civitanoj, Flamur estis kaptita de serbaj militistoj kaj metita kontraŭ la muron stratrande por esti pafmortigita kiel ribeluloj. Sed lastmomente feliĉa hazardo ilin savis: serba oficiro malbonfama, kiun Flamur antaŭe ege helpis dum lia restado en hospitalo, ekvidante Flamur en la amaso de pafmortigotoj, ordonis ĉesigi la ekzekuton. Mirinde, ankaŭ krimuloj scias pardoni!

Oni rakontis al mi poste alian okazintaĵon, kun juna serba soldato kiu akompanis la homamasojn de albanoj survoje al la ŝtatlimo kun Albanio. Tiu junulo helpis al albana patrino kunportante sur siaj ŝultroj unu el ŝiaj ĝemelaj beboj. Nature, la popoloj jam kutimiĝintaj kunvivi dum jarcentoj, ekmilitis unu kontraŭ la alia pro insido kaj trompado fare de siaj fipolitikistoj!

En Gjakova okazis multaj murdoj, estis tute bruligita duono de la urbo, estis forkaptitaj centoj da viroj kaj virinoj al Serbio, pri kies sorto oni ankoraŭ nenion scias. Tiel, oni enprizonigis en Belgrado la filon de Fahredin Meçe [meĉe], bofilo de Avni. Dritan Meçe estis studento en fakultato pri medicino (farmakologio) en Belgrado. Je la 27a de aprilo 1999 en la studentan domon eniris perforte taĉmento da serbaj policistoj kaj arestis lin kaj aliajn studentojn. Dum 8 monatoj oni restigis ilin en polica demandejo, devigante ilin per turmentado konfesi sian “krimon”, t.e. “enplektiĝon en terorismaj agoj kontraŭ la ŝtato”. Kvankam antaŭ la juĝejo ili neis la akuzon, oni kondamnis ilin je 7 ĝis 12 jaroj da prizono. Fahredin, elspezante multe, sukcesis viziti sian filon en la centra prizono de Belgrado, sed li ne scias kio okazos poste al lia filo kaj al miloj da aliaj enprizonigitoj en Serbio.

La fianĉfesto okazis laŭ la gjakovaj tradicioj. Estis en ĝi multaj invititoj, oni plenumis ĉiujn tiuokazajn ritojn, la homoj jam forgesis provizore la streĉon de tiuj ĉi malfacilaj tempoj. La nova paro, studentoj ĵus diplomitaj je juro kaj ekonomiko, deziris al ili pacon, prosperon kaj estontecon. Albanoj kapablis ĉiam fronti ĉiun plagon kiu trafis al ilia pordo, pacience, optimisme kaj malvarmsange.

Tion mi konstatis ankaŭ iun dimanĉan matenon en Çabrat [ĉabrat]. Inter 250 forbruligitaj butikoj, metiejoj kaj aliaj domoj, inkluzive la faman malnovan moskeon de Hadumi, mi vidis du masonistojn kaj civitanon kiuj estis rekonstruantaj unu el la ruinigitaj butikoj. La butiko estis jam tegmentita kaj en iliaj okuloj sentiĝis decidemo kaj certeco pri la estonto. La butikomastro rakontis pri la tuta kvartalo, pri la advokato murdita kaj aliaj dekoj da mortigitoj dum ilia fuĝado, pri kelkaj domoj kiuj eskapis la detruadon, pri usona fonduso entrepreninta la restarigon de la fama bazaro de Gjakova, Çarshia [ĉarŝia] e Madhe, unu el la plej grandaj en albanaj teritorioj.

Dum interbabilado kun diversaj civitanoj, oni ekscias de ĉiu pri nova historiaĵo. Tiel, oni rakontis al mi pri iu albana poŝtoficisto, de kiu serba kolego, enveninta en lian hejmon tute vizaĝmaskita, postulis 50 000 germanajn markojn. Ricevinte la monon, la serbo foriris, sed la albano lin ekkonis kaj vokis: “bonan tagon kamarado...!” Tio estis fatala por la albano, ĉar lia serba kolego, pro timo de senmaskiĝo, returniĝis kaj mortpafis lin.

Alia albano, eksbatalanto en la vicoj de partizana armeo dum la dua mondmilito, poste alta oficulo en la eksa jugoslava ŝtato, estis devigita transpasi kun familio la landlimon, ĉar la serbaj militistoj ne distingis lin de la aliaj, eĉ ne pro fakto ke li estis eksbatalanto partizana. Li diris al mi, ŝokite, ke oni agis tiamaniere, ĉar “pli bona estas viva Leko, ol la tombo de Leko.” (Leko estas mallongigo de Aleksandro la Granda).

Sihana, junulino 22-jara, diplomitiĝanta pri teorio de muziko, ankoraŭ estis ege streĉita pro la pasinta milito. La lastan tagon de la milito, ŝi biciklis al la centro de la urbo por atendi la trupojn de NATO, ĉar tiel informis ŝin iu maljunulo. Anstataŭe, ŝi renkontis tie la serbajn militistojn, pretajn por forveturi el la urbo. Unu serbo volis mortpafi ŝin, sed la kuglo devojiĝis pro interveno de alia soldato, tiel bonŝance nur trafanta la bicikloradon. La milito forrabis la gajecon kaj rideton, aparte de junuloj. Nun tio estis redonata malfacile, eĉ unu jaron poste.

En Priština

Survoje al Priština [priŝtina], oni sentas plezuron ekvidante miraklan pejzaĝon: verdajn kampojn kaj ebenaĵojn, arbarigitajn kaj malkrutajn montetojn, multe da birdoj kaj kiajn ajn veturilojn transportantajn homojn kaj konstrumaterialojn. Ie, apud ponto gardata de rusaj trupoj, okulfrapis min stakoj da rubaĵoj sur ambaŭ flankoj de la aŭtovojo, laŭlonge je centoj da metroj. Demandite pri la kialo, la busŝoforo respondis naive, ke oni faras tion intence ĉar rusoj militservas ĉi tie. Vera absurdaĵo! Tio estas nia tero, la tero de albanoj, do ĝi estas konservenda de ni mem tre pura!

Priština aperas post iom pli ol 90 minutoj da veturado. Ĝi ne estas tiom proksime, sed la vojoj estas bonaj kaj la veturiloj iras ĉi tien je rapideco ne malpli ol 80 km hore. La busstacidomo, samkiel en Prizren kaj Gjakova, estas bonorda kaj komforta. (Mi bedaŭras ke en Albanio oni ne trovas tiajn.) La urbo stariĝas tre moderna sur kelkaj belaj montetoj. Oni apenaŭ distingas en ĝi la malnovajn kvartalojn. Ankaŭ tiaj objektoj kiel la tri moskeoj (la malgranda, la mezgranda, kaj la granda) estas nun parte ĉirkaŭataj de novaj domoj. Oni trovas pluretaĝajn domkompleksojn en Dardanija, Ulpiana, en la Centro kaj aliloke, dum sur terasoj de Dragodan, Bregu i Diellit (La Bordo de Suno), Velanija, Taxhligje [taĝlidĵe] vidiĝas belaj vilaoj du- aŭ tri-etaĝaj.

Mirinde, ankaŭ ĉi tie mi rimarkis la fenomenon aperintan en Albanio: senpermesajn kaj senkriteriajn konstruaĵojn. Oni starigis etaĝaldonojn kaj kioskojn aŭ adaptis ejojn por vendejoj, kafejoj aŭ restoracioj ktp, ne nur en urbo, sed ankaŭ en ĉirkaŭaĵoj, ĉefe en la teroj posedataj de la ŝtato. Iu tagĵurnalo aperigis, en tiu periodo, la nomliston de homoj kiuj agis kontraŭleĝe, kiel antaŭaverton pri ilia maldigna aŭdaco kaj malrespondeco. Sendube, la nova civila ŝtatpotenco intervenos por gardi la ĉarmecon kaj belecon de la urbo.

Jam finiĝis la registrado de loĝantaro pli ol 16-jara por la balotoj de la 28a de oktobro 2000. La homoj diskutis al kiu politika forto ili donu sian voĉon. En multaj hejmoj, ankaŭ en vilaĝoj, mi vidis surmure la portreton de Ibrahim Rugova, dum iu studento pri albana lingvo, kies fratinon serboj mortigis ene de la hejmo, diris senhezite ke li eĉ ne balotos. Alia lia kolego opiniis ke nur la partio de Thaçi [thaĉi] certigus la sendependecon de Kosovo. Kiel ajn, albanoj tie mem decidos pri sia estonto. Multaj el ili kritikis akre ne nur la okazojn de perforta proprietiĝo de alies posedaĵoj, ankaŭ de serboj aŭ ciganoj, sed ankaŭ la politikajn murdojn, kiuj fojfoje okazis fare de ekstremismaj armitaj grupetoj. Ĉiuj tiuj grave damaĝis la albanan aferon en la internacia areno, dum la serbaj propagando kaj lobiado estis ankoraŭ fortaj.

Renkontiĝo kun Adem Demaçi

En Priština mi ĝuis varman renkontiĝon kun Adem Demaçi [demaĉi], laŭreato de Saĥarov-premio, en lia hejmo. Mi demandis lin pri du problemoj: la albanaj politikaj ostaĝoj en Serbio kaj la Universitato de Tetovo en Makedonio.

Sinjoro Demaçi diris, ke la afero de ostaĝoj estas ja granda malfeliĉaĵo por ĉiuj ni, sed la internacia faktoro nun estas malsufiĉe potenca por devigi Serbion liberigi ilin. Estas ja interesoj de apartaj ŝtatoj, kiuj havis ekonomiajn interkonsentojn kun la eksa Jugoslavio, kiel Francio, Grekio, Italio. Same oni devas harmoniigi la interesojn de 15 landoj de EU, de 19 landoj de NATO, de 49 landoj de OSKE, de 189 landoj de UN, ktp. Kosovo estas ja la nodo, kie interplektiĝas ĉiuj tiuj interesoj. Al la serboj konvenas, pro du kialoj, la ostaĝoj: unue, por demonstri sian suverenecon sur Kosovo, kio, iamaniere, estas konfirmita ankaŭ de rezolucio de UN post finiĝo de milito; due, pro materiaj profitoj, ĉar por ĉiu ostaĝo liberigita Serbio ricevas dekmilojn da germanaj markoj rekompence de albanaj familioj. Tiuj lastaj forvendas sian tutan riĉaĵon, nur por liberigi siajn hejmulojn.

Rilate la universitaton de Tetovo, li ne apogas ŝtatan universitaton enkadre de Makedonio, ĉar tiuokaze oni devas sekvi la planprogramojn makedonajn, kaj la kvalito ne estus pli alta. Li aldonis, ke li favoris kaj favoras privatan universitaton, financotan ekde nun je 5-6 milionoj da usonaj dolaroj, per kiuj oni povus aĉeti ekipaĵojn je progresinta teknologio kaj varbi kvalifikitajn profesorojn el Usono kaj aliaj landoj. La fremdaj helpaĵoj daŭros multajn jarojn kaj celas la pretigon de novaj generacioj de albanaj kadroj, laŭ modelo kaj nivelo okcidentaj. Li tial konsideras aventureca kaj malnoveca la nunan ekziston de universitato en Tetovo, kies rektoro, Fadil Sulejmani, mezgrada kadro pri albana lingvo, kaj ties anstataŭulo, je dubinda pasinteco, baraktas por sia ekzistado kiel gvidantoj kaj ne pri la estonto de albanoj tie.

Albanoj ne kapablas subteni per siaj elspezoj eĉ la mezlernejojn, ĉar iliaj pojaraj enspezoj apenaŭ transpasas 300 germanajn markojn. Dume el Okcidento oni proponas konsiderindajn materiajn helpaĵojn, kondiĉe ke oni starigu privatan universitaton. Konklude, li jesas al albana privata universitato.

Tiujn tagojn, dum televizia konversacio, oni reelsendis kronikaĵon el la jaro 1993, kiam sinjoro Adem Demaçi antaŭvidis la politikajn evoluaĵojn de la du lastaj jaroj. En la studio li ankaŭ estis invitita. Demandite de la ĵurnalisto, ĉu la albanoj sin sentas liberaj nun en Kosovo, Demaçi respondis: “Sendube ne, ili ja libere enspiras, sed ili ankoraŭ ne estas liberaj, ĉar ili ne komandas mem. Por ke ili fariĝu liberaj, ili devas tion pravigi per siaj agoj antaŭ la mondo, tio estas ili devas konsciiĝi politike, labori por Kosovo, kiel eŭropaj civitanoj.” Mi aŭdis el lia buŝo, ke albanoj devas fari plejeblon por plibonigi sian imagon je la okuloj de la mondo, evitante kian ajn eksceson, konforme al sia sana kaj pozitiva morala tradicio.

La Groto de Gadime

Unu el niaj vojaĝceloj estis la fama Groto de Gadime, situanta tre proksime de mia naskiĝvilaĝo. La groto, je la fino de la jaroj 1960 malkovrita tute hazarde de vilaĝano, kiu eligis ŝtonojn por konstruado, havas praecon je 80 milionoj da jaroj! Ĝi konsistas el tri etaĝoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn. Stalaktitoj kaj stalagmitoj en ĝi formas plej diversajn figurojn. Ĝi rezistis al la ŝtormo de la jaro 1999, danke al siaj laboruloj, aparte al sinjoro Nazif Tasholli, kiu servas tie sindoneme de antaŭ 24 jaroj.

Ie ni vidis kristalon je formo de du fingregoj, al kiu serboj detranĉis unu el la fingregoj. Certe, se estus tri fingroj (serba simbolo), rimarkigis Nazif humure, ili restus nedamaĝitaj ... Tiel serboj agis ankaŭ kun alia kristalo, je formo de la agloflugilo. Laŭ kalkuloj de sciencistoj, por formiĝo de unu milimetro da kristalo, necesas 30 000 jaroj.

Ni vidis paron de stalaktito kaj stalagmito alproksimiĝintaj unu al la alia, kiuj ektuŝiĝos nur post 1,5 milionoj da jaroj da jaroj! La paro estis baptita Romeo kaj Julieta. Multaj junaj kaj maljunaj paroj fotigis sin tie. En alia loko, alia tia paro da kristaloj aspektis tiel proksima, kvazaŭ ektuŝiĝinta, sed ne, ekzistis spaco je unu milimetro, do la ektuŝiĝo okazos post 30 000 jaroj! Ie la vizitanto vidas du kristalojn samtipajn, similajn al la homa lango, kiujn la ĉiĉerono nomis la bopatrina lango, sed tuj poste aperas simila lango, nomata la lango de bofilino, same longa ...

La groton de Gadime jam vizitis pli ol 20 000 gelernantoj, tamen ankoraŭ oni ne rericevis la monsumon elspezitan por ĝia regulado kaj bonordigo. Certe, en la estonta libera Kosovo, la groton vizitos miloj da turistoj el Albanio kaj fremdlandoj.

Kosova vilaĝo

Albanoj en Kosovo sin distingis ĉiam per sia granda volo je laboro. La fertila tero de Kosovo pliriĉiĝis per senlaca laboro de ĝiaj agrikulturistoj. Ni vidis ke multaj vilaĝanoj konstruis jam belajn vilaojn, meblitajn kaj provizitajn per akvo kaj elektra energio, kiel en la urbo. Faik Hoxha [hodĵa] en Çellopek [ĉelopek] antaŭ 20 jaroj instalis sistemon de elektra pumpado, certigantan akvon 24 horojn tage, kaj alian sistemon por akvumi la agron. Ni vidis traktoron, veturilon kaj higienan bovinejon. La agro produktis, krom la cerealojn, ankaŭ legomojn kaj kiajn ajn fruktojn. Ĉiujn tiujn la serba armeo provis forrabi kaj detrui, sed multaj vilaĝanoj ne forlasis siajn terpecojn.

En la vilaĝo Hajmali, apud Priština, ni rimarkis la vilaojn de la fama aferisto Bexhet Pacolli [bedĵet pacoli], uzitajn dummilite kiel rifuĝejojn de serbaj oficiroj. Multaj elmigrintoj revenis porĉiame el diversaj landoj de Eŭropo. Ili konstruis kaj pligrandigis siajn loĝejojn, agrikulturan teknikon kaj la vilaĝajn stratojn. Similaj vidaĵoj estis ankaŭ en Gllavica, Gadime, Llukagji [lukaĝi], Babush, Mirash k.a.

Shemsi Reçica [ŝemsi reĉica], profesoro pri matematika logiko en filozofia fakultato, estis rekonstruanta sian hejmon, kien li revenis kun sia familio el la germana Kaiserslautern. Same, Ismet estis stariginta modernan vilaon, kiun envius ĉiu aferisto en la urbo. Kompreneble en Kosovo ekzistas ankoraŭ multaj vilaĝoj tute bruligitaj kaj multaj familioj vivas daŭre en la tendoj donacitaj de KFOR, sed io estas certa: tia mizera stato ilia ne longe daŭros, ĉar la tieaj albanoj estas laboremaj kaj optimismaj pri sia estonteco. Dum intimaj interparoladoj en la sidĉambroj de la vilaĝo, oni rakontas al mi pri la tagoj de milito, pri la vagado de homoj de unu kvartalo al la alia, de unu vilaĝo al la alia, por eskapi la persekuton kaj murdon fare de la barbara serba armeo.

Multaj el ili transpasis la landlimon kaj rifuĝis ankaŭ en Albanion, kiel en Hamallaj de Durrës [dures], en Lezhë [leĵ], Kukës [kukes], Sarandë [sarand] kaj aliloke. Tiel ili amikiĝis ankaŭ kun homoj de “Malnova Albanio”.

La Preĝejo de Sultano Murat

Ne malproksime de la ĉefurbo, en la vilaĝo Mazgit, apud Obiliq, staras la Preĝejo de Sultano Murat la Unua. Ĝia prizorgantino, islamana bosnianino Sanije Tyrbetari, akceptas nin varme kaj klarigas multajn faktojn el la historio. El ŝia buŝo mi eksciis, ke Sultano Murato la Unua estas mortigita de albano nomita Miloŝ el la albana vilaĝo Kopiliq en Drenica, sed serboj malprave alproprietigis lin al sia gento. La preĝejo nun, kiel antaŭe, estas gardata de albanoj mem, kiel islama kultobjekto, ne rilatanta multe al Sultano.

Sur alia monteto, proksime de ĝi, staras ekde la jaro 1953 ŝtonturo 15 metrojn alta, memore al la legendeca Batalo de Kosovo-Kampo, en junio de la jaro 1389. Antaŭ 11 jaroj, Slobodan Miloŝeviĉ arigis tie milionon da serboj el la tuta Serbio por memorigi la okazintaĵon, kiu, laŭ serboj, simbolas heroecan spiriton kaj glorecon de serboj. Ili, tute maljuste, neas la kontribuon de ĉiuj popoloj de iama Balkanio, inkluzive de pli multnombraj albanoj, gvidataj de du princoj Gjergj Balsha la Dua [ĝerĝ balŝa] kaj Arianito. Kun ni vizitis tiun monumenton ankaŭ tri hungaroj, oficiroj de KFOR, kiuj diris, ke en tiu batalo partoprenis kaj komandis ankaŭ ilia tiama fama reĝo Janoŝ Huniado. Do temas pri koalicio de balkanaj popoloj kontraŭ osmanaj hordoj.

Mirinde, la monumento estis gardata de taĉmento de norvegaj trupoj, ĉar iu tentis damaĝi ĝin per grenadoj. Kial do? Albanoj devas mem gardi tiun memorigaĵon, ĉar tio spegulas ilian pasintan glorecon. Kompreneble, oni devas korekti ĉiujn serbalingvajn surskribojn en ĝi, montrante al la vizitantojn nur la veron, en diversaj lingvoj.

La reformoj de UNMIK

Dum niaj interparoladoj kun multaj civitanoj, ni sentis ilian maltrankvilecon pri la nuna amasa senlaboreco. Pro siaj bezonoj, la internaciaj instancoj dungis provizore milojn da albanoj. Sed poste, kiam tiuj instancoj ne plu estos en Kosovo?

Same, UNMIK entreprenis vicon da reformoj por redukti la laboristaron en diversaj entreprenoj, per enigo de pli alta teknologio. Tiel, en Elektroekonomio de Kosovo, kie estas nun 10 000 laboristoj, necesas laŭ kalkuloj de UNMIK nur 4500; en sanprotektada sistemo nun laboras 13 000, sed oni bezonas nur 7000, ktp. Oni akceptis ĉi-jare en universitato nur 4500 novajn studentojn anstataŭ 7100 en la lasta lernojaro! Ĉi tiuj problemoj postulas solvon, ĉar la senlaboreco estas alia granda malbono por la estonta Kosovo. Ni esperu, ke prikonsiderante la riĉaĵojn de la lando, Kosovo plimildigos ankaŭ tiun ĉi problemon.

Publika ordo en Kosovo

Mi povis konstati relative bonan publikan ordon en la tuta lando. Mi devas konfesi, ke la vivo tie estis pli sekura ol en Albanio mem, kie la ŝtatpotenco estas tute forigita. Multfoje mi vojaĝis nokte de unu urbo al alia kaj de vilaĝo al urbo, tute senĝene kaj senprobleme. Mi vidis homojn promeni en Priština, pro varmego, ĝis la malfruaj horoj de la nokto. La internacia polico kaj nove trejnitaj policistoj jam kontrolas sufiĉe bone la trafikon. Oni ne rajtas veturi dudirekte en plejmulto de la urbaj stratoj, transpasi la difinitan rapidecon en certaj partoj de la interurbaj vojoj, parkumi sian aŭton kien ajn, ktp.

Mian akompananton, iunokte, skandinava policisto tre ĝentile, sed tre maltolereme monpunis je 50 germanaj markoj ... Mi rimarkis survoje policistojn mezurantajn la rapidecon de veturiloj per radaroj. En Kosovo okazas bedaŭrinde ankaŭ krimoj, sed, kiel rimarkigis unu el iamaj ĉefoj de KFOR, ili estas malpli ol en, ni diru, Berlino, kie vivas pli da homoj. Kompreneble, multaj misinformoj kaj troigoj estas produktitaj en la oficejoj de sekreta serba polico.

Vizitu Kosovon!

Unuavice Kosovon devas viziti la albanoj de aliaj teritorioj, ankaŭ el Albanio, ĉar dum duonjarcento ties gejunuloj eklernis pli multe pri Afriko ol pri ĝi. Pluraj albanoj sekve opiniis, ke Kosovo estas nur iu distrikto aŭ granda vilaĝo, kaj ne vasta lando kun almenaŭ 25 urboj kaj raraj belaĵoj. Sed Kosovo estos malfermita ankaŭ por la cetera mondo, unuavice por eŭropanoj, kiuj povos tiel koni ĝin pli realisme kaj korekti kiun ajn malpravan opinion pri ĝi, disvastigatan de diversaj informfontoj. Kosovo estas alirebla per busoj, aviadiloj kaj aliaj veturiloj, ankaŭ tra Albanio.

Bardhyl SELIMI

KFOR: la pacigaj UN-milittrupoj en Kosovo

NATO: Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo

OSKE: Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

UÇK [UĈK]: albana mallongigo de la Armeo por Liberigo de Kosovo

UN: Unuiĝintaj Nacioj

UNMIK: nomo de la UN-administracio de Kosovo

1. Hadumo-moskeo en kvartalo Cabrat de Gjakova, kiu estis detruita samkiel 250 objektoj (metiejoj, butikoj, vendejoj) en la sama kvartalo.

2. Domo en Gjakova.

3. Kvartalo en la historia kaj muzea urbo Prizeren.

4. Marmora Groto en Gadime apud Lipjan.

5. Monumento omaĝe al la Batalo de Kosovo-Kampo 1389.

6. Ortodoksa preĝejo apud la moskeo en la sama korto — signo de religia toleremo de la albanoj.