Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈEĤIO

La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj

La londona “Komitato por la savo de judaj tombejoj en Eŭropo” prezentis plendon al la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj en Strasburgo pri la afero de judaj tomboj en Vladislavova Strato en Prago. “Ni insistas ĉe la ĉeĥa registaro, ĉe la ĉeĥaj civitanoj kaj ĉe la internacia komunumo pri haltigo de tio, kion mi povas nomi ŝtate regata vandalismo ”, diris rabeno Abraham Pinter.

Pri kio temas?

Iuj eksterlandaj legantoj eble timas, ke estas endanĝerigita la fame konata malnova juda tombejo en la juda urboparto de Prago. Sed tiu ĉi tombejo, ĉiutage vizitata de miloj da turistoj, neniel estas endanĝerigita kaj plu restas perlo de Prago.

Temas pri tute alia tombejo, pri la plej malnova juda tombejo en Eŭropo, menciita jam en la jaro 1253. Pro la kreskado de la tiama urbo, la ĉeĥa reĝo Vladislavo Jagelono ordonis en 1478 likvidi la tombejon kaj ŝanĝi ĝin en konstruparcelojn. Dum jarcentoj estis konstruataj domoj sur tiu ĉi loko, ambaŭflanke de la strato, kiu portas la historian nomon Vladislavova honore al reĝo Vladislavo. Fine de la 19a jarcento ambaŭflanke de Vladislavova Strato estis konstruitaj multetaĝaj domoj.

En 1997 la Ĉeĥa Asekur-Kompanio (ĈAK) komencis tie konstrui novan domegon kun du subteraj etaĝoj por garaĝoj. Estas interese, ke la praga Instituto por Memoraĵ-prizorgado komence rifuzis doni permeson por la konstruado en Vladislavova Strato, ĉar tie troviĝas restaĵoj de la iama juda tombejo. Sed poste iel okazis, ke ĈAK tamen ricevis la permeson. Kaj tial la konstrulaboroj komenciĝis, sed en 1998 ili estis interrompitaj, ĉar oni efektive trovis korporestaĵojn el la iamaj tomboj. Arkeologoj tuj komencis esplori la trovaĵojn. Ili elterigis 160 korporestaĵojn sur terpeco 40 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa. La korporestaĵoj estis fake esploritaj kaj konservitaj en la Instituto por la Memoraĵ-zorgo. Laŭ normalaj kutimoj la trovitaj korporestaĵoj estus pie enterigitaj en iu funkcianta tombejo, kaj la konstrulaboroj povus senĝene daŭri plu. Sed ĉi-okaze estis alia afero, ĉar temis pri la plej malnova juda tombejo de Eŭropo!

La serĉado de akceptebla solvo

Pri la problemo de la malkovritaj tomboj traktis ĈAK kun la ministrejo pri kulturo kaj kun judaj religiaj rondoj sufiĉe longe. Dume la supera landa rabeno, Efraim Sidon, ricevis leteron de la supera israela aŝkenaza rabeno, Jisrael Mair Lau, kiu rifuzis ian ajn eblon de konstruado sur la loko de la tombejo. Laŭ Sidon estas nepermeseble konstrui super, sur aŭ sub ili.

Post longaj diskutoj kaj serĉadoj de kultura solvo de la problemo, pri la afero fine komencis okupiĝi ankaŭ la ĉeĥa registaro. En marto 2000 ĝi decidis, ke la 40-metra areo kun la tomboj estos ĉirkaŭbetonita en formo de iuspeca sarkofago kaj restos en sia loko, sed ĝi fariĝos konsistaĵo de la nova konstruaĵo. La tombo-loko estis proklamita nacia kultura memoraĵo. La ŝanĝo de la projekto kaj de la konstrulaboroj kostos cent milionojn da ĉeĥaj kronoj, por kio la registaro disponigos 45 milionojn el la ŝtata buĝeto. La ceteron pagos la asekur-kompanio. Cetere, ĝi jam perdis cent milionojn pro la interrompo de la konstrulaboroj.

Unu tagon poste la registara decido estis anoncita en aparta kunveno de reprezentantoj de la registaro, de ĈAK, de la praga juda komunumo, de la usona ambasado kaj de Komitato por Konservado de la Usona Heredaĵo en Eksterlando. La ĉeestantaj partioj esprimis sian aprobon pri la decido de la ĉeĥa registaro. Ankaŭ reprezentantoj de la usona juda komitato aprezis la kompromison, ke la korporestaĵoj estos konservitaj en neŝanĝita pozicio.

Tamen aperis problemo koncerne la revenon de la korporestaĵoj elprenitaj por arkeologiaj esploroj. La praga juda komunumo insiste postulis, ke la enterigo de la restaĵoj okazu kun religia ceremonio, sed tion kontraŭstaris la estroj de ĈAK, ĉar laŭ la judaj religiaj reguloj ĉiu tombo devus havi difinitan ĉirkaŭspacon, kio postulus pligrandigi la terblokon kun la tomboj. Ankaŭ laŭ la ministro pri kulturo ne eblas per religiaj ceremonioj renovigi tombejon likviditan jam antaŭ kvincent jaroj.

Do, kvankam la afero estis solvita per la registara decido aprobita de enlandaj kaj eksterlandaj judaj reprezentantoj, tamen okazis, ke kvardeko da eksterlandaj ortodoksaj judoj kunvenis antaŭ la konstruloko en Vladislavova Strato, ĝuste kiam estis reenterigotaj la korporestaĵoj esploritaj de arkeologoj. Laborantoj de ĈAK malebligis al ili enpaŝi la konstruejon pro sekurecmotivoj, kaj la korporestaĵoj ne estis enterigitaj, sed dume provizore lokitaj en la pietat-salono de la nova juda tombejo.

Eksterlandaj protestoj

Jam dum la traktado pri konservado de tomboj en Vladislavova Strato okazis manifestacioj de ortodoksaj judoj antaŭ la ĉeĥaj ambasadoj en Londono kaj Bruselo. La manifestaciantoj, venintaj por preĝi kaj rememori la mortintojn, petis, ke la ĉeĥaj aŭtoritatoj baldaŭ solvu la aferon. Tamen pro diversaj kialoj la plenumo de la registara decido estis prokrastita, kio maltrankviligis reprezentantojn de eksterlandaj judaj organizaĵoj. “La sola ebla vojo por ni estas publika protestado ĉe ĉeĥaj ambasadoj”, avertis en sia letero la direktoro de la Komisiono por Konservo de Eŭropaj Judaj Tombejoj en Londono, rabeno Abraham Ginsberg. Kaj li aldonas: “Ĝi estos protesto de la hebrea nacio kontraŭ tiu ĉi rompado de homaj rajtoj kaj religiaj liberecoj.”

La 24an de julio la usona ambasadoro en Prago, John Shattuck, dum sia kunveno kun la ĉeĥa ministro pri kulturo, Pavel Dostál, esprimis averton, ke la eventuala neplenumo de la judaj postuloj koncerne la likviditan tombejon en Vladislavova Strato povas havi “malfavorajn internaciajn kaj komercajn sekvojn” por la ĉeĥa respubliko. La proparolanto de la usona ambasado klarigis, ke Usono kredas, ke la daŭrigo de la diskuto inter la partoprenantaj partioj helpos solvi la restantajn demandojn.

Laŭ eldiro de la ĉeĥa ministro pri eksterlandaj aferoj la ĉeĥa respubliko respektas la starpunkton de Usono, sed la solvo de la konflikto pri la mezepoka juda tombejo estas nemiskompreneble interna afero de ĈAK, de la praga juda komunumo kaj de la ĉeĥa registaro.

La Ĉeĥa Asekur-Kompanio daŭrigas plu la konstrulaborojn kaj opinias, ke por ĝi la sola aŭtoritata dokumento estas la marta decido de la registaro. Laŭ la ministro pri kulturo, la asekurkompanio “kontribuis al solvo akceptebla por ĉiuj interesiĝantaj partioj. Bedaŭrinde en la traktadoj kun judaj organizaĵoj denove ripetiĝas tio, ke oni ion interkonsentas, sed tuj poste tio ne plu validas.”

Dume, eksterlandaj rabenoj rifuzis la registaran decidon konservi la restaĵojn de la iama tombejo en la neŝanĝita loko en formo de sarkofago kaj kiel parto de la konstruaĵo de la asekur-kompanio. Laŭ ili tio signifas kompletan neniigon de la tombejo, ĝian ŝanĝon en betonblokon kaj profanadon de la rajtoj de la mortintoj.

Fina solvo bona, ĉio bona

Ŝajnas, ke la lasta solvo de la afero, kiun prezentis la praga juda komunumo, estas vere la fina. La komunumo decidis, ke la elterigitaj korporestaĵoj estos enterigitaj kun religia ceremonio en la nova juda tombejo kaj malakceptis la premon flanke de eksterlandaj ortodoksaj grupoj, postulantaj renovigon de la tombejo, likvidita antaŭ kvin jarcentoj. Samokaze la komunumo rifuzas iujn ajn provojn pri plendoj antaŭ tribunaloj. Kaj la betonan sarkofagon de la konstruaĵo de ĈAK ĝi komprenas kiel kompromison konservantan la tombojn trovitajn sur la konstruejo.

Laŭ ĉeĥaj politikistoj la juda plendo al la strasburga tribunalo estas senbaza, ĉar la konstruado okazas akorde kun la enlanda juro. Cetere la rabena plendo devus koncerni ĉiujn konstruaĵojn ne nur en Vladislavova Strato, sed ankaŭ en la stratoj najbaraj.

La decido de la praga juda komunumo sekve prezentas prudentan kompromison kaj bonan solvon de la afero, kiu tiom ekscitis iujn eksterlandajn judajn rondojn, ofte nebone informitajn.

Jiří PATERA