Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Sankcioj malsankciitaj

La sankcioj de la 14 ceteraj ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) kontraŭ Aŭstrio estis forigitaj en septembro. EU enkondukis la sankciojn en februaro pro la eniro de la ekstremdekstra Libereca Partio en la koalician registaron. Krome ties tiama ĉefo Jörg Haider [jerg hajda] estis akre kritikata pro liaj rasismaj kaj ksenofobiaj eldiroj.

Laŭ EU, la sankcioj estis utilaj. Dum sepmonata periodo oni sekvis la rekomendojn de tripersona komisiono, konsistanta el t.n. “saĝuloj”, kaj esploris homajn rajtojn rilate eksterlandanojn en la alpa respubliko. Tamen la Libereca Partio kaj ties influo sur la registaro en Vieno estigis zorgojn: tial la 14 ŝtatoj interkonsentis pri “speciala atentemo” rilate la partion, kies detaloj estos ellaboritaj sub la franca prezidanteco.

Granda sukceso

La aŭstria federacia kanceliero Wolfgang Schüssel [volfgang ŝusel] bonvenigis la forigon de la EU-sankcioj. Li opiniis la ĉesigon “granda sukceso por Aŭstrio” kaj emfazis, ke la Eŭropa Unio denove estiĝas unu familio. Susanne Riess-Passer [zuzane ris pasa], ĉefino de Libereca Partio kaj vickanceliero, opiniis, ke venkis prudento. Laŭ ŝi, EU konsistas denove el 15 egalrajtaj ŝtatoj, en kiuj civitanoj decidas pri sia parlamento kaj pri sia registaro. La “atentemo” rilate ŝian partion ŝajne ne ĝenas ŝin.

Tamen, malgraŭ la forigo de la eŭropaj sankcioj, Usono kaj Israelo decidis reteni sian distancon. Laŭ la israela ĉefministro, Ehud Barak, daŭros tia situacio, dum partio kun “nov-faŝismaj tendencoj” restas en la registaro. Tial la loko de la revokita ambasadoro de Israelo en Aŭstrio restos vaka. Usono sciigis, ke ĝi daŭrigos sian politikon de “elektitaj diplomatiaj kontaktoj”. Siaflanke Kanado decidis plene restarigi siajn provizore limigitajn diplomatajn rilatojn.

Evgeni GEORGIEV

Wolfgang Schüssel, kanceliero de Aŭstrio

Wolfgang Schüssel kaj Susanne Riess-Passer