Gilbert LEDON
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Termino estas vorto aŭ esprimo speciala al iu scienco, arto, metio, fako. Estas facile konstati ke iuj terminoj ĝenerale estas komunaj al pluraj okcidentaj lingvoj, tiel laŭ la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko ili kvazaŭ aŭtomate establiĝas sen vundo al la zamenhofa fundamento de Esperanto, sen aĉiga sento al la fama vorto, neologismo. La prezidanto de nia akademio Geraldo Mattos en 1985, okaze de la traduko de romano La Bagasejo de José Américo de Almeida, el la portugala lingvo, skribis: “se tiuj restaĵoj post la eltiro de la suko, el sukerkano, aŭ aliaj premitaj fruktoj estas nomataj hispane bagazo, itale bagassa, france bagasse, angle bagasse, germane Bagasse, portugale bagaço, kial en Esperanto tiuj samaj aferoj ne povas esprimiĝi per la vorto bagaso?”
Ni intencas establi nian aviadan terminaron laŭ tiu principo, laŭ la Fundamento, sen pliaj komplikaĵoj, lingvistikaj kaj aliaj, sed en plena praktikeco. Ni scias, ke nia jam ekzistanta kaj bone funkcianta PIV permesas senprobleman skribadon de vulgarigaj teknikaj verketoj, do ni nin turnu nur al pli kompletaj teknologioj laŭ tiuj simplaj kaj praktikaj metodoj, sen la timoj pri teoriumado kiujn la esperantistoj ĝenerale havas.
Se Esperanto estas relative simpla, ni devas ĝin prezenti tiel kaj tia. Kiel inĝeniero, sen intenco pri negativa kritiko al la fama, ampleksa Fervoja Terminaro, mi devas tamen signali, ke roue magnétique en la franca, roda magnética en la portugala, aŭ io kiel magnetic wheel en la angla, fariĝis en Esperanto, nekredeble, bazunuo de magnetŝveba tekniko. Mi oftege uzis magnetajn (ankaŭ elektromagnetajn) radojn, ne nur en “ŝvebo” sed ĉefe en kluĉado aŭ bremsado ktp. Mi opinias, ke la prezento laŭ tiu formo de tiu kaj aliaj nocioj aŭ difinoj, estas granda malpropagando por Esperanto. Jen, ramplo de ekveturo, france rampe de démarrage, portugale rampa de arranque fariĝis en tiu sama terminaro: ekveturramplo malkruta (post stacia ekvetursignalilo). Oni divenas la intencon doni pli precizan difinon, sed tamen tiel nia lingvo aspektas, por neesperantisto, komplika, malbela, germaneca aŭ komputileca!
Ankaŭ PIV de tempo al tempo, sub teknika vidpunkto venas kun tre amuzaj nocioj. Sub la kapvorto fendi aperas la termino aerfendo, “2) La mallarĝa interspaco inter statoro kaj induktato de elektra maŝino”. Jen bona difino por malbona termino, ĉar la interfera spaco ne respondas al la nocio pri fendo, kaj ne devige estas aero en tiu spaco. Kiel fabrikanto de “hermetikaj pumpiloj” (la konstru-maniero estas en mia samtitola kajero) en la interfero (mi dum 40 jaroj uzas tiun terminon), france entrefer, portugale entreferro, ne estas aero, sed septo de mufo kaj kapsulo el neoksidebla ŝtalo, kaj iom da pumpata fluido, el la plej diversaj konsistoj, do “aerfendo” estas por mi tre amuza ... kaj ne ĝusta!
Dum mia tuta profesia agado, kiel normale inteligenta inĝeniero, kiel Esperanto-uzanto, mi sentis daŭran ĝenon rilate al la distingo pri varmo-sento kaj varmo-energio. Varma estas adjektiva kapvorto kiu klare rilatas al homaj sentoj nur. Oni mezuras tiun senton, la temperaturon, per termometro aŭ pirometro. La vorto “varmokvanto” estas teknike sensenca, kaj ne kontentige esprimas la ideon pri energio rilata al varmo. Tiun formon de energio oni mezuras per kalorimetro kies unuo estas la kalorio ... sed jen mankas la termino por tiu energio, france chaleur, angle heat, latine, hispane, portugale calor, do tute nature en Esperanto: Kaloro. Feliĉe en la Meteologia Terminaro de Maurice Lewin, Jarlibro de UEA-1961, la vorto ekaperas.
La aviada frazeologio — tio estas, la teknikaj frazaroj, specifaj kodoj, konvenciaj formuloj por trafiko de avioj, do por la komunikado inter surteraj gvidistoj kaj pilotoj — estas tute aparta lingvaĵo, slango.
Tial, multaj nesufiĉe sciaj esperantistoj opinias, ke Esperanto ne alportos grandajn avantaĝojn por la frazaroj. Mi eĉ ĵus legis de “gravulo” ke la elparolado de Esperanto estas egale varia kiel la angla laŭ la diversaj landoj, kio estas nereala, stulta, antaŭjuĝa opinio. Male oni povas konstati en la universalaj kongresoj, ke la plej diversaj akĉentoj ne malhelpas la perfektan komprenon de la lingvaĵoj, escepte se la parolanto estas eterna krokodilo. Eĉ la “terura” akĉento de nia klerega, kara Marjorie Boulton, folklore amuza, kun ties ĉarmo ne malhelpas la ĝustan komprenon, almenaŭ sur la tero. Jes, la fonetikeco de Esperanto estas entute taŭga por la aviada lingvo.
Multaj aliaj homoj vidas malfacilaĵojn pro la prefiksoj kaj sufiksoj, kiel mal, kaj la korelativoj, la tro similaj pronomoj ktp. Bone, por aviado Esperanto estas sufiĉe riĉa por eviti la uzon de mal, ekz. oni uzas dekstra kaj liva, ne la danĝeran maldekstra. La pronomoj praktike ne eniras la frazaron, oni nur uzas subjektojn, kiel nomojn (kiujn oni literumas) kaj la siglojn: ĉu matrikuloj de avioj, ĉu mallongigaj kodoj de aerodromoj, ktp. La konjugacio de verboj limiĝas preskaŭ ekskluzive al du tempoj, la prezenco, ĉar la agoj okazas en la estanteco, kaj la imperativo por transdono de instrukcioj en la gvidado de trafiko. Esperanto estas aparte taŭga, per -as kaj -u je ĉiuj personoj. Oni ne diras jes aŭ ne sed pozitiv’ kaj negativ’, ja sendubaj. Oni ne supreniras aŭ malsupreniras, sed oni jen soras aŭ soriras, jen descendas; ne ascendas, ne subiras. Ascendi kaj descendi kune estus danĝeraj, sekve simplaj, taŭgaj solvoj entute ekzistas. Numeraloj povus venigi dubojn, ekz. ses kaj sep preskaŭ samsonaj, kaj ĉiuj aliaj pro la unusilabeco; sufiĉas aldoni -o en la fino: unuo — duo — trio — kvaro — kvino — tri plus tri (konvencie: ses) — sepo — oko — naŭo — deko — nulo. Tiuj artifikoj estas facilaj; ekzemple la francoj ne uzas un sed unité (unuo), kaj la portugal-lingvanoj de Brazilo sendubigas seis (ses) per meia duzia (duona dekduo).
Fundamente grava por aviado estas la literuma alfabeto, kiu devas esti tre klara, ne dubiga, mallonga. La ekzistanta literumilo surbaze de la angla lingvo ne taŭgas por Esperanto. Ankaŭ la literuma alfabeto prezentita de UEA en la lastjaraj Jarlibroj ne estas oportuna pro la 3 aŭ 4 silabaj vortoj; ekzemple por la dusilaba cirklo ni devus diri: centimetro — insekto — rekordo — kilogramo — legendo — oktobro — ĉu intertempe la avio cirkle, spirale ne kraŝus?
Ni pensis pri du-silabaj vortoj kun almenaŭ du konsonantoj, sub ilia originala formo de kapvortoj. Ĉar Esperanto akcentas la antaŭlastan silabon, la unua silabo estas la akcentita, tiu de la koncerna litero, kio fortigas la elparolon. Ni sugestas: alfa (konservebla angla vorto, kiu estas esperanta) — barbo — cirklo — ĉerko — disko — edro — forta — gorĝo — ĝermo — halti — ĥoro — iglo — jardo — ĵongli — korno — lordo — mardo — nokto — ofte — porti — Q: kuo — rosti — sorbi — ŝildo — tordi — urno — ŭato — vorto — W: vo germana — X: ikso — Y: greka i — zebro.
Por tiuj, esperantistoj idealistoj, kiuj argumentas, ke estas tute neeble lernigi Esperanton al ĉiuj pilotoj kaj gvidistoj de aertrafiko de la tuta mondo, mi aldonas ke preter idealismo ekzistas entreprenemo, iniciatemo, la volforto kiu facile teknike trovas la rimedojn kaj sistemojn por atingi la celon. Kaj en kursoj, kiuj instruas la aviadajn sufiĉe komplikajn objektojn, nia lingvo Esperanto ne estos granda ĝeno kaj tute ne obstaklo. La obstaklo staras sole ĉe la homa stulteco en politikaj interesoj.
Gilbert LEDON