Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

De-mona decido

En 1959 fondiĝis en Vieno la Afrik-Azia Instituto (AAI). Temas pri nepolitika institucio por subteni interpopolan kompreniĝon inter Eŭropo kaj Afriko/Azio. Ĉiujare okazas tie pli ol cent aranĝoj, ekzemple diskutoj, festenoj, seminarioj. Hodiaŭ 90 studentoj el tiuj kontinentoj loĝas tie kaj ricevas stipendion.

Tamen la financa estonteco de AAI nun necertas. Mankas financaj dokumentoj, inkluzive de fakturoj: pastro, kiu gvidis la instituton, posedis nesufiĉan administran talenton. Ofte ŝanĝiĝis la estraro. Tial por la jaro 2000 la ŝtato ne pagis la kutiman subvencion.

Ankaŭ pli ol cent similaj organizaĵoj, por kiuj AAI estas la aktiveca centro, ricevos por la sekva jaro reduktitan financan subtenon. Tio laŭas planon de la aŭstria registaro starigi sendeficitan buĝeton en 2002.

Walter KLAG

La enirejo de AAI: kiom longe studentoj trairos ties pordojn?

La gazeto “Afrika Tribuno” raportas ĉiumonate pri la vivo de afrikanoj en Vieno.