Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

PRAHISTORIO

Paŝtisto de la pasinteco

La korpo de prahistoria homo, trovita antaŭ dek jaroj en glaciejo en la Alpoj, estos malfrostigita dum difinita tempo, por ke sciencistoj esploru ĝin. La decido sekvas “frostan” periodon, kiam Aŭstrio kaj Italio debatis, al kiu lando apartenas la restaĵoj.

La korpon, kies aĝo estas pritaksata je 5300 jaroj, oni trovis pli ol 3000 m super la marnivelo. Sur ĝi estis gamaŝoj el kapra felo kaj herba aldonaĵo; apude kuŝis kupra hakilo kaj sagujo. Komence oni supozis, ke estas trovita grimpinto, kiu mortis verŝajne pro lavango. Tamen analizo montris, ke la restaĵoj estas la plej malnova kaj la plej bone konserviĝinta mumio ĝis nun trovita.

Alpa ŝtormo

Malfrostiginte la korpon, spertuloj komencos analizi ĝin. Ili volas klarigi, kiel la viro — ĉ. 45-jaraĝa, 165 cm alta kaj pezanta ĉ. 45 kg — mortis. Oni konjektas, ke alpa ŝtormo surprizis lin, kaj li frostiĝis. La prahistorian paŝtiston oni nomis Oetzi [eci], laŭ la nomo de la valo, kie turistoj malkovris lin.

Ĉar la korpo estis trovita sur itala teritorio, kvankam nur kelkajn metrojn de la aŭstria landlimo, oni finfine decidis, ke Oetzi restu en Italio. Tie la korpo estas konservata en fridujo kun fenestroj je konstanta temperaturo de -60 celsiaj gradoj. En 1998 la korpo estis ekspoziciata en la arkeologia muzeo de la itala urbo Bolzano [bolcano] en Sud-Tirolo.

Evgeni GEORGIEV