Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La peko de Ros

de Julian Modest

Estis la mezo de septembro. Friska vento lulis la branĉojn de la arboj en la parko. Ros sidis sur benko kaj rigardis al la infanludejo, kie ludis ŝia kvarjaraĝa filineto Irena. Akra maltrankvilo turmentis Roson. Ĝi similis al birdo, kiu subite enflugis en ĉambron, freneze batas sin kontraŭ la murojn kaj ne povas trafi la malfermitan fenestron por elflugi denove libere eksteren. Ĉivespere la najbaroj, familio Mason, invitis Roson kaj ŝian edzon al vespermanĝo. Morgaŭ Emil, la filo de gesinjoroj Mason, iros soldatservi.

Ros kaj ŝia edzo nepre devis akcepti la inviton. Ili ne povis rifuzi. Plurjara amikeco ligis la du najbarajn familiojn, sed la koro de Ros timtremis, kaj ŝi ne sciis, kiel ŝi eltenos la vespermanĝon, dum kiu estos enuaj ŝercoj, malspritaj anekdotoj, superflua babilo. Sinjoro Mason kaj Gabriel, la edzo de Ros, iom ebriiĝos kaj Emil certe dum la tuta vespermanĝo profunde kaj silente fiksrigardos ŝin kaj tion nepre rimarkos ĉiuj ĉe la tablo. Teruro ŝin obsedis, ĉar Ros sciis, ke la alkoholaĵo estas malbona konsilanto kaj neniu povas antaŭvidi kiel agos homo sub la influo de la alkoholaĵo. Emil estis bona kaj serioza knabo, sed morgaŭ li forveturos malproksimen kaj dum unu jaro li estos for de la gepatroj, de parencoj, de amikoj. Povus okazi, ke ĉivespere li faros ion nepripensitan, kio estos fatala por Ros, por Emil mem kaj liaj gepatroj.

Nun Ros profunde bedaŭris, sed jam estis tre malfrue kaj nenion oni povis ŝanĝi. La vivo ne estas filmo. Ne eblas returni la bendon aŭ reĝisori denove iun epizodon, kiu estis fuŝe ludita aŭ kiu povus konfuzi la sekvajn epizodojn. Iuj diris, ke ni mem reĝisoras nian vivon, sed Ros ne kredis tion. Ŝi estis konvinkita, ke la homo agas laŭ ies ekstera volo kaj multfoje oni ne konscias kial agi iel aŭ aliel. Kio igas nin fari ian aŭ alian paŝon en la vivo, malgraŭ ke ni ĉiam bone pripensas niajn agojn? Aŭ eble Ros mem estis malbona reĝisoro de sia vivo.

Irena kuris, senzorge ludis kun la aliaj infanoj. Ros rigardis, sed kvazaŭ ne vidus ŝin. Irena estis la plej kara estaĵo en la vivo de Ros. Ros ne deziris amarigi ŝian infanecon, sed ŝi ne povis eĉ konjekti, kio surprizos ŝin ĉivespere dum la vespermanĝo ĉe familio Mason. Jes, Ros bedaŭris, kvankam ŝi bone sciis, ke estas tre malfrue.

Antaŭ unu jaro jam de la unua momento ŝi estis maltrankvila, sed io pli forta kaj pli potenca subpremis ŝian maltrankvilon. Nun la timo en ŝi vekiĝis kaj kiel raba falko terurigis ŝin. Ros ne deziris detrui sian familian vivon, ne deziris malbonigi la rilatojn kun la familio Mason, nek ĉagrenigi Emilon. Nun ŝi vidas sin sur rando de abismo, al kies fundo ŝi baldaŭ ekflugos.

Ĉio komenciĝis pasintjare en iu trankvila septembra tago, kiun Ros neniam forgesos. La lernojaro ĵus estis komencita kaj la patrino de Emil, Natalia, petis Roson veki Emilon, por ke li ne malfruiĝu al la lernejo. Ros bone memoris, ke tiam ŝi kuiris ion en la kuirejo, kiam ĉe la pordo sonorigis Natalia. Ros afable invitis ŝin en la loĝejon. Ili estis tre bonaj najbarinoj kaj amikinoj. Ofte ili renkontiĝis, trinkis kafon kaj babilis. Natalia estis flegistino en la urba malsanulejo. Ros ne laboris kaj zorgis pri sia filino. Ankau la edzoj de Natalia kaj Ros estis bonaj amikoj kaj plurfoje helpis unu al alia. La edzo de Natalia estis inĝeniero kaj de Ros — taksiŝoforo.

Ros, pardonu min”, petis ŝin Natalia. “Morgaŭ Emil devos esti pli frue en la lernejo. Mi iros al la laborejo antaŭ li. Petro oficvojaĝas kaj revenos malfrue vespere. Ĉu vi povus veki Emilon? Mi donos al vi la ŝlosilon de nia loĝejo. Emil jam estas en la lasta klaso de la gimnazio, sed li ankoraŭ ne povas vekiĝi sola matene. Kiam li dormas, nek vekhorloĝon, nek sonorilon li aŭdas.”

“Senprobleme. Tio estas tre facila. Mi vekos lin, eĉ kafon mi kuiros por li,” konsentis Ros ridete.

“Mi kore dankas, kara. Ja, mi ege timis, ke li malfruos morgaŭ matene.”

La sekvan tagon Ros vekiĝis frumatene. Gabriel, la edzo, ekiris al la laborejo. Ros kuiris kafon kaj iris en la loĝejon de la najbaroj Mason. Trankvile ŝi malfermis la pordon de la ĉambro kaj lasis la pleton kun la kafo sur la skribotablo. Poste ŝi atente proksimiĝis al la lito de Emil. La knabo dormis profunde kaj trankvile. Eble la vekhorloĝo delonge jam sonoris, sed Emil tute ĝin ne aŭdis. Ros klinis sin super Emil kaj ekis tuŝi lin. Subite ŝajnis al ŝi, ke nun unuan fojon ŝi vidis lin. Emil havis nigran buklan hararon, altan frunton kaj delikatajn brovojn, similajn al du hirundflugiloj, kiuj tuj ekmoviĝos kaj ekflugos. Lia nazo estis rekta, iomete akra kaj liaj malfermitaj lipoj tre sentemaj. Emil dormis nuda ĝis la lumbo. De lia tuta korpo radiis freŝeco, energio, forto. Ĝis nun Ros eĉ ne supozis, ke Emil ne plu estas knabo, sed jam juna kaj matura viro, sana, forta kaj belega.

Ŝia mano nevole etendiĝis al la frunto de la dormanta junulo kaj ŝi tenere lin karesis. Emil tamen ne eksentis la mantuŝon kaj ne vekiĝis. Ros denove lin karesis, sed vane. Ĉiu ŝia tuŝo kvazaŭ varmigus ŝin. Ie profunde en ŝi ekfontis impeta kaj freneza torento, kiu ŝin trenis, tondris en ŝiaj oreloj kaj nebuligis ŝian rigardon. La bela trankvila vizaĝo de Emil logis ŝin kaj Ros ne povis deŝiri rigardon de li. Ŝi deziris tuj forkuri, sed ja ŝi promesis al Natalia veki lin. Emil dolĉe kaj beate dormis. Tiam tute senkonscie Ros klinis sin kaj tenere kisis lian frunton. Emil lante malfermis okulojn kaj ekridetis. Ros neniam vidis tian mirindan sunrideton. Emil vere estis la plej ĉarma juna viro, kiun iam ŝi renkontis. Nun li mire ŝin rigardis kaj eble ne komprenis ĉu li vekiĝis aŭ ankoraŭ sonĝas. En lia rideto brilis kareco kaj sincero. Emil iom leviĝis de la lito, etendis brakon kaj karesis harojn de Ros, kiu ankoraŭ estis klinita super li. Ros ektremis, kvazaŭ tensio pasus tra ŝia tuta korpo. Ŝi instinkte provis deflankiĝi, sed ne sukcesis. Ŝiaj piedoj pezis kiel ŝtonoj. Emil eksentis, ke lia kareso plezurigis ŝin kaj lante li brakumis ŝin. Iliaj lipoj trovis unu la alian. Soifa longa kiso tremigis iliajn korpojn. Ros apenaŭ ne svenis. Antaŭ ŝiaj fermitaj okuloj estis nur la forta kaj muskola korpo de Emil. Ŝi image vidis liajn olivverdajn okulojn, kiuj kvazaŭ narkotus ŝin. Liaj sentemaj fingroj karesis ŝiajn harojn, lante glitis malsupren, karesis ŝiajn ŝultrojn, ŝian glatan dorson, koksojn, denove revenis al ŝia vizaĝo, al ŝiaj mamoj, kiuj iĝis pli kaj pli malmolaj kiel du maturaj pomoj, kaj poste al ŝia ventro, kiu pulsis kun la ritmo de ŝia koro. Infera fajro ŝin bruligis kaj Ros sentis, ke se tiu ĉi ludo daŭros ankoraŭ sekundojn, ŝi fandiĝos kiel neĝopilko en la varmaj manoj de Emil.

“Mi amas vin”, flustris Emil. “Mi ĉiam amis vin, sed ĝis nun mi ne kuraĝis eĉ alrigardi vin.”

Ros ne aŭdis liajn vortojn. Liaj fingroj, polmoj, lipoj frenezigis ŝin. Ĉio en ŝi tremis kaj profunde neimagebla dolĉeco ŝin obsedis. Nun ŝi sentis sin en mirinda mondangulo, kaj la plezuro, kiun ŝi travivis, estis la plej bela kaj emocia en ŝia tuta vivo. Lante, kiel blanka mevflugilo, ŝia robo falis sur la plankon. Kvazaŭ sonĝe ŝi liberiĝis de mamzono kaj nuda ŝi kuŝis en la varman liton. Obsedis ŝin jubilo, ĝojo kaj ebrio, kvazaŭ du fortaj viraj brakoj tenere levus alten ŝin. Ros leĝere naĝis en la aero, simile al eta blanka plumo. Ŝi flugis supren, supren kaj de tie mire ŝi rigardis kio okazis kun ŝi malsupre, sur la lito.

Ros ne povis eĉ imagi kiel ĝis nun ŝi vivis. Kiel ŝi toleris la banalajn ŝercojn de sia edzo? Kiel ĉiuvespere ŝi renkontis lin, preparis la vespermanĝon, verŝis brandon, faris salaton kaj poste laŭ la devigo kaj rutino ŝi kuŝis kun la edzo en la grincanta familia lito.

La ardantaj lipoj de Emil tuŝis ŝiajn brovojn, lipojn, orelojn. Tenere li flustris ion ege belan kaj mirindan. Lia voĉo sonis kiel melodio, kiel friska rojo, kiu ne ĉesas lirli en printempa frumateno. Ros neniam ĝis nun supozis, ke en tiu ĉi junulo estas tiom da tenero, energio kaj soifo. Emil estis nesatigebla. Li similis al homo, kiu dum tagoj vagis en dezerto kaj nun, kiam trovis akvon en friska oazo, li ne povas estingi sian soifon. Ju pli li trinkis, des pli forta kaj pli potenca li fariĝis. Ros bone komprenis, ŝi estas la fonto de la energio, kiu lin obsedis. Kaj tamen proksimiĝis la momento de la dolĉa laca fino. Iliaj korpoj falis ĝojaj kaj senmovaj kiel du persikoj maturaj, dolĉaromaj.

Kelkajn minutojn ili kuŝis feliĉaj kaj ebriaj de la dia nektaro. Kiam ili stariĝis, la kafo jam delonge estis malvarmiĝinta. Hodiaŭ Emil tro malfruis por la lernejo, sed Ros ne pensis pri tio.

* * *

Ilia mirinda travivaĵo ripetiĝis. Ros jam senpacience atendis la matenojn, kiam ŝi devis veki Emilon. Li vere kapablis frenezigi ŝin. Nur lia rigardo sufiĉis kaj Ros jam dronis en la profunda beata rivero de ebriiĝo kaj ĝuo. Ŝi sciis, ke tio, kion ili kaŝe faras, estas tre danĝera, sed Ros ne havis forton kontraŭstari. Ŝi sciis, ke ŝi kulpas. Ros estis dudektrijara kaj Emil nur deksepjara. Ja ŝi komencis la danĝeran ludon, sed eĉ por momento ŝi ne bedaŭris. Nun, kun Emil, ŝi travivis ion, kio neniam okazis kaj verŝajne ne plu okazos en ŝia vivo.

Ŝi edziniĝis al Gabriel relative juna kaj eble iom hazarde. Gabriel estis la unua viro en ŝia vivo kaj neniam ŝi intencis malfideli al li, tamen, kiam aperis Emil, ŝanĝiĝis ĉio. Ros ne meditis, kio okazos. Por ŝi pli gravis, ke Emil ekzistas.

Ofte, kiam Emil revenis de la lernejo, li eniris la loĝejon de Ros. En la fruaj posttagmezaj horoj, Gabriel kaj la gepatroj de Emil ankoraŭ ne revenis de la laborejoj. Irena, la filineto, dormis trankvile en la alia ĉambro, kaj Emil kaj Ros sidis en la kuirejo kaj longe konversaciis. Emil konfesis siajn planojn kaj revojn. Post la fino de la gimnazio li deziris studi. Li bedaŭris, ke pli frue li ne renkontis Roson. Ŝi nur ridetis al liaj fantaziaĵoj kaj ripetis:

“Kiel belege vi parolas. Se mi havus tempon, mi aŭskultus vin de mateno ĝis vespero.”

Ŝia rido kolerigis Emilon. Li deziris, ke ŝi kredu al li, kaj insistis, ke ĉio, kion li parolas, ege gravas, kaj malgraŭ ke li estas deksepjara, li rilatas al la vivo tre serioze kaj respondece.

Ilia ligo tamen iĝis tre komplika. Emil malbonigis siajn notojn en la lernejo. Li finis gimnazion, sed ne sukcesis ĉe la ekzamenoj en la universitato kaj ne iĝis studento, malgraŭ ke li ege deziris studi arkitekturon. Aŭtune li devis iĝi soldato. La penso, ke li eniros la kazernon kaj estos malproksime de Ros, teruris lin. Ĉiam, kiam li renkontis Roson, li ripetis, ke sen ŝi li ne povus vivi. Ros ridetis kaj provis klarigi, ke post la soldatservo Emil nepre estos studento kaj forgesos ŝin, sed Emil insistis kaj kelkajn tagojn antaŭ la ekiro al la kazerno li diris al ŝi:

“Mi ne plu kaŝos nian ligon! Al miaj gepatroj kaj al via edzo mi diros, ke mi amas vin kaj mi edziĝos al vi.”

Tiuj ĉi vortoj stuporigis Roson. Ŝi ne eltenis kaj komencis krii:

“Vi estas freneza. Vi ne scias kion vi parolas. Ĉiam vi diris, ke vi ne estas bubo, kaj nun vi agas kiel stulta bubo.”

Ŝiaj vortoj tamen ambiciigis lin, kaj firme li deklaris:

“Mi ne estas freneza, sed kuraĝa. Mi ne deziras plu kaŝi min. Ĉiuj devas ekscii pri nia amo. La plej gravas, ke mi amas vin kaj vi min.”

Ros provis diversmaniere klarigi al li, ke li eraras, sed vane. Li estis obstina kiel infano, kiu insistas realigi sian deziron. Tio jam komencis maltrankviligi kaj teruri ŝin.

“Bone”, ŝi foje diris. “Faru kion vi deziras, sed vi bedaŭros. Se vi malkaŝos nian sekreton, vi perdos min por ĉiam. Mi forgesos vin. Se al iu vi diros ion, mi neos ĉion. Oni opinios vin freneza. Al vi neniu kredos. Oni kredos al mi. Mi havas familion. Neniam mi donis kialon por suspekto. Sed sciu, inter mi kaj vi tuj finiĝos ĉio!”

“Bone! Ni vidos!” minacis ŝin Emil. “Mi ne ŝercas!”

* * *

Nun Ros sidis en la parko kaj sencele gapis antaŭ si. Ĉu ĉivespere eksplodos la bombo, kiun ŝi mem ŝarĝis? Profunde en ŝia brusto ia ondo ĝue ŝin varmigis. Ja, estis iu viro, kiu pretas por ŝi fari la plej grandan kaj teruran frenezaĵon. Tamen ĉu Emil vere estos tiel kuraĝa?