Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

PROGRAMARO

Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas

En MONATO de februaro 1999 aperis artikolo pri la milito de Microsoft, posedanto de la mastruma sistemo Vindozo, kontraŭ la libera sistemo Linukso. Ŝajne Microsoft nun profitas de la cirkonstancoj por prepari ŝanĝon de sia strategio.

Monopolisto en stagnanta merkato

Dum preskaŭ du jardekoj Microsoft sukcesis konservi kvazaŭan monopolon en la merkato de mastrumaj sistemoj por personaj komputiloj, komence per MS-DOS, poste per Vindozo. La iamaj rivaloj unu post la alia malaperis, kaj novaj iniciatoj ne sukcesis establi sin. Restas nur Apple, por adeptoj kaj por niĉa merkato de grafikistoj, kaj Linukso, kiu havas grandegan potencialon sed ĝis nun konvinkis nur entuziasmulojn.

La situacio estas simila en la merkato de oficejaj programoj. Entreprenoj kaj administracioj preskaŭ ekskluzive uzas la tekstprilaborajn, datenbankajn kaj kalkul-programojn de Microsoft Office: Word, Access kaj Excel. Per grandegaj kampanjoj Microsoft altrudis siajn programojn, kaj nun apenaŭ iu riskas uzi unu el la restantaj konkurencaj programoj, pro timo ke la registraĵoj ne estos interŝanĝeblaj.

Ne mirinde, ke usonaj juĝistoj (ĝis nun vane) persekutadas Microsoft pro malrespekto de la kontraŭmonopolaj leĝoj. Siaflanke Microsoft klopodas konvinki la publikon, ke ĝi tute ne estas fia monopolisto. Tiel en 1997 ĝi per kapitalinjekto de 150 milionoj da usonaj dolaroj savis la bankrotontan konkuranton Apple.

Fenomeno maltrankviliga por Microsoft estas, ke la komputila merkato ne plu pligrandiĝas (ĉar preskaŭ ĉiu, kiu bezonas komputilon, jam havas almenaŭ unu), kaj ke la publiko ne plu avide aĉetas la plej novajn versiojn de programoj (ĉar veraj utilaj novaĵoj en ili maloftas). Sekve, Microsoft estas devigata adapti sian strukturon al stagnanta, eĉ malkreskanta merkato, aŭ ĝi devas konkeri novajn merkatojn.

La agonio de WordPerfect

Ĉirkaŭ 1990 WordPerfect estis la plej uzata oficeja tekstprilabora programo. Kelkajn jarojn poste tiu privata kompanio estis vendita al Novell, specialisto pri programoj por komputilaj retoj. Bedaŭrinde, pro iu kialo post la aĉeto de WordPerfect neniu ĉe Novell interesiĝis pri ĝi. Samtempe Microsoft per sinsekvaj plibonigitaj versioj de Word forpuŝis WordPerfect el la oficejoj.

Finfine, la kanada Corel (konata pro la grafika programo CorelDraw) transprenis la agoniantan WordPerfect kaj, kombinante ĝin kun aliaj oficejaj programoj, klopodis konkurenci la serion Microsoft Office. Eluzante la Linukso-histerion de 1998, Corel ankaŭ adaptis siajn programojn al tiu mastruma sistemo kaj vendis ilin en kombino kun propra versio de Linukso. La projektoj ne alportis la esperatan financan rezulton, kaj en la somero de 2000 la financa situacio de Corel iĝis malesperiga.

Surpriza strategia alianco

Je la 2a de oktobro 2000 Microsoft kaj Corel anoncis aliancon. Microsoft per kapitalinvesto de 135 milionoj da usonaj dolaroj solvos la financajn problemojn de Corel. Ambaŭ kompanioj kunlaboros en la evoluigo kaj surmerkatigo de la tiel nomata .NET-platformo, nova serio de programoj kaj programlingvoj por Interreto, nun ellaborataj ĉe Microsoft.

Samtempe Microsoft akiris sperton pri Linukso, kiun ĝi povas uzi en konvenaj okazoj. Krome, la savo de konkuranto helpos Microsoft refuti akuzojn pri monopolismo. Tiaj akuzoj certe daŭros. Samtempe kun la anonco, ke Netscape ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2000-2001 prezentos la novan version (6.0) de sia retfoliumilo, la komputila gazetaro menciis, ke la simila programo Internet Explorer de Microsoft – aŭtomate kaj senpage distribuata kun Vindozo – akiris 85 % de la merkato de tiaj programoj, lasante malmulte da spaco por konkurantoj.

Roland ROTSAERT