Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Plia metamorfozo

Eminenta esperantisto Reinhard Haupenthal ekstreme malkontentis pri la antaŭaj esperantaj tradukoj de ĉi tiu novelo, klasikaĵo de la moderna literaturo, kaj entreprenis fari novan. Jen la rezulto.

La rakonto mem estas tre konata en la moderna mondo, ankaŭ ekster la germana literaturo, en kiu ĝi originis. Ĝi estis, kelkrilate, la sola grava verko de Kafka, kiun li permesis publikigi dum sia vivo. (Liaj aliaj ĉefverkoj aperis nur longe post 1915, la aperjaro de La metamorfozo.) Iom interese, Haupenthal diras, en sia Antaŭparolo, ke “Kafka apartenas ne nur al miaj plej neŝatataj aŭtoroj, sed mi rekte abomenas lin. Mi dubas kaj kontestas, ke lia Metamorfozo meritas la atenton kiun eŭforia hordo da germanistoj aŭ ditirambe galimatiaj interpretistoj atribuas al ĝi.” Ŝajnas, ke li faris la tradukon pli kiel rebaton al Mauro Nervi, kiu jam en 1996 publikigis sian propran tradukon de la novelo, ol pro amo al la verko aŭ al ĝia aŭtoro.

Nu, la kialon de lia malamo al Kafka kaj al La metamorfozo mi ne konas, sed mi mem tre amas la verkojn de Kafka, kaj al mi multe plaĉas la nova vesto, kiun, malgraŭ sia malamo, donis al ĉi tiu majstroverko Reinhard Haupenthal.

La metamorfozo temas pri tre stranga evento: junulo nomata Gregor subite, unu matenon, trovas sin transformiĝinta en ian fiinsekton. (Ĉu blato? Ĉu sterkoskarabo? Oni devas konjekti, Kafka mem ne precizigas.) Kompreneble, tio surprizas lian familion: liajn patron, patrinon, fratinon, same kiel la servistinojn. Sed, nekompreneble, ĝi tute ne surprizas lin mem. Li bezonas iom da tempo por kutimiĝi al sia nova formo, sed post kelkaj misprovoj li sukcesas manipuli sian korpon sufiĉe por povi sin turni kaj finfine ankaŭ marŝi. Li eĉ sukcesas turni ŝlosilon por malŝlosi la pordon de sia ĉambro.

Tamen, la familio kaj la servistinoj malpli facile akceptas la ŝanĝon. Kvankam ili ĉiuj jam de la komenco scias kaj akceptas, ke la fiinsekto estas la antaŭe amata Gregor, kaj ŝajne ili ne miregas pro la ŝanĝo, post sia unua ŝokiĝo, nur lia fratino konservas sian amon al li. (Poste ankaŭ lia patrino iomete memoras sian amon al li, sed ne sufiĉe por akcepti lin en lia nova formo.) Ŝi zorgas doni al li manĝaĵojn, kaj kiam li rifuzas la normalajn manĝaĵojn, kiujn kiel homo li amis, ŝi zorgas trovi kiajn manĝaĵojn li nun preferas. Ĉar li trovas malfacila rampadon en la meblita ĉambro, ŝi penas malplenigi ĝin kaj tiel doni al li pli da spaco.

Sed ankaŭ tiu amo malaperas, kiam montriĝas ke li nun havas la psikon de fiinsekto, kaj ne plu havas homajn sentojn (aŭ ĉu? Kvankam fiinsektiĝinte, Gregor neniam perdas la tuton de sia spirita homeco).

Lin grave vundas la patro, kiu strebas repuŝi lin en lian ĉambron; poste la patro ĵetas fruktojn kontraŭ lin, kaj grave difektas lian dorson. Fine Gregor mortas, restas nur disfalanta insektokadavro, kaj la familio sukcesas reakiri sian iaman feliĉon, eble eĉ pli ol ili havis antaŭ la misfortuno okazis.

Ĉu la rakonto estas ia alegorio? Aŭ nur koŝmara imagaĵo? Verŝajne, alegorio, kaj ne necesus multe profundiĝi en la vivospertojn de Kafka por kompreni tion. Eble, en la moderna tago ni povas vidi en Gregor bildon de la junulo, kiu ne plu estas senkulpa ĉarma infano, sed sin turnis al drogoj, aŭ estas trafita de aidoso, aŭ alimaniere fremdigas al si la konservativan socion.

Nun pri la traduko. Ofte oni diras, ke nia lingvo Esperanto, jam 113-jaraĝa, estas matura lingvo, kiun oni devus respekti kaj akcepti same kiel tradician etnan lingvon, sen streboj ĝin radikale ŝanĝi. Nu, ŝajnas, ke Haupenthal, tamen, preferas ludi per la lingvo. Li ne nur anstataŭigis ĉiujn mal-vortojn per “neologismoj”, sed ankaŭ provis kelkajn gramatikajn novaĵojn. Do iom eksperimentema traduko.

Tamen mi ĝuis la legadon, kaj iom strange la eksperimentema traduko iel kongruas kun la rakonto.

Donald BROADRIBB

Franz Kafka: La metamorfozo. El la germana tradukis Reinhard Haupenthal. Eld. Fonto, Chapecó, 2000. 59 paĝoj vinktitaj. Neniu ISBN estas indikita. Prezo ĉe FEL: 7,50 eŭroj + afranko.