Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Paca invado

Dum jarcentoj invadis la irlandan insulon — same kiel aliajn eŭropajn landojn — keltoj, danoj, normandoj, angloj, ktp. Tamen laŭraporte la lasta amasa, kvankam paca, “invado” konsistas el hispanoj, kiuj kiel kuncivitanoj de la Eŭropa Unio rajtas loĝi kaj labori en Irlando sen vizo aŭ laborpermesilo.

Kompreneble irlandanoj rajtas reciproke translokiĝi en Hispanion, sed laŭŝajne la perspektivo por eksterlandaj laborantoj estas tie malpli favora ol en Irlando, kie serioze mankas laborfortoj. Rezulte de la nuna konjunkturo troviĝas en ĉiu parto de la Verda Insulo hispanoj: studentoj, komizoj, kelneroj, teknikistoj, hotelstabanoj kaj, en havenurboj, fiŝistoj kaj maristoj. Precipe la versaĵfama urbo Limeriko spertas grandan alfluon de hispanoj.

Bruo kaj amuzo

Ŝajnas, ke hispanoj sentas sin ĉehejme en Irlando. Informis juna virino el Galegio, ke “la irlandanoj estas tre similaj al la latinidaj popoloj; ili ŝatas bruon kaj amuzon”. Ŝi plendis nur, ke irlandaj laborkondiĉoj ne lasas sufiĉe da tempo por manĝi kaj siesti.

Fakte, en la pasinteco, ne mankis interŝanĝo de migrantoj kaj komercaj kaj kulturaj rilatoj inter Hispanio kaj Irlando. La urbo Galway (gaele: Gaillimh) montras fortan hispanan influon: tie situas ekzemple “La Hispana Pordego”. Konata irlanda kanzono nomiĝas “La Hispanino” ĝi ekzistas en Esperanto-traduko de Margaret Hill kaj William Auld.

IRL