Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

en la aprila numero ĝoje mi povis informi ĉi-loke, ke ni trovis novan redaktoron por la rubriko scienco: Izabel C. O. Santiago. Nun kun granda bedaŭro ni devas anstataŭigi ŝin, ĉar pro tempomanko ŝi devis rezigni pri tiu ĉi funkcio. Sed ni ne perdos ŝin en tre grava alia funkcio: ŝi daŭre estas nia finredaktisto. Nia redaktoro de la rubriko medio, Claude Rouget, jam pli frue anoncis ke li ne plu povas plenumi sian taskon. Ankaŭ lian rezignon ni tre bedaŭras, ĉar li estas tre kompetenta en sia kampo. Kaj, kompreneble, ni kore dankas al ambaŭ eksredaktoroj pro la farita laboro. Eble ja jen kaj jen ili kontribuos tamen per artikoloj al nia revuo. Bonŝance ni jam trovis novan redaktoron por ambaŭ rubrikoj: Ottó Haszpra [haspra]. En esperantistaj sciencaj rondoj lia nomo estas bone konata jam de multaj jaroj. Li estas profesoro pri hidraŭliko ĉe Budapeŝta Teknika Universitato kaj dum ok jaroj redaktis la periodaĵon “Sciencaj Komunikaĵoj”. La listo de liaj meritoj kaj verkoj estas impone longa, sed aparte interese estas, ke liaj esplorrezultoj realiĝis en multaj diverslandaj hidroteknikaj projektoj. Sendube do tia fakulo estas ege kompetenta redaktoro de la rubrikoj scienco kaj medio. Koran bonvenon en la skipo de MONATO! Baldaŭ do vi denove povos ĝui artikolojn en tiuj du rubrikoj, kiuj certe aperos pli regule en la venonta ol la pasinta jaro — se entute vi restos abonanto. Urĝas pagi vian kotizon por 2001, se vi ne volas riski interrompon de legado.

Sincere via Stefan Maul