Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Komprenu vian preĝadon ...

Ofte, se kredanto instruas siajn infanojn preĝi, oni aŭdas la kritikon, ke la infanoj ne vere scias, kion ili diras. Do, necesas instrulibroj, kiuj klarigas al infanoj la signifon de ilia preĝado. Tia instrulibro estas Patro Nia. Ĝi klopodas klarigi la vortojn kaj la signifon de la Sinjorpreĝo aŭ Patronia.

Estas iom malklare, kiu estas la verkinto de la libro. Ĉu Francisco Cândido Xavier, kiu sur la kovrilo prenas la rolon de oficiala verkisto? Ĉu iu Emmanuel, kiu subskribis la enkondukan tekston? Ĉu iu mistera Meimei, kies spirito “diktis” la libron kaj kiu estis “valorplena misiulino kaj sindona instruistino...”?

La libro dividiĝas en ok ĉapitrojn, kiuj ĉiuj havas frazon el la Patronia kiel elirpunkton kaj klarigendaĵon. La klarigoj (aŭ ĉapitroj) ĉiuj sekvas pli-malpli la saman strukturon. Unue venas situaciigo kaj teoria klarigo de la signifo de la linio, kiun Jesuo elparolis. Poste sekvas kelkaj beataj rakontoj kiel ilustraĵoj. Ili estas iom naivaj, tradicie instruemaj kaj sufiĉe forte moralinstruaj. Ili estas de la tipo “kiel malbonulo iĝis bonulo” kaj kompareblas kun la rakontoj “kiel iu bestospeco akiris sian...”. La temoj estas iom malmodernaj, ekzemple: kiu ĝoje laboras, montras sian dankemon al dio; tamen ankaŭ modernaj temoj trovis sian vojon en la libron: kiu helpas plantojn kaj bestojn, esprimas sian dankon al dio kaj per tio aniĝas al la moderna verdula movado. Iom malpli akcepteble estas, ke iufoje la klarigoj estas tro for de la enhavo de la teksto. Okulfrape tio okazas ĉe la klarigo “Ne forlasu nin en tento”, kaj ankaŭ la lasta frazo ne ricevas adekvatan pritraktadon.

Por iom ilustri tiun moralinstruemon kaj naivan malmodernecon jen unu el la rakontoj: Kiam la Ĉiela Patro bezonis meti sur la Teron la unuajn infanetojn, li venis al la konkludo, ke li devas voki iun, kiu scius senĉese pardoni. [...] Oni diras, ke nia Ĉiela Patro longe konsideradis, konsideradis... ĝis li vokis la Virinon, donis al ŝi la titolon Panjo kaj al ŝi konfidis la infanojn. Same malmoderna estas la kaŝita averto, ke labori estas bone kaj ne labori malbone, kaj aliaj tiaj ideoj.

Post la rakontoj sekvas kelkaj pripensindaĵoj aŭ primeditaĵoj. La tuton ilustras beletaj porinfanaj desegnaĵoj.

Kiom ajn oni pensas pri la aliro al la temo, primediti la fundamenton de la vivo indas, kaj eĉ se oni ne konsentas kun la konkludoj, la libro povas esti taŭga instigo al primeditado de profundaj, bazaj, homecaj valoroj. Certe, kristano povas kun iom da persona adaptado kaj kreiveco uzi la libron por instrui siajn infanojn. Eble nekredanton tamen fortimigos la maniero laŭ kiu la aŭtoro(j?) prezentas la aferon.

Guido VAN DAMME

Patro Nia, Diktita de la Spirito Meimei, Francisco Cândido Xavier. Ilustris: Joel Linck. Tradukis: Affonso Soares. Eldonis: Societo Lorenz, Chapecó, 2000. 104 p. ISBN: 85-7328-026-3. Prezo ĉe FEL: 10,00 eŭroj + sendokostoj.