Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KIE MI TROVIĜAS?

Respondas la GPS-satelitaro

Antaŭ kelkaj jaroj, por determini la horizontalan kaj vertikalan geografian situon de si mem kaj direkton kaj distancon de forlasita aŭ celata sekva stacio de veturo, oni bezonis uzi delikatajn instrumentojn (surmare ekz. sekstanton, kronometron, kompason; surtere teodoliton kaj videblajn surterajn aŭ surĉielajn fikspunktojn, barometron, mapojn, tabelojn, kalkulilojn) kaj fari komplikajn kalkulojn.

Tamen, post la ekfunkciado de la tiel nomata GPS, t.e. Global Positioning System (= tergloba pozici-determina sistemo), tiuj kaj aliaj komplikaj kaj temporabaj instrumentoj kaj metodoj fariĝis superfluaj.

La fakta uzo de GPS komenciĝis en 1978 kiam la Ministrejo pri Defendado de Usono lanĉis orbiten la unuan sateliton de la tiel nomata artkonstelacio NAVSTAR, kiu dekomence havis celojn ĉefe militajn, sed poste ankaŭ civilajn. Nun, tiu ĉi artkonstelacio konsistas el 24 satelitoj pasantaj laŭ diversaj cirklaj orbitoj, proksimume 22 200 km alte super la marnivelo.

Tiuj artsatelitoj radias al la Tero ultrakurtajn ondojn, havantajn informojn, kiujn GPS-riceviloj povas konverti en surekrane aperigeblan kaj legeblan formon. La informoj estas, precipe kaj interalie, la tri geografiaj koordinatoj, la movdirekto kaj -rapido, ktp, de la ricevilo. Nun, GPS-riceviloj uzataj de ekskursemuloj grandas proksimume kiel cigaredujo, pezas kiel poŝlampo kaj kostas nur kiel bona poŝkompaso.

Antaŭ jaro la lokdetermina precizeco (averaĝe 10 metroj) de tiaj GPS-riceviloj estis kontentiga por preskaŭ ĉiuj uzantoj, kvankam tiu malgranda eraro estis enmetita de la usona Defendad-ministrejo mem, por malfaciligi la utiligon fare de aliaj armeoj. Ekde la 1a de majo 2000 tamen tiu erarigado estas ĉesigita — diversmaniere la uzantoj ja lernis kiel korekti la erarojn.

Grava avantaĝo de la GPS-riceviloj estas ankaŭ, ke ilia uzo estas tre simpla, multe pli simpla ol tiu de sekstanto kaj eĉ kompaso. Oni povus diri ke sufiĉas

kompreni la koordinato-sistemojn polusan kaj kartezian por povi uzi la ricevilon perfekte. Krome, la GPS-riceviloj kostas pli kaj pli malmulte kaj fariĝas pli kaj pli multflankaj, samtempe malkomplikaj, malgrandaj kaj malpezaj, do oni rajtas prognozi ke tre baldaŭ ili anstataŭos ĉiujn aliajn instrumentojn por orientado kaj topografio.

Luiso GILPEREZ

Fig. 1. La artkonstelacio de la GPS-satelitoj

Fig. 2. La ekrano de senmova GPS-ricevilo. ALT 12 Mt = 12 m super la marnivelo. 30S = nomo de unu el la 1200 GPS-zonoj de la Tero. La du grandaj nombroj estas x- kaj y-koordinatoj de la ricevilo en metroj, ene de la zono 30S.

Fig. 3. La ekrano de portebla GPS-ricevilo. P3 = nomo de la punkto atingenda. 123o = momenta direkto al P3 rilate al nordo. 2,73 km = momenta distanco ĝis P3. N = direkto de nordo rilate al la momenta akso de la ricevilo. Sageto = momenta direkto al P3 rilate al la momenta direkto de la ricevilo. 130o = direkto de la akso de la ricevilo rilate al nordo. 4,1 kh = momenta rapido de la ricevilo: 4,1 km/h. La punkto sur la suba skalo montras la devion de la akso de la ricevilo disde nordo (130o — 123o = 7o). TIME = momenta tempo en horoj:minutoj:sekundoj.

Fig. 4. La ekrano de la GPS-ricevilo, montranta la vojon de la GPS-ricevilo. 10 km = skalo (distanco inter la du randoj de la ekrano). 137o = direkto de P3 al P4 rilate al nordo. 2,94 = distanco inter P3 kaj P4 en kilometroj.