Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Robotoj disvastiĝos ĉie

Dommastrumaj robotoj purigantaj fenestrojn kaj viŝantaj la plankon, estos tiel disvastigitaj post 10-15 jaroj kiel hodiaŭ la poŝtelefonoj kaj komputiloj. Tion opinias la Ekonomia Komisiono pri Eŭropo (EKE) de UN en sia studo pri la priservaj kaj industriaj robotoj. Laŭ ties donitaĵoj ĉimomente 5000 priservaj robotoj estas ekspluatataj en la mondo. Tiu nombro post tri jaroj verŝajne atingos 473 000. La plejan plimultiĝon la ekspertoj pri robotiko atendas ĉe la hejme uzataj polvosuĉiloj. Nuntempe tiuj estas uzataj nur en 2000 dommastrumoj.

EKE prognozas simile grandegan plimultiĝon en la sfero de la herbofalĉaj ĝardenaj robotoj . “Se la purigaj kaj herbofalĉaj robotoj estus tiel malmultekostaj, ke ties aĉeto estus avantaĝa ankaŭ por la privata dommastrumo, oni povus atendi eksplodon en ties serĉo sur la merkato”, deklaras la studo.

En kelkaj landoj robotoj funkcias hodiaŭ ankaŭ kiel helpantoj en la operaciaj haloj de malsanulejoj, kiel distribuantoj de poŝtaĵoj en poŝtejoj aŭ kiel mutaj servantoj de handikapuloj. Robotoj estas uzataj jam en hoteloj, en laboratorioj kaj en la agrikulturo. Laŭ la prognozoj de EKE ili funkcios estonte ankaŭ kiel “senanimaj” ĉiĉeronoj en muzeoj.

En 1998 la nombro de la robotoj utiligataj en la tutmonda industrio kreskis je 16 procentoj al 71 173. Laŭ la studo tio estas klarigebla per la konjunkturkondiĉita evoluo en Japanio kaj Sud-Koreio. En 1998 en Germanio, ekzemple, oni vendis 9 938 industriajn robotojn. Tio estas je 10 procentoj pli ol en 1997.

En la unua duonjaro de 1999 la serĉo de robotoj kreskis tutmonde je 36 procentoj, kun plimultiĝo antaŭ ĉio en Usono kaj Eŭropo. Ankaŭ por la tuta jaro la konantoj de tiu branĉo atendas klaran pluson tiurilate, ĉe kiu la merkatparto de Japanio plu malgrandiĝos.

Evgeni GEORGIEV