Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Ĉu la infana paralizo malaperos?

Oni komencis la finajn preparojn por la definitiva neniigo de poliomjelito (infana paralizo). Laŭ planoj de Unuiĝintaj Nacioj ĝis la fino de 2000 tiu malsano, kiu ĝis la 60aj jaroj de la 20a jarcento kripligis milionojn da infanoj en la mondo, estos forpuŝita. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj la Organizaĵo de UN pri Helpo al Infanoj (UNICEF) alvokis ŝtatestrojn de 30 landoj, en kiuj poliomjelito plu ekzistas, al lasta batalo kontraŭ tiu “skurĝo” de la homaro.

“Ni staras ĉe la sojlo de historia venko: la neniigo de poliomjelito”, deklaris al politikistoj la ĉefoj de la du organizaĵoj, s-inoj Gro Harlem Brundtland kaj Carol Bellamy. Ĉu la celo estos atingita, dependas de persona engaĝo. Ambaŭ alvokis la ŝtatestrojn informi detale la publikon kaj zorgi pri tio, ke ĉiuj neprotektitaj infanoj en la koncerna lando estu vakcinitaj.

Unu el la ĉefaj sponsoroj de la tutmondaj vakcinkampanjoj estas la internacia Rotario-klubo. Krom la ampleksaj mondonacoj, nur en Hindio ĝi mobilizis 150 000 volontulojn, kiuj agadas enkadre de la naciaj vakcintagoj.

La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris en siaj planoj jam en 1988, ke la forigo de poliomjelito estu efektivigita ĝis la fino de la jaro 2000. Ekde tiam la nombro de malsanuloj tutmonde malpliiĝis de 350 000 al nur 5200 en 1999. 70 procentoj de tiu nombro malsaniĝis en Hindio. En Eŭropo, en norda, meza kaj suda Ameriko, en okcidenta Pacifiko, en proksima Oriento samkiel en norda kaj suda Afriko oni jam malaperigis tiun malsanon. La kompleta forigo de tiu malsano ŝparos jare 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj pro vakcinaj, kuracaj kaj aliaj kostoj.

Poliomjelito estas infekta malsano, kiun kaŭzas viruso. Ĝi detruas la nervoĉelojn, kiuj aktivigas la muskolojn, kaj estigas neresanigeblajn paralizojn. Pli ol la duono de la viktimoj ricevis la malsanon antaŭ la aĝo de tri jaroj.

Evgeni GEORGIEV