Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GENOTIPO

Sinteza formo de vivo realigebla!

En la venontaj 5 jaroj sciencistoj povus krei la unuan plene sintezan formon de vivo danke al sukcesaj esploroj en la Universitato de Dallas, Usono. La rezultoj de tiu laboro estos publikigitaj baldaŭ, sed jam nun klaras, ke ĝi ebligas kunmeti la fadenojn de desoksiribonukleata acido (DNA) el bazaj kemiaj ingrediencoj konforme al la genetikaj kodoj, kiujn deĉifris partoprenantoj en la internacia projekto “Homa Genotipo”. Tiuj sciencistoj esperas, ke la jam ekzistanta teknologio sukcese povus esti uzata por estigi tute novajn tipojn de utilaj bakterioj, kiujn oni povas apliki por la produktado de kuraciloj.

Ĉi tie oni devas mencii, ke temas pri nur unu el la rapide evoluantaj sciencbranĉoj. En decembro pasintjare, sciencistoj el la vaŝintona bioteknologia kompanio “Selera” pruvis, ke por krei plej simplan organismon estas bezonataj 250-350 genoj. Kaj jen nun profesoro Glenn Evans el la Medicina Centro de Sudokcidento, Dallas, deklaris, ke li ellaboris procedon, kiu en la venontaj kelkaj jaroj ebligos formi tiujn longajn fadenojn el la kemiaj ingrediencoj de DNA. “La invento permesas fari el la mallongaj fragmentoj de DNA fadenojn pli longajn, pere de kiuj komputilo siavice sukcesos krei organismon de iu genotipo, kaj poste estigi sintezan ilon aŭ alidire roboton, kiu kunmetas la mallongajn fragmentojn en pli longajn”, diris profesoro Evans.

Li intencas uzi la genetikajn kodojn de 30 diversspecaj organismoj malkovritajn fare de la projekto “Homa Genotipo” kiel fonton por kreado de novaj vivuloj. “Tiu komplekso entute povus provizi la artefaritan vivon je ĉio bezonata por vivado en la reala mondo. Ĉirkaŭ 20 genoj povus esti sufiĉaj por estigi por tiu organismo generatoron de energio. La eblon pri reproduktado de DNA provizos alia komplekso de genoj. Kaj tiamaniere — simile kiel oni muntas aŭton — estos adaptitaj unu al la alia ties diversaj konsistigaj partoj. Tiel ni laŭprincipe rilatos ankaŭ al la organismoj”, menciis la profesoro.

La sciencistoj okupiĝantaj pri tiu fako rekonas, ke la sintezan genetikan kodon kaj la artefaritan formon de vivo disigas unu de alia ankoraŭ multe da tempo. Oni supozas tamen, ke por krei plej simplan vivan organismon estos bezonataj 5 jaroj. Tamen en longdaŭra perspektivo — kun la kreado de pli komplikaj vivuloj, kiel vermoj, musoj kaj eĉ homoj — ĉio ĉi, laŭ la vortoj de profesoro Evans, povos konduki al la apero de serioza etika problemo. Do, multe pli serioza ideo ol la klonado de homoj povos estiĝi la kemia sintezo de homoj. La eblo por sintezi homon verŝajne ne aperos pli frue ol post 50 jaroj, tamen oni jam nun devas komenci rezoni pri tio.

Evgeni GEORGIEV