Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KANCERO

Novaj kuracmetodoj kaj prevento

En 1998 malsaniĝis je kancero ĉ. 10 milionoj da homoj en la mondo. La saman jaron mortis el ili 7,2 milionoj pro manko de optimume frua prognozo kaj sekva terapio. Pri la terapio kaj profilaktiko de kancero diskutis 9000 medicinistoj dum la 10a Eŭropa Kancerkongreso, kiu okazis en Vieno lastseptembre.

Laŭ pritaksoj de la Monda Organizaĵo pri Sano ĉiu sepa homo forpasas pro kancero. Ĝi estas la dua plej granda “mortiganto” inter la ne-infektaj malsanoj post la malsanoj de la koro kaj la sango-cirkulado. La daŭre kreskantaj nombroj de kancero kaj la kaŭzataj de ĝi mortoj estas klarigeblaj per la sekvaj faktoroj:

Laŭ prognozoj de la Monda Organizaĵo pri Sano la nombro de la kancermalsaniĝoj kreskos ĝis la jaro 2020 kaj atingos jare 15 milionojn.

Rilate la vivstilon, la plej grava faktoro kaŭzanta la plimultiĝon de la kancer-malsaniĝoj, apud kiu ĉiuj ceteraj paliĝas, estas la tabakfumado. La sekvoj de la fumado estas tiel gravaj en negativa senco, ke la pulmokancero jam delonge superis nombre la kanceron de stomako, la pasintece plej oftan kancerspecon, kaj nun, kun ĉirkaŭ 1,3 milionoj da viktimoj jare, ĝi staras sur la oka loko de malsanoj, kiuj kaŭzas morton. Pri tio konsentas ĉiuj ekspertoj. “Sekve de fumado en Eŭropo ĉiujare forpasas duonmiliono da homoj: 400 000 viroj kaj 100 000 virinoj”, diris brita epidemiologo Richard Peto.

Kombinitaj kuracadoj

La mesaĝo de la medicinistoj restas neŝanĝita: “Estas senco rezigni pri la fumado”, diris Peto. “Ankaŭ tiu, kiu antaŭ mezaĝo forlasas fumadon, kaj ĝis tiam ne ekhavis kanceron, evitos la plej grandan parton de la risko.” Ekzemple en Britio la fumado duoniĝis ekde 1970 — kaj en la sama mezuro malpliiĝis la nombro de mortintoj pro kancero.

En la pasintaj jaroj en la onkologio ekestis novaj ebloj por kuracado sekve de intensa kombinita apliko de kirurgio, radioterapio kaj kontraŭkanceraj medikamentoj. En la radio-onkologio oni celu loke kreskantajn tumorojn kaj samtempe ne difektu aŭ nur iomete malbonigu sanan histon.

Premiso por la kuracado estas ekzisto de modernaj radioterapiaj centroj. Profesoro Dieter H. Kogelnik el Aŭstrio postulis estigi pli multajn tiajn en Eŭropo kaj opiniis: “Pli bona kvalito en radioterapio povus altigi la procenton de postvivantoj en Eŭropo je 5 %, kaj en orienta Eŭropo je 15 %”.

Tablojdoj por mamkancero

Dum la kongreso oni pridiskutis novajn kuracmetodojn. Estis prezentita ankaŭ hormon-medikamento kontraŭ mamkancero. Ĉe tiu progresanta malsano eblas apliki la medikamenton Exemestan en formo de tablojdoj. Scienca kontrolo de pacientinoj pruvis, ke la progresado de la tumoro kaj la nombro de la mortoj malpliiĝis. Krome ĝis nun oni rutine forigis la limfonodojn el la akseloj. Nun oni ne faras tion, se la sekva plej proksima limfonodo ne estas tuŝita. Tio lasas la sanan histon nedifektita kaj reduktas la operaciojn je triono.

Frua ekkono de malgrandaj tumoroj ebligos ankaŭ la kancerkuracadon sen kirurgia apliko. Se oni pliigas la radiodozon al la tumoro, tiu pligrandigos la procenton de la sukcese kuracitaj personoj je 50 %. Krome oni povas eĉ pli intense priradii partojn de la tumoro, ĉar ili povus esti pli rezistopovaj. Do pliiĝos la tumoroj, ĉe kiuj sen kirurgia operacio povos veni al definitiva kuraco.

Pli indulgaj kirurgio kaj radioterapio povos levi en la sekvaj jaroj la procenton de la sukcesaj kuracoj kaj samtempe konservi la vivon de la kanceraj pacientoj.

Evgeni GEORGIEV