Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MATEMATIKO

Komparo de instrumetodoj

En majo 1998 estis publikigita internacia kompara studo pri matematiko kaj sciencoj: TIMSS (Third International Mathematics and Science Study). La analizado de tiu kompara studo ankoraŭ ne finiĝis. Tamen indas kaj interesas pripensi kaj pridiskuti rezultojn kaj konkludojn koncernajn.

Mi mem povas serioze prijuĝi nur germanajn lernejojn. Volonte mi ekscios faktojn, opiniojn kaj memoraĵojn pri lecionoj, instruistoj, sukceso, ktp en lernejoj alilandaj.

Evidentiĝis, ke gelernantoj en Japanio pli sukcese lernas kaj pli kapablas ol usonaj kaj germanaj gelernantoj. Kial do? Kompreneble la rezultoj de TIMSS iel maltrankviligis kaj nervozigis la germanajn politikistojn respondecajn pri instruado, la gepatrojn ambiciajn kaj certajn ke ili transdonis nur plej bonkvalitajn genojn, kaj la geinstruistojn kiuj jam delonge plendas pri stulteco kaj maldiligento de la juna generacio, precipe en Germanio, kaj samtempe admiras iujn ege lernemajn kaj laboremajn japanojn, kvankam iom meditas kiel tiu malbona rezulto povis okazi malgraŭ bonegaj lecionoj. Ne tro maltrankviligis la TIMSS-rezultoj la gejunulojn, ĉar ili ne interesiĝas pri tiaj enuigaj lernejaj temoj. Nur nervozigis ilin eble, ke kelkaj ministroj ordonis tuj aranĝi plian ekzamenon matematikan por kontroli, ĉu TIMSS pravis ...

Kelkaj seriozaj sciencistoj kaj instruistoj nun serĉas verajn kialojn kaj intertempe jam trovis plurajn eblajn.

En Japanio, kaj elementa lernejo (unua ĝis sesa klaso) kaj meza lernejo (sepa ĝis naŭa) estas komunaj, unuecaj, samaj por ĉiu lernanto. Ne okazas disdivido en grupojn laŭ sukceso, notoj, scipovo, talento ktp. Ne ekzistas deviga ripeto de klaso post malsukcesa jaro. En Germanio oni ĉiam denove selektas infanojn. Tio signifas ke lernantoj nesufiĉe sukcesaj, inteligentaj, diligentaj (rapidaj, obeemaj?) ktp ne rajtas avanci en sekvantan klason. Kaj post nur kvar jaroj de komuna lernado la plej sukcesaj infanoj rajtas transiri en gimnazion, en kelkaj federaciaj landoj ankaŭ en mezlernejon. En aliaj landoj tio okazas post la sesa klaso. Ĉiuj aliaj restas. Tamen oni ne nomas ilian lernejon “rest-lernejo”, sed “ĉef-lernejo” ...

Ĉu multope pli bone?

En Japanio sidas meznombre 37 gelernantoj en unu klaso, en Usono 27, en Germanio 24. Ĉu oni lernas des pli bone, ju pli da akompanantaj kunlernantoj apudas? Ĉu tial en universitataj aŭditorioj sidas centoj da studantoj?

La lecionoj en Japanio estas evidente aliaj ol en Germanio. La instrumaniero estas ilustra kaj vigla. La taskoj estas kvazaŭ enigmoj ekscitaj. La instruistoj ebligas al la lernantoj mem serĉi solvojn, prezenti provojn kaj strategiojn, kaj oni kompare pridiskutas diversajn rezultojn. Multan tempon oni uzas por prilabori malnetajn matematikajn konceptaĵojn kaj intensive kompari ilin. Kontraŭe, en Germanio ofte okazas lecionoj, dum kiuj instruisto gvidas la disvolviĝon aŭ ellaboriĝon de formulo, kaj poste devigas la gelernantojn parkere lerni kaj ekzerce apliki tiun formulon.

Kiel en tempo de Sokrato oni praktikas “majeŭtikon”, la arton de didakta akuŝistino. Kredante ke la kapabloj kaj scioj jam dormetas en la interno de infanoj kaj studantoj, oni klopodas ruze helpante ellogi ilin ... Fakte okazas io alia: instruisto, tre bone konanta la celon de la leciono kaj diligente preparinte la temon, demandas aŭ demonstras ion. Unuopaj lernantoj aŭ false respondas aŭ malkomprenas, kaj la instruisto mallaŭdas ilin kaj sin turnas al aliaj, ĝis iu lernanto ĝuste respondas. La instruisto laŭdas, ĝojas pri la sukceso kaj daŭrigas. La plimulto de la studantoj komprenas ne tro multe. Kaj ne malofte infanoj sentas ofendon, ĉar en unu leciono nur unu aŭ du fojojn estis ilia vico, ĉar la instruisto estis malkontenta pri la neatendita malĝusta respondo, aŭ ĉar li denove demandis tiun fian najbarinon. Kaj ĉiutage ili devas timi tiujn subitajn ekzamenetojn kaj pridemandadojn, per kiuj ili estas klasifikataj laŭ taksociferoj.

La sciencistoj eltrovis, ke en Japanio instruistoj konfrontigas lernantojn al altnivelaj realecaj problemoj. Tiujn ili prezentas plastike kaj vive. Unue oni intense pridiskutas la problemon kaj poste la lernantoj komencas praktike prilabori ĝin. Preskaŭ ĉiu problemo havas plurajn solvojn diversformajn aŭ diversvojajn. Oni komparas, esploras, analizas, pritaksas la solvojn, eĉ la maltaŭgajn oni akceptas. Ankaŭ eraraj solvoj povas esti interesaj kaj instruaj. Solvovojoj estas pli gravaj ol rezultoj.

Mi donas ekzemplon: Iu homo heredis kastelon kun granda parko kaj monsumon imponan. Li intencas okazigi grandan inaŭguran ĝardenfeston. Ĉar li mem havas nek tempon nek emon falĉi la park-gazonon, li serĉas per gazetanonco ĝardeniston. Li ricevas tri ofertojn: la unua ĝardenisto promesas falĉi la gazonon en ses horoj, la dua volas fari tion en kvar horoj, kaj la tria certas fini la laboron en tri horoj. Ĉar mono inundas, la nova kastelpatrono dungas ĉiujn tri. Kiom da tempo ili bezonos por falĉi la gazonon? Vere simpla kalkulo, kiam oni estas kondukata de instruisto kiu jam konas la solvon. Sed propravoje trovi solvon? Ĉu simpla? Provu mem!

Fermat

Interesan eldiron mi trovis en traktaĵo pri la konata Lasta teoremo de Fermat. Andrew Wiles diris ke “Taniyama ne estis tro skrupule ekzakta matematikisto. Li faris multajn erarojn, sed li eraris en bona direkto kaj fakte atingis ĝustajn rezultojn. Kaj mi provis imiti lin, sed mi eltrovis ke ege malfacilas fari taŭgajn erarojn.”

Kontraŭe, en Usono kaj en Germanio oni foruzas multan tempon pro ekzercado de rutinaj procedoj/kapabloj. En Japanio laŭraporte la lecionoj okazas en atmosfero de studado, ne de ekzamenado, klasifikado kaj selektado.

Krome, hejmtaskoj, libervolaj ekzercoj kaj privataj kromlecionoj en Japanio estas normalaj kaj pezas multe pli. Japanaj infanoj por tio meznombre elspezas en la unua klaso proksimume po 4 horojn semajne (en Usono 1:10), en la kvina 4:20 ĝis 6 horojn (en Usono 2:20 ĝis 4:15). Por matematiko japanoj entute elspezas 7:30 horojn en unu semajno, same usonanoj, kaj germanoj 5:45 horojn. Japanaj gelernantoj, gepatroj kaj geinstruistoj opinias ĉiutagan ekzercadon kaj ripetadon nepre necesa. Gepatroj kaj pli aĝaj gefratoj intense subtenas, helpas kaj partoprenas la lernadon.

Jen eblaj kaŭzoj, kial japanaj gelernantoj en TIMSS-studo pli bone sukcesis ol usonaj kaj germanaj. Sed eblas ankaŭ aliaj kialoj. Eble la tuta sinteno, la disciplino, la aprezo de lerneja lernado, la pensmaniero, la instruista sinteno rilate al infanoj kaj reciproke, aliaj detaloj aŭ io ajn influas la lernadon kaj ties efikon. La sciencistoj diras, ke tro homogenaj lernanto-grupoj ne bonas. En Germanio per ripeta selektado oni homogenigas lernanto-grupojn, klasojn, pecojn de lernejoj. Mi volonte ekscius pli pri subjektivaj aŭ sciencaj spertoj de tiu fenomeno.

IPFELKOFER Jomo