Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ESPERANTIO

Astronomio por esperantistoj

La Kvinpetalo aranĝis staĝon pri “Astronomio” gvidatan de Patrick Lagrange, direktoro de la Astronomia Observatorio de Mont Chiran en la francaj Alpoj. Aktive partoprenis la kurson astrofizikistoj israela Alex Mikishev kaj franca Jacques Joguin kaj ankaŭ amatoraj astronomoj el Germanio kaj Nederlando.

Konsiderinte la komencantojn, oni unue ĝenerale prezentis la temon kaj historion de la astronomio, krome la teorion de la kutimaj observiloj: lornoj kaj teleskopoj.

Patrick Lagrange, cetere denaska esperantisto, sperta en ĉiuj branĉoj de astronomio, prezentis prelegojn pri nia sunsistemo (Tero kaj luno, la planedoj kun siaj satelitoj, la kometoj k.a.), pri nia galaksio (la Lakta Vojo), kaj pri la miliardoj da aliaj galaksioj. Per ampleksa ekspozicio en la teatro de la Kvinpetalo kaj per aliaj lertaj rimedoj li donis klaran ideon pri la enormaj nombroj, distancoj kaj tempomezuroj kiuj necese kaj fascine karakterizas la astronomion.

Krome ne mankis praktika ekzercado de niaj novaj kaj malnovaj scioj. Trifoje ni vespere observis, meze de futbalkampo en la vilaĝa stadiono, la Lunon, stelojn diverstipajn, galaksiojn kaj nebulozojn. Nia kvara vizito al la futbalkampo okazis je la 4a horo matene (UTC) por observi Jupiteron kaj Saturnon. Per niaj aparatoj eĉ dumtage ni povis observi la sunon laŭ spektro, laŭ ombroĵeto, rekte (tra filtrilo kompreneble!) kaj laŭ artifike produktita eklipso! Per du el tiuj kvar metodoj ni malkovris sunmakulojn, kaj per la lasta: la ĉe-randajn sunflamegojn.

Johano RAPLEY