Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Adoleskantinoj, karbonataj trinkaĵoj, ostorompiĝoj

Jam de iom da tempo oni suspektas, ke karbonataj (sodaj) trinkaĵoj eble malfavore influas la sanstaton de junaj homoj, sed oni neniam klare montris tion. Lastatempe tamen oni enketis (Archives of Pediatrics and Adolescent Medicine, junio 2000) ĉe adoleskantaj lernantinoj pri konsumado de karbonataj trinkaĵoj, korpaktiveco kaj ostorompiĝoj (frakturoj). La ciferoj montris senduban statistikan rilaton inter tiaj trinkaĵoj (speciale la kolao-trinkaĵoj) kaj frakturoj de korpe aktivaj junulinoj.

Kiel okazas tiu rilato ankoraŭ ne estas konate, sed oni supozas, ke karbonataj trinkaĵoj influas la metabolon de kalcio kaj fosforo, sekve la strukturiĝon de ostoj dum la periodo de kreskado. Tio vokas la atenton al publika sano rilate al dieto kaj bonstato de junaj homoj.

Paulo S. VIANA