Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Cerba lezo pro telefonaparato

Teni la telefonaparaton premita inter la kapo kaj la ŝultro dum longa interparolo eble kaŭzas lezon.

La usona revuo Neurology (kaj ankaŭ JAMA en aprilo 2000) sciigis, ke franca 43-jara kuracisto suferis ikton post unuhora parolo kun paciento. Tuj post malŝalto de la aparato, li suferis portempe pro blindiĝo de unu okulo, zumado ĉe unu orelo kaj balbutado.

Angiografio montris rompiĝon de la karotida arterio kaj komputil-tomografio montris, ke la lezon kaŭzis escepte longa krania ostopinto, proksima al la orelo.

Ĉar ne eblas antaŭscii, kiu homo havas tian longan ostovariaĵon, tial estas rekomendate, ke oni evitu tro longatempan tordadon de la kolo.

Paulo S. VIANA