Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BRITIO

Deprimo

Nova statistiko farita ĉe la Londona Urba Universitato montras, ke (anima) deprimo kaŭzas al la brita regno du miliardojn da pundoj jare (tri miliardojn da eŭroj) kiel rektan koston. Se oni enkalkulas ankaŭ nerektajn kostojn (ekz. pro malpliigo de produktado), la tuto atingas ok miliardojn.

Ekonomiaj perdoj estas nur unu sekvo de deprimo, kiun oni diskutis en konferenco de la Londona Reĝa Medicin-Societo, sub la titolo: “Deprimo: Socia kaj ekonomia horloĝ-bombo”. La konferencon aŭspiciis Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Medicin-Lernejo de Harvard (Usono), kun la celo atentigi pri la problemo.

En la konferenco 12 fakuloj el ok landoj traktis plurajn aspektojn de deprimo, interalie emon al la malsano, memmortigojn inter maljunuloj kaj la efikecon de novaj kuraciloj kaj laborkondiĉoj. “Deprimo ĉiam pli forte skuos la socion kaj ekonomion en la tuta mondo, sed oni ankoraŭ ĝin ofte subtaksas”, asertis la prezidanto de la konferenco, Arthur Kleinman. “Ĝi atakas multe pli da homoj ol la kancero, sed tamen oni elspezas tre malmulte da mono cele al ties solvo, kompare kun la kancero.”

Paulo S. VIANA