Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERRETO KAJ MALSANO

Risko pri sekse propagiĝantaj malsanoj?

Interretantoj plej ofte interesiĝas pri pornografiaĵoj. Tio fariĝis jam iaspeca tutmonda manio. Ĉu tio prilumas nur la pensmanieron de tiuj homoj, aŭ ĉu eble ĝi atentigas ankaŭ pri danĝeroj rilate la korpan sanon?

La prestiĝa usona revuo JAMA en sia numero de la 26a de julio 2000, publikigis esplorrezultojn pri la riskoj rilate al la ofteco de sekse transdonataj malsanoj ĉe personoj uzantaj la Interreton por sendo kaj ricevo de seksrilataj alvokoj. Usona servo por konsilado kaj testado pri aidoso, inter septembro 1999 kaj aprilo 2000, enketis inter centoj da klientoj pri ilia uzo aŭ neuzo de Interreto por serĉi aŭ trovi seksajn partnerojn, por taksi la riskon de malsaniĝo depende de ilia retuzo. Oni konstatis, ke la personoj uzantaj Interreton tiacele estis pli ofte samseksemaj viroj, kiuj emis al pli riskaj seksaj kondutoj, do faris pli multnombrajn kontaktojn, suferis pli da sekse propagataj malsanoj (ankaŭ aidoson) ol tiuj, kiuj kutime renkontas partnerojn sen tiucela uzo de Interreto.

Oni konkludis, ke la emo serĉi sekspartnerojn per uzo de Interreto indikas, ke la risko de la koncernulo je sekse propagataj malsanoj estas pli granda ol de iu, kiu ne uzas Interreton tiucele.

Paulo S. VIANA