Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Aktoro malliberigita

Kiam en 1979 mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj Rytjkov, mi havis fortan tenton aĉeti ĝin. Sed unue, mi ne havis sufiĉe da mono; due, se sovetiaj doganistoj trovus la diskon, mi perdus por ĉiam eblon vojaĝi eksterlanden, por ne paroli pri alispecaj malagrablaĵoj.

Se vi konas la libron de Ulrich Lins “La danĝera lingvo”, sciu, ke impulson verki la parton pri persekutoj de Esperanto en Sovetio donis al la aŭtoro renkontiĝo kun Nikolaj Rytjkov. Magnetofona registraĵo de intervjuo kun la aktoro estas la ĉefa enhavo de la prezentata libro, kiun ame kompilis Maria Abolskaja el Peterburgo. La ceteron konsistigas rememoroj (inter ili, de Marjorie Boulton kaj Eli Urbanova), komentoj kaj unikaj fotoj.

Nikolaj Rytjkov, profesia aktoro de teatro kaj aktiva esperantisto, estis arestita en marto 1938. Post torturado dum esplordemandadoj, li, same kiel aliaj esperantistoj, estis akuzita, ke li estas aktiva membro de la internacia spiona organizaĵo, kiu kaŝas sin sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU).

Li pasigis ok jarojn en sovetia koncentrejo ĉe la fifama Kolyma. La ceteron de sia vivo li devis pasigi en la ekstrema Nordo kiel ekzilito. Tamen post dek jaroj (post la morto de Stalin) li estis rehabilitita kiel senkulpa.

Nikolaj Rytjkov revenis en Moskvon kaj plu laboris kiel aktoro. Li estis unu el la motoroj de Moskva Esperanto-Klubo. Esperanto estis ĉefa parto de lia vivo. Kiam ajn mi venadis en Moskvon, mi vidis lin en klubaj kunvenoj. Li ofte partoprenis koncertojn kaj brile deklamis. Li ŝatis deklami precipe poemojn de Kalocsay kaj Majakovskij. Li estis perfekta stilisto kaj ĉiam pretis doni trafajn lingvajn konsilojn: ankaŭ mi ŝuldas al li unu.

Li estis samaĝulo de miaj gepatroj kaj rilatis al mi patrece. Kiam en 1962 en Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kun Eksterlando (konata sub la rusa mallongigo SSOD) aperis vakanta posteno de oficisto pri Esperanto (!), Nikolaj Rytjkov rekomendis min. Ha! Mi imagas nun, kiel “plaĉis” al superuloj rekomendo de la politika malliberulo (ili ĉiam restis sub suspekto de nelojaleco)! Kompreneble, oni dungis ne min (lingviston), sed direktorinon de parko, kiu ne sciis, kio estas Esperanto.

En 1963 ni ambaŭ partoprenis en la 48a UK en Sofio, kie Nikolaj Rytjkov estis tre aktiva kaj feliĉa, ke li povas komunikiĝi kun samideanoj diverslandaj.

Li tre amis sian landon, sed kun la tempo li venis al la konkludo, ke li ne plu povas vivi tie: ja la periodon de “degelo” iom post iom anstataŭis “frosto” li perdis sian optimismon pri perspektivoj de Esperanto en Sovet-Unio; kaj ankaŭ lia familia vivo ne estis feliĉa. Kaj li decidiĝis pri tre riska solvo. En 1965, post la fino de Esperanto-konferenco en Vieno, li petis politikan azilon. Pri tio skribis ĉefaj gazetoj de okcidenta Eŭropo.

La vivo de la enmigrinto, kies profesio estas ligita al la rusa lingvo, estis tre malfacila. Kelkaj esperantistoj laŭeble helpis lin, ĝis li trovis laboron de parolisto kaj lingva redaktoro en la rusa sekcio de la brita radiostacio BBC. Nun oni povis aŭdi en Sovet-Unio lian specifan voĉon tra muĝado de radio-malhelpiloj: ja la sovetia gvidantaro ĉefe timis la Vorton kaj tial ne enlasis en la landon eksterlandajn gazetojn kaj malhelpis aŭskulti eksterlandan radion.

Nikolaj Rytjkov trovis eblojn ankaŭ profesie aktori. Lia plej granda sukceso estis rolo de Lenin, kiun li ludis germanlingve en okcidentgermana televida filmo “Intercivitana milito en Rusio”.

Sed ĉefe li estis feliĉa, ĉar li povis libere esperantumi. Li partoprenis Universalajn Kongresojn kaj aliajn movadajn aranĝojn, en kiuj li deklamis kaj komunikiĝis.

Sed lia vivo daŭris nelonge: en 1973 li mortis pro kancero. Li vivis por Esperanto, kaj lia nomo restu al ni konata!

Boris KOLKER

Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo. Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov. Kompilis M. Abolskaja. Eld. Impeto, Moskvo, 1999. 48 paĝoj vinktitaj. Fote ilustrita. ISBN 5-7161-0060-0. Prezo ĉe FEL: 2,35 eŭroj + afranko.