Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Supraĵe rozkolora

Verŝajne malmultaj el niaj legantoj dubas pri la aserto, ke la demokratio estas, eble, la plej bona politika ŝtatformo, kiu ekzistas. Plej multaj ja loĝas en tiaj landoj sin nomantaj demokratiaj. Oni do ankaŭ juste povas demandi sin, ĉu indas verki libron, kiu pritraktas la demandon “Kio estas demokratio?”

La libro dishakis la bazan demandon en 80 erojn, kaj tiel atribuas atenton eĉ al la plej eta detalo. Bedaŭrinde, la respondoj estas sufiĉe evidentaj, tiel ke nur jen kaj jen ili invitas al iom pli profunda pripensado. Eble, por nesciantoj pri demokratio — infanoj el la unuaj klasoj de la mezlernejo — la libro povus utili.

Por diskuto en pli alta tavolo, ĝi apenaŭ povas funkcii kiel fonto. Tial ĝi tro okulfrape evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn meritojn de alternativaj teorioj. Ĉu vere la komunismo alportis nenian valoron al la socio kaj ĉu la socialismo tute senkreditiĝis (p. 134)? Krome, ĉu la socialismo kaj la demokratio nepre ne povas kunvivi? Ĉu la mono vere tiom malmulte gravas en la demokratia decidado kiel prezentas tion tiu ĉi libro? Ĉu ne estas cirkla rezonado aserti, ke la demokratio dependas de liberaj informiloj, dum liberajn informilojn sekurigas la demokratio? Ĉu la hodiaŭa libera merkatekonomio neniel bremsas aŭ eĉ misgvidas la demokration? Ĉu la libereco de torturo estas la lasta el la homaj rajtoj kaj ĉu mortopuno nepre devas resti ekster la diskutoj?

Jen nur kelkaj demandoj pri libro, klare verkita de okcidentanoj, kiuj pretas alrigardi sian propran mondon kiel ekzemplan — iom rozkoloran. Sed estas malfacile ion ajn kompari, se estas nur unu aĵo en la balancilo. La aŭtoroj tro facilanime akceptas la elirpunktojn de institucioj, ekonomia sistemo kaj ŝtatorganizado, kiujn ili fakte devus kritike konsideri.

Kvankam sendube demokratio havas sian meritojn, tamen ĝi ankaŭ dependas de la bonaj aŭ malbonaj intencoj de homoj. Sed fakte, tion oni povas aserti pri iu ajn politika ideologio. Bona reĝo finfine povus esti preferinda super malbona popola registaro. Kaj se plimulto postulas maljustaĵon, tio ja estas demokratio, sed, tamen, ankaŭ maljustaĵo.

Laŭdan mencion meritas la lingvostilo de la libro kaj la (tamen) kritikinstigaj desegnaĵoj, tiel ke inter la linioj oni povas iom trovi la kritikeman starpunkton, ĉi tie aluditan.

Guido VAN DAMME

David Beetham kaj Kevin Boyle: Kio estas demokratio? Tradukis Geoffrey Sutton. Eld. UEA, Rotterdam, 2000. 142 paĝoj. ISBN 92 9017 066 2. Prezo ĉe FEL: 9,90 eŭroj + afranko.