Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOVAJ STRATEGIOJ

Rusio kontraŭ aidoso

Aidoso penetris la novan jarcenton plifortiĝinta. La nombro de HIV infektitoj en la mondo jam superas 40 milionojn kaj ĉiujare pligrandiĝas. En multaj regionoj de Afriko estas infektitaj 10-25 % de la loĝantaro. Milionoj da infanoj orfiĝis pro la morto de la gepatroj. En multaj lernejoj ĉesis la instruado pro la malsaniĝo de la instruistoj.

Dum la lastaj kvar jaroj plinombriĝis la HIV-infektitoj ankaŭ en Rusio. La malsano iĝis epidemio. La nombro de la HIV-infektitoj en Rusio oficiale superas nur 50 milojn, sed epidemiologoj supozas, ke la fakta cifero estas pli ol dekobla. Pro la malbona ekonomia situacio nur ĉirkaŭ 500 el ili ricevadas la modernan terapion per tri medikamentoj.

Aidosuloj plus drogemuloj

La precipa kaŭzo de la epidemia eksplodo estas la vasta infektado de narkotaĵemuloj, kiuj konsistigas pli ol 70 % de la HIV-infektitoj. La nombro de la narkotaĵemuloj en la tuta lando estas ĉirkaŭ 2 milionoj, kaj ties triono estas junaj personoj 13­25 jaraj. Kune kun aidoso la senbrida narkotaĵemeco povas kaŭzi katastrofon. La baza vojo de infektado de narkotaĵemuloj estas la vasta aplikado de injektilo kune uzata kun personoj infektitaj de la viruso de aidoso. Krome, narkotaĵemuloj ofte ensuĉas el la komuna vazaro la narkotan miksaĵon malpurigitan de la sango de iu HIV-infektita persono. En certaj malbonstataj urboj de Rusio pli ol 10 % de la narkotaĵemuloj estas HIV infektitaj. Sed narkotaĵemuloj disvastigas aidoson ankaŭ tra aliaj vojoj. Inter ili estas tre disvastiĝanta la prostituado. La HIV-infektitaj gravedulinoj je 20-30 % naskas infektitajn novnaskitojn. Pligrandiĝas la risko de enporto de aidoso en medicinajn instituciojn.

Internacia helpo

Ĉiuj provoj radikale kontraŭagi al tiuj procezoj per iuj punoj ĝis nun estis ne sukcesaj. Tial, danke al la helpo de internaciaj organizaĵoj kiel la Unuigita Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/Aidoso (The Joint United Nations Programme on HIV/AIDS, UNAIDS), Kuracistoj Sen Limoj (Artsen zonder Grenzen, Belgio/Nederlando) kaj Instituto Malferma Socio (Institute of Open Society, Usono) kaj la aktiva partopreno de rusiaj specialistoj, en pli ol 25 regionoj de Rusio enkondukiĝas nova batalstrategio kontraŭ aidoso, la tiel nomata Programo “Malpliigo de Damaĝo” (Harm Reduction) de narkotaĵoj. La internaciaj organizaĵoj, krom instrui specialistojn el Rusio, ankaŭ helpas ilin praktike kaj finance. Antaŭe la Programo jam pruvis sian efikecon en diversaj landoj. La esenco de la Programo estas aktiva penetrado de specialistoj en la medion de narkotaĵemuloj kun la celo preventi ties HIV infekton.

La Programo “Malpliigo de Damaĝo” enhavas la sekvajn punktojn:

1. Klerigi ĉiun narkotaĵemulon pri la vojoj de HIV infekto kaj pri rimedoj de preventi la malsaniĝon. Dum interparoladoj oni atentigas narkotaĵemulojn por uzi sterilajn, individuajn injektilojn kaj personajn kuirilojn por la preparado de narkotaĵoj.

2. Disvastigi inter narkotaĵemuloj la uzon de senkostaj sterilaj injektiloj anstataŭ jam uzitaj, kaj ankaŭ de kondomoj kaj de rimedoj por desinfektado.

3. Persvadi narkotaĵemulojn sin kuracigi en specialaj institucioj aŭ almenaŭ anstataŭigi injektatajn narkotaĵojn per trabuŝaj.

En la programo krom specialistoj partoprenas volontulaj narkotaĵemuloj, kiuj pli bone konas la karakterizaĵojn de sia societo.

Unuaj atingoj

Influate de la programo jam multaj narkotaĵemuloj komencis uzi nur sterilajn injektilojn, kio kontribuas al la malpliiĝo ne nur de aidoso, sed ankaŭ de hepatitoj B, C, ktp. Krom preventajn rimedojn la programo devas nepre enkonduki por HIV-infektitoj la kuracadon per modernaj medikamentoj, kio plilongigas ilian vivon kaj intense malgrandigas la kvanton de la virusoj en organismo. Rezulte de la kuracado la HIV-infektitoj fariĝos malpli danĝeraj kiel fontoj de infektado.

Certe la ĉi-supra, skize konigita programo ne anstataŭas la ŝtatan sistemon de batalo kontraŭ narkotaĵemeco. Por efike ĉesigi la HIV-epidemion ne nur Rusio, sed la tuta mondo devas meti obstaklojn sur ĉiujn konatajn vojojn de HIV transigo. Tre gravas partopreni tuthomare en tiu lukto kaj antaŭ ĉio uzi ĉiujn rimedojn por la amasa informado. Ege necesas kondamni la nuntempan senbridan seksemon kaj laŭtigi voĉojn pri amo, geedzeco kaj aliaj superaj homaraj valoroj.

Vladimir LEMELEV