Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Neatenditaj epidemiiĝoj pro tekniko

La antikva homo ricevis nur malmultajn infektajn malsanojn senpere de siaj antaŭuloj, la simioj. Eĉ nuntempe ekzistas nur kelkaj malsanoj (simia variolo, flava febro de ĝangaloj, apartaj hemoragiaj febroj, iuj helmintozoj, ktp), kiujn la homo povas ricevi de simioj. Por la plejparto de la infektaj hommalsanoj la fontoj de la infektado estas infektitaj homoj kaj diversaj (precipe hejmaj) bestoj. Dum la evoluo la kvanto kaj varieco de la homaj malsanoj kreskis pro la socia aktiveco. Ĉasado kaj bestbredado kondukis al la apero de tiaj malsanoj kiel brucelozo, antrakso, salmonelozo, pesto, ktp. Nur en la malfrua stadio de la homara evoluo, kiam aperis urbetoj, aperis la aergute infektaj malsanoj (morbilo, kokluŝo, difterio, gripo, variolo, varicelo, ktp), ĉar por la transmisio de tiuj malsanoj necesas ekzistado de grandaj kolektivoj, longdaŭra estado en loĝejoj, apero de la parolkapablo. La multaj infektaj malsanoj komencis disvastiĝi el la endemiaj regionoj tuj post la apero de pli rapidaj transportaj rimedoj.

En la 19a jarcento, ekzemple, rezulte de la invento de la vaporŝipo kaj lokomotivo, estis enportitaj en Eŭropon, el endemiaj regionoj de Azio, multnombraj kazoj de ĥolero. Aviado pli akcelis la propagadon de multaj infektaj malsanoj. La militoj provokis amasajn epidemiojn. Sufiĉas nur unu ekzemplo: dum la jaroj de la unua mondmilito malsaniĝis je gripo en la mondo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj mortis.

Eĉ la malkovro de mikroboj ne povis rezultigi ĉeson de multaj epidemioj. Ofte la nesufiĉe pripensita uzo de la novaj medicinaj teknologioj provokis epidemiajn malsanojn. Tiel — post la malkovro de la sangogrupoj — la vasta kaj senkontrola uzado de la transfuzado de sango, sangodevenaj preparaĵoj kaj malbone steriligitaj injektiloj kondukis al la epidemia disvastiĝo de la virusaj hepatitoj B kaj C. La samaj medicinaj manipuladoj akcelis la disvastiĝon de aidoso (kune kun prostituo, narkotismo). Eĉ post la malkovro de la virusoj de aidoso, la infektitaj sangodevenaj preparaĵoj malsanigis multajn hemofiliajn malsanulojn. Nuntempe pro senkontrola aplikado de antibiotikoj, nesufiĉa higiena reĝimo tre disvastigis la mikrobojn rezistajn kontraŭ multaj medikamentoj. La nesufiĉa steriligado, malbona izolado kaj neplenumo de la higieno-postuloj kontribuis al disvastigo en multaj afrikaj regionoj de la tre danĝeraj hemoragiaj malsanoj Lasa, Marburg, Ebola.

Nepripensita enigo de novaj teknologioj povas kaŭzi disvastiĝon de malmulte konataj kaj nekonataj infektaj malsanoj. Jen du ekzemploj:

Multaj aŭdis pri tiel nomata bova frenezo (bova spongeca encefalopatio), disvastiĝinta en Britio kaj en iuj aliaj landoj, kiu kaŭzis grandan panikon pro malsanigo de homoj je Creutzfeldt-Jakob malsano, rezulte de manĝado de infektita bovaĵo. La malsano estis kaŭzita de animala (ostodevena) faruno kaj viando-restaĵoj, infektitaj per prionoj (ŝanĝitaj proteinaj partikloj, kapablaj kaŭzi malsanojn) kaj malprudente fabrikitaj kaj donitaj kiel manĝaĵo al la brutaro.

La dua ekzemplo: La vasta uzado de klimatiziloj, akvo-disŝpruciloj kaj aliaj aero-malsekigiloj, infektitaj per Legionelo-bakterioj, kondukis al epidemio de la grava pulmomalsano legionelozo (malsano de legianoj). En la menciitaj ekzemploj ĉiuj ĉi-sekvaj profilaktikaj rimedoj estis aplikataj kun granda malfruo.

Nuntempe, kiam la diversaj teknologioj evoluas seninterrompe, oni devas antaŭe pripensi pri iliaj eble danĝeraj konsekvencoj kaj ties prevento. Ekzemple, nun ĉiujare pliintensiĝas la esploroj pri transgenaj organismoj, kiam en la genaron (genomon) de iu biologia specio oni enmetas genojn de alia specio, cele al plia produktiveco, rezisteco al parazitoj, ktp. Eĉ realiĝas esploroj, kiam genaron de porkoj oni enmetas en homajn genojn por ricevi organojn ne provokantajn imunreagon post sia transplantado. Tamen, oni devas ne forgesi, ke en transgenaj organismoj povas okazi reduktiĝo de la defendkapablo de la specifeca imunstato kontraŭ iuj parazitoj. Krome, estas konate, ke aliaj specioj povas infektiĝi per nekonataj danĝeraj virusoj, tial la esploroj devas realiĝi en absolute sterilaj kondiĉoj.

Ankaŭ necesas memori, ke en la ĉeloj de porkoj jam multfoje en nia jarcento kombiniĝis la danĝeraj por la homo virusoj de gripo, kiuj kaŭzis vastajn epidemiojn. En la transgenaj organismoj procesoj similaj povas akceliĝi.

Por preventi novajn epidemiojn la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) akceptis decidon intensigi la internacian kontraŭepidemian kontroladon. Por tio, tamen, ne sufiĉas la penadoj de medicinistoj. Necesas la aktiva partoprenado de sociologoj, ŝtataj agantoj, alifakaj sciencistoj, ĵurnalistoj, kaj aliaj.

Kiel iam diris la elstara roma filozofo Seneko: “La estonteco ankoraŭ forestas, sed antaŭvidi ĝin en pli aŭ malpli alta grado ni estas devigataj.”

Vladimir LEMELEV