Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INFEKTOJ

Mikroboj provokas neinfektajn malsanojn ŝanĝiĝi al infektaj

Fine de la 19a jc. oni malkovris la plimulton de la parazitaj agantoj. Ekde tiam la kuracistoj diferencigas infektajn kaj neinfektajn malsanojn. La lastaj estas tumoraj, ĥirurgiaj, koraj, genetikaj, psikaj kaj aliaj malsanoj. Tamen, lastatempe akumuliĝis multaj sciencaj faktoj, laŭ kiuj diversaj mikroorganismoj (bakterioj, virusoj k.a.) povas provoki tradicie neinfektajn malsanojn, kiel kanceron, aterosklerozon, gastriton, gastroulceron, apartajn kronikajn cerbo-malsanojn kaj verŝajne iujn psikmalsanojn. Jen kelkaj:

1. Malignaj tumoroj

Jam en 1911 la usona patologo F. Rous pruvis, ke la sarkomo de kokinoj povas esti transdonita de la malsana kokino al la sana per la injekto de la tumora senĉela enhavo. Do, F. Rous unuafoje pruvis, ke la viruso povas provoki malignan tumoron, pro tio li en 1966 ricevis Nobel-premion. En 1948-1949 la sovetia virusologo L.A. Zilber starigis la hipotezon pri virusa etiologio (kaŭzo) de kancero, baldaŭ transformitan en viruso-genetikan teorion. Poste estis malkovritaj multaj onkovirusoj, kapablaj transformi normalan ĉelon en kanceran. Antaŭ nelonge sciencistoj pruvis, ke la onkovirusoj malordigas la strukturon kaj funkcion de la proteino 53 (P53), kiu defendas la organismon kontraŭ kancero (P53 provokas la tiel nomatan apoptozon aŭ la programitan morton de ĉeloj, en kiuj komenciĝis la procezo de kancera transformado). En kazoj, kiam P53 ne povas normale funkcii (rezulte de gena mutacio aŭ senpera disigo per virusoj), la modifiĝintaj ĉeloj povas transformiĝi en la kancerajn. Nuntempe estas pruvite (absolute aŭ kun granda probableco), ke kanceron aŭ aliajn malignajn tumorojn (verŝajne kune kun iuj aliaj faktoroj) povas inciti la jenaj virusoj:

1. La virusoj de hepatitoj B kaj C povas provoki en certaj kazoj ankaŭ hepatkanceron.

2. La viruso de herpeto Epstein-Barr kutime kaŭzas la disvastiĝintan infektan mononukleozon, sed povas provoki la malignan limfomon de Burkitt kaj nazofaringan kanceron.

3. Herpet-viruso (tipo 2) kutime kaŭzas inflamajn lezojn de seksorganoj, sed en iuj kazoj provokas uterokanceron.

4. Herpet-viruso (tipo 8) estas suspektata kiel okaza aganto de Kaposi-sarkomo, kiu estas grava komplikiĝo de aidoso.

5. Papilomo-viruso estas la kaŭzo de histaj elkreskaĵoj (papilomoj) en intesto, seksorganoj, ktp. Certaj tipoj de virusoj estas responsaj pri uterokancero (verŝajne kune kun iuj nekonataj faktoroj, ĉar la nombro de virusportantoj superas la kvanton de malsanuloj).

6. La viruso de T-ĉela leŭkemio, tipo 1 (angle HTLV-1 human T-lymphotropic virus type 1) povas kaŭzi leŭkemion de plenaĝuloj, tropikan paralizon kaj mielopation. La infekto estas plejparte disvastiĝanta sur la sud-okcidentaj insuloj de Japanio, en kelkaj landoj de la kariba baseno, centra Afriko, en kelkaj regionoj de Ameriko, kie virusporteco povas atingi 20 %, kvankam la malsano aperas ĉe malpli ol 5 % de la infektitoj. La vojoj de la transiĝo de la viruso similas al tiuj de aidoso.

Do, laŭ oficialaj informoj de Monda Organizaĵo pri Sano, nuntempe en la mondo vivaj mikroboj kaŭzas ĉirkaŭ 15 % de ĉiuj malignaj tumoroj.

2. Aterosklerozo

Estas konate, ke la precipaj kaŭzoj de angio-aterosklerozo (kiu povas provoki angiotrombozon kaj korinfarkton) estas uzado de granda kvanto da animalaj grasoj, malmoviĝemeco, malutilaj kutimoj, heredeco. Tamen, nuntempe estas suspektate, ke diversaj mikroboj (ĥlamidioj, citomegalovirusoj k.a.) kaŭzas la lezojn de sangangiaj vandoj, kiujn rezulte pli trafas aterosklerozo.

3. Gastrito kaj gastroulcero

Ĝis 1983-1984 ĉiuj sciencistoj kaj kuracistoj estis plene konvinkiĝintaj, ke la kaŭzoj de ĉi tiuj malsanoj estas malorda nutraĵreĝimo, nervaj streĉoj, malutilaj kutimoj, heredeco. Tamen en 1983-1984 du aŭstraliaj sciencistoj, B. J. Marshall kaj J. R. Warren, unuafoje pruvis, ke la bakterioj Helicobacter pylori estas la precipa kaŭzo de gastrito kaj gastroulcero. Kvankam por tio krom bakterioj verŝajne necesas ankaŭ aliaj faktoroj, la apliko de la specialaj kontraŭbakteriaj medikamentoj akcelas la resaniĝon de la malsanuloj.

4. Kronikaj malsanoj de la nervosistemo kaj psikmalsanoj

La virusa kaŭzo de diversaj encefalitoj estas bone konata. Nuntempe multaj sciencistoj suspektas la provokan rolon de la virusoj kiel unu el kaŭzoj de la dissemita sklerozo (angle: multiple sclerosis), sindromo de la kronika laciĝo kaj eĉ de la Alzheimer-malsano. Kvankam la kaŭzoj de psikmalsanoj ĝis nun ne estas bone konataj (tiuj povas esti heredeco, malfavoraj vivkondiĉoj, nervaj streĉoj k.a.), kelkaj kuracistoj suspektas la provokan efikon de virusoj. Antaŭ nelonge usonaj kaj germanaj sciencistoj trovis en la sango de multaj malsanuloj je skizofrenio la antikorpojn al la viruso de Borna-malsano.

Do ĉi-supre estas prezentita certe ne plena listo de tradicie neinfektaj malsanoj, kie estas pruvita aŭ suspektata la rolo de diversaj vivaj mikroboj. Kiel ĉe la tipaj infektaj malsanoj, ĉi tie estas ĉiuj signoj de epidemia procezo.

Bedaŭrinde, la rezultoj de similaj sciencaj esploroj malofte estas atentataj de multaj praktikaj kuracistoj. Kiel pozitiva ekzemplo estu menciate, ke la vasta aplikado de la vakcino kontraŭ hepatito B, senkondiĉe kontribuas al la malmultiĝo de hepatkancero. Fakte, tiu vakcino estas la unua kontraŭkancera vakcino. Eĉ pli bonefikaj postsekvoj atendos la homaron, se estos aplikataj la vakcinoj kontraŭ multnombraj herpet-virusoj, Helicobacter, ĥlamidioj, ktp. Sed nun kontraŭ ili ekzistas sufiĉe efikaj kuraciloj, kiujn necesas pli intense apliki en la medicina praktiko por sanigi la fontojn de la infektado. Kune kun profilaktikaj rimedoj la sekvoj estos konsiderinde pli bonefikaj.

Vladimir LEMELEV

    LEKSIKONO

  • Aterosklerozo (de la greka athere, kaĉsimila, kaj sklerosis, kompaktigo). La apero ĉe la arteriaj vandoj de specifaj tuberetoj, entenantaj kolesterinon kaj aliajn lipidojn (grassimilajn substancojn). Tio povas konduki al trombozo kaj al mallarĝiĝo de la angioj, kio malordigas la sangocirkuladon. Aterosklerozo povas konduki al arteriosklerozo.
  • Arteriosklerozo. Malsano karakterizita de dikiĝo kaj malmoliĝo de la arteriaj vandoj aŭ de plena ŝtopiĝo de la arterioj.