Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Foto: aparte enpoŝtigita

INFEKTO-DANĜERO

Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron

Pri la tiel nomataj kvarantenaj aŭ plej danĝeraj infektaj malsanoj, konforme al internaciaj reguloj, ĉiuj landoj devas tuj informi la Mondan Organizaĵon pri Sano. Nuntempe al ili apartenas la pesto, ĥolero, flava febro, la danĝeraj hemoragiaj malsanoj (Ebola, Lasa, Marburg) kaj aliaj.

Ĉi-sube temas pri intesta infekta malsano, kiun kaŭzas la bakterio Escherichia coli. La plej oftaj tipoj de tiuj bakterioj ne estas patogenaj (kaŭzantaj malsanon). Ili normale vivas en la intestaro. Aliaj tipoj — kondiĉe patogenaj — provokas malsanojn precipe ĉe suĉinfanoj, aŭ personoj kun imundifekto k.s. Ili jam delonge estas konataj de la kuracistoj. Tamen en la lastaj jaroj aperis multaj kazoj de tiaj tre danĝeraj malsaniĝoj, kies kaŭzo estis la intestaj bakterioj Escherichia coli. Estas menciendaj la enterohemoragiaj tipoj (kaŭzantaj intestaran elsangadon el sangovaskuloj) de E. coli, kiuj produktas tre patogenan por la organismo venenon (toksinon), la tiel nomatan verotoksinon. En la anglalingva medicina literaturo por tiuj bakterioj estas uzataj la mallongigoj EHEC (enterohemorrhagic E. coli) aŭ VTEC (verotoxin producing E. coli). Inter diversaj variantoj de tiuj bakterioj la plej danĝeraj por la homo estas E. coli “O 157 : H 7” (O kaj H markas la antigenojn de bakterioj).

En la gravaj kazoj ili provokas sangan lakson (hemokojlita sindromo), anemion, malpligrandiĝon de la sangoplatoj (trombocitoj) kaj — kiel rezulton — la ĉeson de sangokoaguliĝo. La plej danĝera komplikiĝo estas la uremia sindromo (akuta rena nesufiĉeco). Nur senprokrasta hemodializo povas savi la malsanulojn.

La literaturo priskribas epidemiojn de tiu ĉi malsano kun tre multaj viktimoj. La plej konataj kaj gravaj estis en Japanio en 1996-1997, kiam dum la someraj monatoj malsaniĝis plurmil lernantoj, el kiuj, bedaŭrinde, multaj mortis. Similaj kazoj de la malsano oftiĝis ankaŭ en eŭropaj landoj. Tian en la urbo Tula, Rusio, priskribis profesoro J. Solodovnikov. Dum la pasintaj jaroj multaj kazoj de la malsano registriĝis en Usono kaj aliaj landoj de Ameriko.

La baza fonto de la malsano estas la kornbrutaro (bovoj kaj ŝafoj), en kies intestaro la mikroboj bone reproduktiĝas, kvankam ĝenerale ne provokas la malsanon. Tamen, se la animaloj malfortiĝas, malsatas, la bakterioj el la intestaro penetras en la sangon kaj infektas la tutan organismon. Ankaŭ ĉe buĉado la bakterioj povas invadi la korpon de la besto. Se la viandaĵon oni ne konservas en malvarmigejo, la mikroboj rapide reproduktiĝas. Povas esti malpurigitaj ankaŭ akvo, laktaĵoj, sukoj, salatoj. Antaŭ nelonge en Japanio oni pruvis la gravan rolon de muŝoj en la disvastigo de la malsano. En iuj kazoj la homoj infektiĝis senpere de infektitaj bestoj aŭ de personoj portantaj la mikrobojn.

Por preventi la danĝeran malsanon estas necesaj konstanta veterinara kontrolado kaj severa plenumado de ĉiuj higienaj postuloj (uzado de malvarmigejoj, alt-temperatura kuirado, ktp). Ĉar nuntempe pli kaj pli kreskas la eksportado kaj importado de bestoj kaj diversaj viandaĵoj, nepras konstantaj internaciaj reciproka informado kaj kunlaboro. Tre gravas apliki rapidajn kaj precizajn metodojn de diagnostiko, perfektigi specialajn konojn de la kuracistoj kaj vaste informi kaj klerigi ankaŭ la loĝantaron pri tiu danĝera malsano.

Vladimir LEMELEV