Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INFANOJ

Surstrata skandalo

En Kinŝaso, ĉefurbo de la Konga Demokratia Respubliko, strat-infanoj fariĝas alarma fenomeno. En 1986 ekzistis apenaŭ 6000 tiaj infanoj; hodiaŭ pli ol 20 000. Multas la kialoj: manko de edukado, kampara malriĉeco pelanta infanojn urben, morto de gepatroj (interalie pro aidoso), senlaboreco aŭ alkoholismo de unu aŭ ambaŭ gepatroj, poligamio kaj nekontentigaj kondiĉoj en la hejmo, inkluzive de malico de pli aĝaj fratoj.

Strat-infanoj, kelkaj ankoraŭ ne 10-jaraĝaj, videblas ĉie en Kinŝaso, kie amasiĝas homoj: ekz. ĉe vendejoj aŭ la stacidomo. Ili fariĝas portistoj, lavistoj de veturiloj, ŝuistoj kaj etvendistoj; samtempe tamen multaj krimas. El la strat-infanoj formiĝas grupoj, preskaŭ familioj, ĉiuj kun propra teritorio, identigiloj, koda lingvo kaj eĉ apartaj narkotaĵoj.

Nun la registaro kaj neregistaraj organizaĵoj provas prizorgi la strat-infanojn. Ili funkciigas programojn pri reedukado, por ke la infanoj reeniru la socion. Tamen eĉ se “saviĝas” kelkaj infanoj, restas aliaj ĉiam pretaj surstratiĝi.

Zandandu Ntomono ZOLA / pg