Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SLOVENIO

Ordo tordita — dekstren maldekstren

Okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara. Partoprenis preskaŭ 20 diversaj partioj kaj voĉdonis 70 % de la loĝantaro. Kvankam oni altigis la sojlon por eniri la parlamenton de 3 % ĝis 4 %, sukcesis elektiĝi ok partioj (antaŭe ses).

La ĉefa venkinto estis la Liberaldemokrata Partio de Janez Drnovšek, prezidanto de la registaro dum la plimulto de la tempo ekde 1991 kaj arĥitekto de la ekonomiaj sukcesoj kaj evoluo de Slovenio. Lia partio kreskis de 27 % ĝis 36,3 % en la balotoj kaj ricevis 34 el la 90 parlamentaj lokoj. La ĉefa perdinto estas la Popola Partio, kiu ŝrumpis de 19 % ĝis 9 %.

Novkapitalistoj

La Liberaldemokratan Partion oni konsideras maldekstra kaj la Popolan Partion dekstra: oni povus diri, ke venkis maldekstra tendenco. Tamen en Slovenio regas tordita ideo pri dekstreco kaj maldekstreco. Praktike ne ekzistas maldekstraj partioj. Ekzistas eĉ du, kiuj laŭnome estas socialdemokrataj: la Socialdemokrata Partio de Janez Janša (efektive dekstra partio, forte ligita al la katolika eklezio) kaj la Komuna Listo de Socialdemokratoj (ZLSD, heredinto de la iama komunista partio kaj kies plej influaj membroj estas la novkapitalistoj, kiuj posedas fabrikojn kaj entreprenojn).

La Popola Partio, kune kun la kristandemokrata Nova Slovenio, ja deklaras sin dekstra, dum la Liberaldemokrata Partio estas efektiva kapitalisma, do dekstra. La Naciisma Partio de Zmago Jelenĉiĉ certe estas dekstra. Nur al la Partio de Emerituloj kaj al la Partio de Gejunuloj oni ne povas antaŭmeti iun signon. Efektive, laŭ ekonomia politiko kaj internaciaj celoj (evoluigi sukcesan sociliberalan kapitalismon kaj esti akceptita en Eŭropa Unio kaj en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo), ĉiuj estas egalaj.

Fakte, konsideri partion dekstra aŭ maldekstra dependas de historio, nome ĉu la partio defendis aŭ ne defendis la rolon de partizanaj komunistaj taĉmentoj en la kontraŭfaŝisma batalo. Pro tio, ke ĝin defendis la Liberaldemokrata Partio, ZLSD, la Emeritula Partio kaj eĉ la Naciisma Partio, oni taksas ilin maldekstraj.

Granda surprizo

Dum la balotoj, okazintaj la 15an de oktobro, sukcesis eniri la parlamenton du novaj partioj: Nova Slovenio kaj Partio de Gejunuloj — tiu ĉi lasta per iom pli ol 4 % estis granda surprizo. Tamen malgraŭ la novaj partioj la rezulto de la balotoj ebligas al malnova prezidanto kunmeti novan “maldekstran” registaron.

La balotoj montras, ke la slovena popolo premiis Drnovšek-on pro lia ĝisnuna stirado de la ekonomio kaj deziris neniun ŝanĝon. Slovenio estas la sola eksjugoslava respubliko, kiu estas unuavica kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio: fakte laŭ sia nacia produkto Slovenio jam superas Grekion kaj Portugalion kaj jam akiris internacian reputacion. La usona prezidanto Clinton vizitis Slovenion, kiu jam de du jaroj estas membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj eĉ prezidis ĝin. Plue, Slovenio estas ofte konsultata pri demandoj koncerne eksan Jugoslavion.

Zlatko TIŠLJAR