Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Du mil

La plej grava ridpunkto ĉi-jare troviĝis en Beogrado, kie Subjuga Slavio de Miloŝeviĉo fariĝis Jugoslavio de Malmola Nukso (tion signifas la nomo Koŝtunica). Tre multe oni povis ridi pri tre multaj (praktike ĉiuj) politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj de unu sekundo al alia ekkonsciis kaj sciigis, ke ili jam ĉiam batalis kontraŭ Miloŝeviĉo — tial li povis regadi kaj regali siajn vervajn serbojn dum nur 13 jaroj.

Novan prezidanton havas ankaŭ Usono, kie oni povis elekti inter ĝemeloj Buŝo kaj Gorĝo, kies programoj diferencis malpli ol dekstra de maldekstra ŝuo sampara. Do oni povus elekti ankaŭ faŭkon. Ridi usonanoj povis ankaŭ pri sia mondfama dolaro, kiu faligis, faligis kaj faligis tiel nomatan eŭron, kiun rifuzas ne nur sanaj danoj sed ankaŭ elitaj britoj kaj ĉiuj aliaj kapitalistoj de l’ tutmondiĝo. Sed ridi malgraŭ tio povas almenaŭ germanoj, kies fama stabila marko establiĝis kiel atuta valuto de Balkanio, ne nur en elmigra nigra merkato.

Eĉ en Belgio

Eŭropa Unio (EU aŭ Eŭrolando) tamen havis ankaŭ aliajn zorgojn: en ties sudorienta periferio leviĝis danĝera drako, pri kiu estiĝis drakona kverelo en la EU-organo MONATO, ĉar oni ne sciis kiel precize prononci lian nomon: Hajde, HajderHajda. Kiam oni ne trovis solvon de tiu ĉi problemo, oni fine retiris la sankciojn kontraŭ venena Vieno, mismiene. Fatalaj faŝistoj tamen viglas ne nur en klaŭstra Aŭstrio kaj fermania Germanio, sed ankaŭ en belega Belgio, precipe verpena Antverpeno. Tie Flandra Bloko detruis la Esperanto-Centron asertante, ke FEL eldonas danĝeran eksterlandaman gazeton (temas ĝuste pri la menciita EU-organo), kaj postulante, ke oni enkonduku la nudan flandran kiel mondlingvon, anstataŭ la judan Esperanton. Krome la flandraj huliganoj postulis buŝumojn por br(az)ilaj aŭtoroj de “el mia vipdunkto”.

Antipode, en vintra Aŭstralio, ankaŭ okazis luktoj, la plej belaj kaj grandaj someraj Olimpikaj Ludoj de amatoroj — amatoroj de drogado, ĉar profesiuloj ne lasus sin kapti per drogkontrolo. Laŭ lasta statistiko, tamen ankoraŭ tri atletoj rajtas je siaj oraj medaloj. Sed danke al la drogoskandaloj oni nun finfine definitive scias, kial germanaj futbalistoj fiaskas daŭre: ili havas ne kokakolaon sed kokainon en siaj barbaraj hararoj.

Nigraj kaŝoj

Plej grandan trompon de la jaro tamen celebris germana patriarko, nigra giganto Kohl per nigraj kasoj (aŭ kaŝoj), asertante ke la milionojn donacis al li honorindaj civitanoj, tiel ke li ne rajtas indiki ties nomojn, ĉar ĉi-kaze ili ne plu estus honorindaj, dum li mem ja estas kaj restas honorinda, kvankam temis pri kontraŭleĝaj donacoj, sed ĉar Kohl uzis tiun monon por bon(n)aj celoj, oni ne rajtas kondamni lin pro la meritoj pri la germana unuiĝo, male... ktp. ktp.

Analizistoj supozas, ke el tio parte rezultas la malforteco de l’ eŭro, ĉar Kohl tiutempe marĉandis kun franca prezidanto Miterando, kiu diris: “Helmuto (fakte li ĉiam prononcis: el muto), vi ricevos vian unuiĝon, se mia Elfo rajtas investi en orienta Germanio kaj vi financos la komunan eŭropan valuton.” Kia marĉ-dando!

Korupteco triumfis ankaŭ en postmiteranda Francio, tamen tie ministroj nur perdas siajn komfortajn fotelojn kaj ne, kiel en Ĉinio, siajn kom-partiajn kapojn, aŭ en Ruzlando, kie oni ne mortigas koruptulojn sed tiujn, kiuj scias pri koruptado. Lastaj esploroj, cetere, pruvas ke tamen en minimume unu lando vivas nek koruptantoj nek koruptatoj: Antarkto. Efektive ĝi estas tute blanka, tutjare, ankaŭ en 2000; nigraj kasoj tie tuj frapus la okulojn de l’ nigrablanka pingvena polico.

Tiom da kanajloj!

Plia miraklo okazis en Korlando, kie fifama kanajlo Kimkongo subite montriĝis agrabla dancpartnero de usona ministrino Albrajta, pro kio ambaŭ preskaŭ gajnis Nobelpremion. Vane oni tamen atendis ke pli proksima (al Usono) kanajlo, Fidela Kastro, ludu golfon kun Klintono, kvankam li (la kuba diktatoro) jam de multaj jaroj senĉese donacis la famajn cigarojn al li, kiujn tiu bezonis por sekreta ĉar tre intima celo. Ĉu eble la havanaj cigaroj tamen ne estis sufiĉe taŭgaj ĉar kubformaj?

Ho, ni ne forgesu alian kanajlon, Pinĉeton, kiu revenis Ĉilion kiel liberigito el Brutujo, kie oni fintime ne volis buĉi lin. Tamen ŝajnas, ke ankaŭ hejme li ne estas jure sekura. Kiel ajn, se ni volas karakterizi 2000, ni eble povus diri ke estis la jaro de l’ kanajloj. Tia certe ne estos 2001, aŭ?

Stefan Maul