Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Molekula arkeologio por frandemuloj

Midaso, reĝo de Frigio, kiu interalie ricevis de Dionizo la kapablon de la “ora tuŝo” (ĉio kion li tuŝis, eĉ la manĝaĵoj, fariĝis oro, antaŭ ol bani sin en la rivero Paktolo, ekde tiam driviganta oron en sia fluejo), ĉiam aranĝis luksan festenon al siaj favorataj gastoj. Post lia morto oni aranĝis riĉegan funebran festenon kaj ties potoj kaj vazoj iĝis trovitaj en lia tombo. P.E. McGovern, molekula arkeologo, analizis la manĝo-restaĵojn. Surbaze de ties rezultoj la arkeologia kaj antropologia muzeo de la universitato de Pensilvanio, Filadelfio, Usono, aranĝis midasan festenon la 23an de septembro 2000. La menuo konsistis el delikataĵoj, kiel safrane marinita kapro kun menta saŭco, spica rostita ŝafido kun lento-stufaĵo garnita per ĝardenkreso, kaj mielkarameligita fenkola torto kun “peknezo” (sekvinbero kaj mielsaŭco). Virbova sango, kiun laŭdire Midaso trinkis por mortigi sin, ne estis en la menuo, kiu cetere kostis 130 dolarojn por muzeanoj kaj 150 dolarojn por nemuzeanoj.

Fonto: The Sciences, sept.-okt. 2000

OH